LA VERDA GEMO

Raporto pri la Ĝenerala Kunsido Somera en 2022

skribita de JABUKI Cutomu

【要約(Resumo en la japana lingvo)】6月4日に埼玉エスペラント会の夏季総会を開催した。前半は活動状況や新たに取り組む総会や会報について報告し、後半はオンライン懇親会を行った。次の冬季総会はザメンホフ祭と一緒に12月に開催を予定している。

Nia rondo, Saitama Esperanto-Rondo, okazigis la Ĝeneralan Kunsidon en la 4a de junio sur ZOOM. Nia rondo havas longan historion ekde la jaro 1957. Tamen en la lasta tempo ni ne okazigis ĝeneralan kunsidon. Okaze de ŝanĝo de la prezidanto en la lasta aŭtuno, ni planis okazigi la kunsidon denove. En la tago ok membroj kolektiĝis. Ĉi-foje ni uzis nur la japanan.

Kolektiva bildo de la Ĝenelara Kunsido Somera en 2022

En la unua duono dum kvindek minutoj, la kunsido iris laŭ la agendo. Unue ni ok sinprezentis unu la alian laŭvice pri sia nomo, sia komenca okazo kaj sia historio de Esperanto. Post tio mi, prezidanto, raportis pri la situacio, la agado kaj la plano de nia rondo per ppt-dosiero: Renovigo de la reguloj; du rondestroj, la prezidanto kaj la kasisto; du membraj tipoj, regula kaj helpa; kotizo; regula kunsido okazata en du fojoj monate. Aldone, du novaj aferoj, la Ĝenerala Kunsido okazota en du fojoj jare kaj la reta bulteno, “La Verda Gemo”, eldonota sezone. Mi prezentis nian retejon*1 kaj nian tviteron*2. Ni uzas ĉi tiujn, kiel du kanalojn por konekti Esperanton kun la publiko, kiu ne konas ĝin, kaj por konekti nin kun esperantistoj tra la mondo. En lasta parto, mi raportis la financon kaj montris nian dankecon al du membroj, kiuj donas al ni siajn aparatojn senpage.
*1 saitama-esperanto.net
*2 @saitama_eo

Post dek-minuta ripozo, la dua duono dum horo komenciĝis. Tio estas reta bankedo. Trinkante iom da alkoholaĵo, ni interparolis pri diversaj temoj gaje: Resaniĝo de nia membro post operacio; traduko de esperanta libro en la japanan kaj tiu eldonado; lernolibro por komencantoj; legado per Kindle; enkonduka kurso en Sayama, ktp. La tempo pasis tre rapida.

La sekva kunsido, la Ĝenerala Kunsido Vintra en 2022, okazos en la komenco de decembro. Ĝi estos kun la Zamenhofa Festo. Kian kunsidon ni okazigos? Mi volas renkonti membrojn, kiuj ne povis veni ĉi-foje.

Fino.