LA VERDA GEMO

Mi denove renkontis Mozin per Esperanto

Jokano

昨年の世界一斉読書で取り上げられた魯迅の『非攻』は、昔好きだった墨子に再び触れるきっかけとなりました。墨子の思想を自分なりにまとめてみました。

MOZI

Lastjare okaze de la Zamenhof-tago “Antimilitisto” (非攻) origine verkita de Lu Sin (魯迅) estis proponita, kiel unu el la du libroj por komuna legado. Ĝi estas verkita surbaze de la libro Mozi (Mozio 墨子), kiu konsistas el epizodoj de la antikva ĉina filozofo Mozi (470 a.K – 371 a.K), kaj liaj pensoj. Certe la proponinto pensis, ke rigardi lian klopodon eviti militon estas signifoplena por ni, precipe kiam novaĵoj pri milito multe aŭdiĝis. La novelo revenigis min al Mozi, kiu interesis min en mia junaĝo.

Makroamon (兼愛) kaj neagresadon (非攻) oni ofte mencias kiel la ĉefajn pensojn de Mozi. Makroamo signifas, ke oni amas aliajn homojn egale. Mozi protestas kontraŭ invadon, ĉar ĝi kontraŭas lian makroamon. Dume Mozi distingas inter agresado kaj defendado, kaj pravigas batalon por defendado. Pro tio li preparis armon eĉ kun originalaj armiloj. Nunaj militistoj agresas pretekste, ke ili nur defendas kontraŭ estonta agreso. Ĉu makroamo kaj neagresado estas fantaziaj aferoj?

Nuntempe la mondo estas pli vasta kaj komplika ol tiu, kiun Mozi sciis. Akumulitaj historioj malfaciligis la rilatojn inter nacioj. Sed la plej malgranda unuo de socio ĉiam estis kaj estas individuo. Se temas pri individuo, malamikeco kaj agresemo lacigas nin malgraŭ niaj propraj emocioj. Kiam ni kiel individuo imagas drastan ŝanĝon en nia socio, eble la pensoj de Mozi helpas nin.

Laŭ Mozi ŝparado-ekonomio (節用) ebligas neagresadon. Ĉar ŝparado riĉigas nacion, kaj la nacio ne bezonas invadi alian landon por akiri profiton. En la antikva tempo precipe funebraĵoj de reĝo kaj muziko dum ceremonio multe malŝparis riĉaĵon kaj laborforton de popoloj. Do Mozi insistis pri graveco de simpla funebro (節葬) kaj kontraŭis muzikon (非楽). En la kapitalisma mondo la ekonomia kresko estas esenca. Pli multe da konsumo estas pravigita. Ni jam prenis tute alian vojon ol la idealon de Mozi.

Mi prezentos kelkajn aliajn pensojn de Mozi.

  • Asertante makroamon Mozi pensas, ke ĉiuj homoj estas egalaj sub la ĉielo. Samtempe li estimas saĝulojn kaj pravigas la promocion de saĝuloj (尚賢). Tio devas esti “konvena persono al konvena posteno.”
  • Mozi aprobas la ekziston de spiritoj post la morto de homoj. Ŝajnas, ke tia pensmaniero ne konvenas al Mozi, kiu pensadas ĉiam praktike. Laŭ Mozi se popoloj ne kredus, ke spiritoj punus ilin pro maljusteco, la ordo en la socio perdiĝus. Mozi efike utiligas eĉ la ekziston de spiritoj.
  • Kvankam preskaŭ ĉiuj japanoj ne pensas, ke ili estas konfuceano, konfuceanismo profunde influis la japanan moralon. Pravigi estimon al la gepatroj, vesti bele aŭ konvene. Ĉu ni senkonsidere akceptas tiujn moralojn? Mozi kritikas Konfuceanismon (非儒). Mozi same kiel Konfuceo estimas la sanktajn reĝojn en la legenda epoko, tamen li mem diris, ke li unue kritikas sekvante akceptas nur bonon.

Kelkajn terminojn tradukitajn en Esperanton mi prunteprenis de ĉi tiu libro, tamen la supra skribaĵo estas esprimo de mia propra penso. Eble mi arbitre interpretis Mohismon (墨家). Verdire mi ne legis la tuton en la ĵus menciita libro. Mi amas papilie legi la libron Mozi ankaŭ en la japana. Liaj primitivaj sed raciaj pensoj ĉiufoje penetras en mia koro kaj trankviligas min. La esperanta versio donis al mi pli bonan komprenon.