LA VERDA GEMO

Mia vivo kun miaj dorlotbestoj (2/2)

(1/2)

verkita de Tutamo

要約(Resumo en la japana lingvo):柴犬と2匹のネコとの生活について語るエッセイの後編。ネコはおやつのねだり方もシャワーの浴び方もイヌと対照的なのだが彼らは毎日仲良く暮らしている。イヌとネコ、どちらが好きかと問われたらそれは…。

Du katoj, Koume kaj Sasuke, pasigas tuttagan tempon en domo. Dum plimulte da tempo, precipe tage, ili dormas. Ĉar ili manĝas kun Ĵiro samtempe, ili atendas lian revenon de promenado. Rimarkinte lin ili direktiĝas al la pordo rekte kaj atendas la pordon malfermiĝi. Al ili ni donas kato-manĝaĵon. Antaŭe kuracisto de dorlotbestoj diris, ke Koume eble malsaniĝos pro la viando de fiŝo. Ekde tio ni ne donas al ili manĝaĵon enhavantan fiŝaĵon.

Sasuke rigardas min.

Ni donas al la hundo kaj du katoj manĝaĵon, kiun ni mezuras laŭ ilia respektiva pezo dufoje tage. Ili ĉiam volas manĝaĵon pro malsato. Kelkfoje ni donacas al ili iom da manĝaĵo precipe. Ili atendas tion kun aspiro. Kvankam Ĵiro postulas donacon kuŝante sub manĝtablo silente, katoj dormas kvazaŭ ili ne havas intereson. Kaj tuj kiam mi aranĝas donacon al Ĵiro, ili levas la kapojn kaj rigardas nin de malproksime. Fine ili alproksimiĝas al ni kaj manĝas sian donacon nature. Same kiel Ĵiro, ankaŭ ili verŝajne atendas mian donacon.

Mia edzino duŝas ilin unufoje monate. Somere pli ol unufoje. Ĉar ili malŝatas duŝon, ili protestas baraktante kaj blekante laŭte. Koume eĉ gratas ŝiajn brakojn. Hundo havas propran odoron eĉ post duŝo. Aliflanke kato estas senodora. La kaŭzo duŝi hundon estas, ke ĝia odoro fariĝis forta. Kaj la kaŭzo pri kato estas ĝia malpuro. Post duŝo ili kuŝas silentaj ĝis iliaj haroj fariĝas sekaj.

En pasinta tempo, ni elportis ekster domon katojn ligitajn per ŝnuroj, kiam ni promenis kun Ĵiro. Iunokte Sasuke eskapis el ligilo, kaj bona Ĵiro postkuris kaj kaptis lin. (Tre saĝa hundo li estas!!) Ekde tio ni neniam elportas katojn. La retoj de fenestroj funkcias ne nur por evito de eniro de moskito sed ankaŭ por tiu de eliro de katoj. Ili estas ne-enuaj endome ĉiutage.

Ĵiro kaj Koume kuŝas sur planko amike.

Hundo havas mienojn montrantajn siajn sentojn. Kiam ĝi ĝojas, ĝi alproksimiĝas svingante sian voston. Male ni ne povas kompreni la sentojn de kato. Ĝi ĉiam estas libera laŭ sia volo. Kiam ĝi volas dorlotiĝi, ĝi venas por dorlotiĝi al ni. Tamen, kiam ni deziras karesi ĝin, ĝi ne lasas nin tuŝi kaj iras for. Ni ne povas igi ĝin laŭ nia deziro. Mi ŝatas ankaŭ tian karakterizon de kato. Mi ne povas respondi, kiu estas plaĉa al mi, hundo aŭ kato. Ambaŭ estas ĉarmaj.

Fino.