LA VERDA GEMO

Sanktaj kunikloj en nia urbo Urawa

Tutamo

要約(Resumo en la japana):さいたま市浦和区にはめずらしい神社があります。ヒントは今年の干支のうさぎ(卯)です。さいたまに来ることがあれば参拝に立ち寄ってみてはいかがでしょう。

Kiel s-ino ISIKAWA diris en antaŭa numero, en orientaj aziaj landoj ĉi-jaro estas la jaro de kuniklo. En antikva ĉina tempo, la ciklo de dekdu jaroj estis elpensita kaj dekdu animaloj simbolis tion. Kuniklo estas unu el ili, la kvara animalo.

Koncerne al tiu animalo ekzistas interesa loko en nia urbo Urawa. Tio estas la sanktejo “Cukinomija-ĵinĵa (調神社)”. Ĵinĵa-o estas sanktejo de ŝintoo, japana propra religio, kie sidas dioj devenaj el diversaj aferoj. Mi aŭdas, ke oni povas trovi pli ol 200 miloj da ĵinĵa-oj tra Japanio.

En sanktejo, por atingi la domon, kie sidas dioj, ni pasas sub pordego kaj inter paraj statuoj de gardistoj. La pordego estas nomata “torii (鳥居)”. Ĝi konsistas el du kolonoj kaj ornamita trabo. La gardistoj estas bravaj hundoj kutime. Ili estas nomataj “komainu (狛犬)”. La sanktaj hundoj gardas diojn.

Do, ni vizitu Cukinomija-ĵinĵa.

Antaŭ la sanktejo nin bonvenigas la gardistoj, kiuj estas en formo de kuniklo. Jes, ĉi-sanktejo estas gardita de ĉarmaj kunikloj, ne bravaj hundoj. Malantaŭe kelkajn metrojn staras torii-pordego, kiu ne havas trabon. Ili ne estas ordinaraj. Cukinomija-ĵinĵa estas rara sanktejo.

Torii-pordego kaj unu el gardistoj de Cukinomija-ĵinĵa

Verŝajne troviĝas diversaj klarigoj. Mi prezentas ĉefan klarigon. Kapa parto de la nomo, “cuki”, havas ŝlosilon.

En antikva tempo kolektejo por tributo al la centro de ĵinĵa-oj, “Ise-ĵinguu (伊勢神宮)”, estis konstruita en tiu loko. La tributo estis nomata “cuki (調)” en la japana, kaj ankaŭ la luno estas vokata “cuki (月)” same. La luno estas unu el objektoj de kredo por japanoj ekde pratempo. Tradicie japanoj imagas, ke sur la luno loĝas kunikloj. Formoj de nigraj partoj sur plena luno similas al kunikloj, ĉu ne? Poste la kolektejo fariĝis sanktejo. Popolo ligis du “cuki”-ojn kaj starigis gardistojn forme de kunikloj. La kialo, ke la pordego ne havas trabon, estas tre simpla. Laŭ japana mito trabo de torii havas gravan signifon. Tamen, ĉar por en-/el-porti tributaĵojn ĝi estas ĝena, la trabo ne estas tie. Tial Cukinomija-ĵinĵa estas rara sanktejo.

Ĉiujare en vespero de la 12a de decembro okazas granda festo kaj multaj urbanoj kolektiĝas. Aperas diversaj manĝ-budoj. Kiam mi estis knabo, mi antaŭĝojis la feston kaj venis kun miaj amikoj sur longa vojo bicikle.

Urawanoj amas tiun sanktejon. Bonvolu viziti tie.

Ĉarmaj gardistoj bonvenigas nin.

Fino.