LA VERDA GEMO

Mia legado

Jokano

【要約】ネット上で読める25の短い小説を読んでいます。難しいものもありますが、Youtubeの解説が私の読書を深めてくれます。

De la lasta jaro mi partoprenas en legoklubo de San-Paŭlo. ― Mi mensogis. Mi nur spektas filmojn de ĝia kunveno en jutubo. Ili ĉiufoje diskutas pri unu novelo el 25 klasikaj Esperantaj noveloj elektitaj de Sten Johansson. La novelaro konsistas el 25 mallongaj noveloj verkitaj de diversaj verkistoj en diversaj tempoj kun diversaj etosoj. Antaŭ spektado mi tralegas la traktotan novelon kelkfoje kaj pensas kion diri, se mi efektive ĉeestus en la kunveno. Estas interese aŭskulti impresojn kaj interpretojn de aliaj homoj. Danke al la membroj de EASP mi pli bone komprenis la novelojn. Verdire kelkaj noveloj estas plenaj de nekutimaj vortoj kaj malfacilaj por mi, dume kelkaj profunde kortuŝis min.


La 19a novelo, AMBURĜONO, estas verkita de japano. Mi unuafoje legis esperantan originalan novelon verkitan de japano. Komence mi pensas, ke ĝi estas romantika rakonto pri amrilato de naivaj gejunuloj. Sed poste mi rimarkis, ke la verkisto esprimis maltrankvilecon kaj koleron de gejunuloj post la dua mondmilito. Precipe en la junulino mi vidis fortecon evoluigi ŝian estontecon, kvamkam la verkisto nenion rekte skribis pri tio.

Ankaŭ la aliaj rakontoj estas legindaj. Mi ŝatas precipe la 6an, 7an, 8an kaj 17an. La lastajn 3 mi ankoraŭ ne legis.