LA VERDA GEMO

Mia vivo kun miaj dorlotbestoj (1/2)

verkita de Tutamo

【要約(Resumo en la japana lingvo)】柴犬と2匹のネコとの生活について語るエッセイの前編。昔は家の中で飼う犬を「座敷犬」と呼んだものだがうちの次郎も座敷犬生活を送っている。彼の生活はとても健康的だ。

Mia familio havas tri dorlotbestojn. Unu el ili estas vira ŝiba-hundo, nomata “Ĵiro”. Kaj du estas katoj, kiuj apartenas al la speco, norvegia arbaro (norwegian forest). Ili estas virina “Koume” kaj vira “Sasuke”. Ili tri loĝas kune kaj amike kun miaj familianoj en mia domo.

Nigra hundo:Ĵiro Griza kato:Koume Bruna kato:Sasuke

Dekojn da jaroj antaŭe, oni tenis hundon ekster domo. Tiam hundo tenita en domo estis neordinara kaj precipe nomata “zashikiinu (座敷犬)”, kiu signifas endoman hundon. Sed nuntempe multe da familioj tenas hundojn endome. Kial endoma tenado vastiĝas? Pri tio mi havas opinion, ke eksterdoma tenado estas kruela por hundoj kaj riskas hundojn kontraŭ forŝtelo kaj malsaniĝo ktp. Efektive la malsano portata fare de moskito, filariozo, estas tre danĝera. En mia infana tempo, mi malĝoje perdis hundojn pro tio. Nia Ĵiro loĝas en domo, kies fenestroj estas kovritaj de retoj. Kaj li regule vizitas hospitalon por dorlotbestoj por kontrolo de sia sango kaj sia preventa medikamento.

Li vivas sana kaj regula. Ĉiutage li promenas kun mia edzino, matene kaj posttagmeze. Por hundo oni devas promenigi dufoje tage. Ĉiumatene mia edzino kaj li vekiĝas je la 5a kaj promenas dum unu horo, kaj posttagmeze je la 16a horo. Mi ne povas sekvi ilian regulan vivon, ĉar ili estas tre precizaj ĉiutage. Mi promenas laŭ mia libera tempo, kiam mia edzino estas okupita aŭ kiam estas sabate aŭ dimanĉe.

Li manĝas hundo-manĝaĵon post promenado. Diversaj specoj troviĝas, el viando de koko, porko, bovo kaj ŝafo. Li ŝatas ankaŭ panon kaj udonon. Tuj kiam iu familiano manĝas ilin, li proksimiĝas kaj sidiĝas apud la piedoj atendante donacon al si. Li ne interesiĝas pri rizo. Se li manĝos ĝin, certe li atendos same. Ĉokolado kaj faboj ktp estas danĝeraj por hundo. Ni devas zorgi, ke ni ne faligu ilin sur plankon kaj ke li ne manĝu ilin.

Li trinkas nur akvon kaj ni donas al li nur akvon. Kiam li estis infano, ni donas ankaŭ lakton. Li trinkis ĝin kun plezuro. Sed mia edzino ĉesis doni ĝin, kiu enhavas multe da graso, por ke li ne dikiĝos. Nuntempe ni pensas, ke ni devas doni lakton por lia resaniĝo, kiam li malfortiĝos eble.

Nokte ĉirkaŭ la 21a horo, li ekdormas sur sia kuseno.

Sekvos la dua duono.