LA VERDA GEMO

Raporto pri la Ĝenerala Kunsido Vintra kaj Zamenhofa Festo en 2022

JABUKI Cutomu

要約(Resumo en la japana):12月3日にオンラインで埼玉エスペラント会の冬季総会とザメンホフ祭を開催しました。10名が集まり楽しい時間を過ごしました。

Ekde 2022 nia rondo komencis okazigi la Ĝeneralan Kunsidon dufoje en jaro. Nia rondo havas du membr-specojn; unu estas regula menbro, kiu ĉeestas en nia regula kunveno, kaj alia estas helpa membro, kiu ne ĉiam ĉeestas tamen subtenas nian rondon. Tial ĜK estas konvena evento, en kiu ĉiuj membroj renkontiĝas kaj interparolas pri diversaj temoj kun ĝojo. Sekvante la unuan en junio, en la 3a de decembro ni okazaigis la duan Ĝeneralan Kunsidon sur reta sistemo, jitzi. Ni okazigis ankaŭ unuan Zamenhofan Feston post vintra ĜK. Ĉi-foje 10 membroj kolektiĝis.

Kolektiva bildo de la Ĝenelara Kunsido Vintra en 2022

En komenca duona horo estis la Ĝenerala Kunsido Vintra. Mi raportis pri la stato kaj movado de nia rondo per ppt-dosiero. Ekde ĉi-jaro ni komencis retan bultenon “La Verda Gemo”*1 kaj afiŝadon sur tvitero*2. VG jam eldoniĝis ĝis la dua numero. La nombro de sekvantoj de nia tvitero atingis 100 dum 9 monatoj. Dank’ al ĉio ambaŭ iras bone. Koncerne al financo ni aranĝis en-/el-spezojn por estonteco. Ni rekomencos kolekti kotizon de regulaj membroj ekde 2023, kvankam ni haltis kolekti tiun dum kelkaj jaroj. Ni havis perspektivon de pagota kosto de nia hejmpaĝo kaj aliaj. Nia rondo povas daŭri sen rezervsumo lasita de antaŭuloj.

Post ĜK ni komencis nian unuafojan Zamenhofan Feston kun manĝeto kaj drinkaĵo mane. Ni havis du programerojn. Unu estis mia prezentado; kion mi faris por esperanta lernado en 2022. Ni interŝanĝis respektivajn manierojn pri lernado. Alia estis kvizo de s-ro ISIKAWA; al kiu religio rilatas la simboloj desegnitaj sur liaj kartoj? Ni lernis religian diversecon en la mondo. Krome ni babilis ankaŭ pri membroj, kun kiuj ni ne renkontiĝis ĉi-foje bedaŭrinde. 90 minutoj pasis rapide.

Ni okazigos la trian Ĝeneralan Kunsidon en junio, 2023.

Fino.

*1 http://saitama-esperanto.net/
*2 @saitama_eo