LA VERDA GEMO

Mia unua rido en nova jaro

Tutamo

要約(Resumo en la japana):エスペラントの学習中にエスエス辞典で単語を調べているといつもかんべむさしの短編小説を思い出す。私の初笑いの話。

Ĉu vi scias la japanan verkiston, KANBE Musasi(かんべむさし)? Mi remomoris iun verkon de li.

Nuntempe, kiam mi renkontiĝas kun nekonataj vortoj en mia esperanta legado, unue mi konsultas pri ili Esperanto-Esperantan vortaron, t.e. reta Plena Ilustria Vortaro*1. Se mi plie trovas alian nekonatan vorton en la klariga teksto, mi plu konsultas ankaŭ pri ĝi.

Antaŭe mi kontrolis la vorton, “fermentigi”. Mi devis je kvin fojoj ripete konsulti la vortaron pri sinsekve aperintaj diversaj nekonataj vortoj. En tia tempo mi sentas min kvazaŭ mi baraktus en akvo haltigante spiron.

Post diligenta klopodo, foje mi komprenas la unuan vorton, alifoje mi ne povas atingi mian komprenon. Finfine mi konsultas pri la unua vorto Esperanto-Japanan vortaron. Kiam mi trovis la signifon simpla, mi tre malĝojas.

Tiu situacio estas simila al sceno en la verko de KANBE. La verko estas mallonga novelo, “Maniero pri produko de hidrogeno(水素製造法)”.

Iu viro, kiu ne havas eĉ iom da scioj pri scienco, devas respondi la demandon, “Diru pri maniero, kiel oni prenas hidrogenon”, en la ekzameno por eniro de kompanio. Nek solvadon de metalo en acido, nek malkomponon de akvo per elektro, li scias. Apud li troviĝas nur vortaro por ekzameno de raportado. Do, kia estas lia respondo? Ĉu li trapasis la ekzamenon sukcese?

Mi legis la novelon, kiam mi estis studento. Mi nekonscie ridis laŭte legante ĝin.

Kiam mi provis serĉi la libron en Amazon.com por relego, en mia kapo aperis alia verko. Ĝi estis la novelo de TUTUI Yasutaka(筒井康隆), “Kansetu*2-parolmaniero(関節話法)”.

Iu viro vizitas iun fremdan stelon por krei amikan rilaton kun la stelo en la rolo kiel la ambasadoro de la Tero. Tamen, la komunik-maniero de la kosmanoj ŝajnas stranga. Kiel li komunikiĝis kun ili? Ĉu ili povis kompreni unu la alian en ordo?

Mi, sufokiĝante, ridegis ellasante larmojn pro tio, ke la novelo estas tro amuza, kiam mi legis ĝin unuafoje.

En la fino de decembro mi mendis ambaŭ librojn en Amazon.com. Kaj nun la artiko de mia mentono doloras min dank’ al ili.

Maldekstre “Maniero pri produkto de hidrogeno” de KANBE Musasi
kaj dekstre “Kansetu-parolmaniero” de TUTUI Yasutaka

Fino.

*1 https://vortaro.net/
*2 En la japana lingvo, la sonaro “kansetu” havas kelkajn signifojn. “Nerekto(間接)”, “artiko(関節)”, kaj aliaj.