LA VERDA GEMO

Kiun lingvon ili parolis en la animacio?

Tutamo

要約(Resumo en la japana):小学生のころに家族と食卓で見たNHKのテレビアニメ『未来少年コナン』。このアニメ、実はずっと気になっていることがあって…。

Ĉu vi scias la animacion? Ĉu vi spektis ĝin? Ĝi estas la japana animacio “Futura knabo Konan (Mirai shonen Konan)”*1, serio el 26 rakontoj, kiu estis elsendita televide en la jaro 1978 unuafoje, kaj kiu estis farita de majstro MIYAZAKI Hayao. Poste ĝi estis reelsendita kelkfoje. En la tempo de unuafoja elsendo mi estis bazlerneja knabo kaj spektis ĝin kun mia familio ĉe tablo de vespermanĝo.

Post granda milito, kiu pereigis la mondon, la knabo Konan vivas kun nur sia avo sola sur iu malproksima kaj forlasita insuleto dum longa tempo. Konan naskiĝis sur la insulo, poste kelkaj kunuloj forpasis kaj fine nur ili du travivas. Iutage Konan trovas nekonscian knabinon Lana-n sur plaĝo. Ŝi venas el ekster la insulo, kie Konan neniam konas. Tiel la aventuro de Konan kaj Lana komenciĝas.

Renkonto de Konan kaj Lana
(C) NIPPON ANIMATION CO.,LTD. / citita el la oficiala retejo

Kiam mi spektis la unuan rakonton unuafoje, unu demando aperis en cerbo de eta spektanto. Kial Konan povas interparoli kun Lana nature? Lana parolas al lia avo pri aferoj, kio okazis post la milito ekster ilia insulo. Apud ili tion aŭskultas Konan serioze. Li vivas kun nur sia avo ekde sia naskiĝo. Kial li povas kompreni tion, kion fremdulo diras? Kompreneble en la animacio ili uzas la japanan, sed kiun lingvon ili uzas vere? Tio estas surpriziga kaj envinda por mi. Eta spektanto pensis, ke en futuro la teranoj parolos saman lingvon sendube.

Tiutempe mi renkontiĝis kun Esperanto eble. Mi legis ian interesan kolumnon en enciklopedio en librobreto de mia patro. Ĝi instruis min pri d-ro Zamenhof kaj lia internacia lingvo Esperanto. Kia grava lingvo estas Esperanto! Kia estimata homo estas d-ro Zamenhof! Ekzisto de la lingvo surprizis min, kiu estis bazlernejano tiam. Mi pensis, ke en la mondo homoj el diversaj landoj komunikas unu la alian per Esperanto certe. Kelkajn jarojn poste mi renkontiĝos kun la angla lingvo en mezlernejo kaj ekscios, ke la kolumno diris pri idealo nerealigita, kaj ke Esperanto ne estas konata ĉirkaŭ mi kaj publike bone.

Dum longa tempo mi forgesis ĉi tiujn du aferojn. Dekojn da jaroj poste mi lernas Esperanton, kiu interesis min iam. Ĝi estas tre interesa kaj pli facila ol la angla por mi, kiel mi esperis. Kaj mi rememoris la demandon de la eta spektanto.

Nuntempe la du aferoj estas kunligitaj en mia cerbo. Mi jam atingis la respondon. Probable Konan kaj aliaj estis parolintaj en Esperanto, ne la angla. Esperanto estas pli konvena por la fono de Konan-a mondo, mi pensas. 

Nun oni povas spekti “Konan”-n sur YouTube, kies subtekstoj estas tradukitaj aŭtomate en Esperanton. Tamen se troviĝus la subteksto kaj la voĉo tradukitaj de esperantistoj, multe da esperantistoj en la mondo pli ĝuos ĉi-verkon de s-ro MIYAZAKI eble, ĉu ne? Japanaj enhavoj, ekz. mangao, animacio kaj filmo ktp, estas popularaj tra la mondo. Se japanoj prezentos siajn favorajn enhavojn en Esperanto eĉ per tradukilo de Google, mi pensas ke tio estos amuza.

Unu bildo en YouTube AnimeLog アニメログ*1
Oni povas spekti kun traduko en Esperanton, tamen…

Fino.

*1 https://youtu.be/FZIkUeun2tk