LA VERDA GEMO

Fumi ĝis la fino

Jokano

コンビニで見た出来事を書きました。

En oportuna butiko mi alviciĝis por pagi. Antaŭ mi troviĝas maljunulo. Li estas tre kaduka kaj apenaŭ staras apogante sin al muro per la mano. La vico moviĝis kaj li iras al la loko apud multaj hokoj pendigantaj pakaĵetojn de gumiaj bombonoj. Li provis preni hokon per siaj fingroj por apogi sian korpon, sed vane. Li kurbiĝas kaj apogas sin sur siaj genuoj. Li havas mezaĝan akompananton, tamen li foriris al alia loko en la butiko.

La maljunulo havas skatoleton de cigaredo en sia mano. Li multfoje ŝanĝante sian pozicion atendas pene. Ĉu estas dezirinde, ke mi proponu helpon? Ne. Li probable hezitos apogiĝi sur ŝultro de nekonata virino. La vico moviĝis kaj venas lia vico. Li montrinte la skatoleton al vendisto aĉetas saman markon. Tiam lia akompananto venas, kaj ili kune eliras el la butiko.

Mi rememoris mian onklon. Ankaŭ li amis fumadon. Krome li amis trinki alkoholaĵon, sed en la komenco de demenco li iom post iom forgesis la kutimon trinki. Obsedo pri cigaredo daŭris ĝis la fino de lia vivo. Kelkajn monatojn antaŭ sia morto, li fuĝis el malsanulejo por fumi hejme. Sed li ne povis atingi eĉ la plej proksiman bushaltejon pro sia malforteco.

Mi finis mian aĉetadon kaj eliras el la butiko. Ili ankoraŭ estas fore sur la strato. La maljunulo paŝas preskaŭ portate per la brako de la akompananto.