LA VERDA GEMO

Japana rakonto pri kuniklo

ISIKAWA Tieko

要約(Resumo en la japana):天津エスペラント会(中国)から今年の干支にちなんだ日本のウサギにまつわるお話の紹介を依頼されました。さて私が紹介したお話は。

Laŭ la luna kalendaro iusence komune uzata en orientaj aziaj landoj, la jaro 2023 estas la jaro de kuniklo. Mi ĝojas havi la okazon rakonti al vi ion pri kuniklo, ĉar ĉi-jaro ankaŭ estas mia jaro.

Homoj tra la mondo ŝajne havas komunan rekonon pri kuniklo; simboloj de kapablo eskapi rapide de katastrofo kaj de prospero de posteuloj pro alta reprodukta kapablo. Hodiaŭ mi prezentos al vi la rakonton bone konatan en Japanio. La titolo estas “Kaĉi-kaĉi jama”. “Kaĉi-kaĉi” estas onomatopeo de la sono kiun kaŭzas fajro-ŝtono kaj “jama” estas laŭlitere monteto. En Japanio kuniklo ĝenerale donas bonan impreson ol aliaj bestoj. Jen la rakonto.

-*-*-*-*-*-

Antaŭ multaj multaj jaroj loĝis niktereŭto malantaŭ la domo de maljunaj geedzoj. Tiu, malbona niktereŭto ofte blasfemis kontraŭ la avo kaj ŝtelis el lia kampo batatojn nokte. Ne plu eltenante la petoladojn de niktereŭto, iun tagon avo metis kaptilon kaj kaptis ĝin. Sekvantan tagon lasante ĝin ligita en la domo, avo diris al sia maljuna edzino, ke ŝi neniam malligu ĝin, kaj foriris labori eksteren. Dume, malica niktereŭto ŝajnigante bedaŭri siajn kondutojn alparolis al bonkora avino, kaj fine sukcesis trompe mortigi ŝin kaj forkuris.

Reveninte hejmen, la avo trovis avinon mortinta kaj ploregis. Tiam venis bonkora kuniklo. Kompreninte la situacion, ĝi promesis al li venĝi lian edzinon. La kuniklo pripensis kiel puni tiun malbonan niktereŭton, kaj proponis, ke ili kune iru kolekti ekbruligajn lignetojn en la monteto. Revenvoje la kuniklo ekbruligis lignetojn sur la dorso de niktereŭto per frapo de fajro-ŝtono. Lignaĵoj brulis kaj la niktereŭto suferis severajn brulvundojn. Sekvantan tagon la kuniklo alportis al la niktereŭto ŝmiraĵon kun kapsiko kaj ŝmiris dorson de la niktereŭto per ĝi. La ŝmiraĵo multe doloris la niktereŭton.

Tamen ĝi efikis kaj post kelkaj tagoj resaniĝis la niktereŭto. La kuniklo invitis la niktereŭton fiŝkapti en la maro dirante “Mi faris du boatojn, bruna boato estas por vi.” Ili iris ekstermaren, la niktereŭto dankis kuniklon pro la boato. Subite kriis la niktereŭto “Akvo enpenetras!” “Vi devas esti punita pro la mortigo de avino!” diris kuniklo. La bruna boato farita de koto komencis fluidiĝi kaj la niktereŭto dronis. La kuniklo revenis al la avo kaj raportis pri la venĝo al tiu malbona niktereŭto.