5 de Gassan ĝis Komatu (月山から小松まで)

Basyoo
Streta vojo al fora interno: de Gassan ĝis Komatu
(Tradukis en Esperanton kaj rimarkigis Teruhiro Sasaki)
「月山から小松まで」

八日、月山に登る。木綿しめ身に引きかけ、宝冠に頭を包、強力と云ものに道ひかれて、雲霧山気の中に氷雪を踏てのほる事八里、更に日月行道の雲関に入かとあやしまれ、息絶へ身こヽへて頂上に至れは、日没て月あらはる。笹を舗、篠を枕として臥て明るを待。日出て雲消れは、湯殿に下ル。谷の傍に鍛冶小屋と云有。此国の鍛冶霊水を撰て、爰に潔斉して釼を淬とかや。干将莫耶の昔をしたふ。道に堪能の執あさからぬ事しられたり。岩に腰かけてしはしやすらふ程、三尺計なる桜のつほみ半にひらけるあり。ふり積雪の下に埋て、はるをわすれぬ遅桜の花の心わりなし。炎天の梅花爰にかほるかことし。行尊僧正の歌爰に思出て、猶哀も増りて覚ゆ。惣而此山中の微細、行者の法式として他言する事を禁ス。仍て筆をとヽめてしるさす。坊に帰れハ阿闍梨の求に仍て、三山順礼の句〻短尺に書。
涼しさや ほの三か月の 羽黒山
雲の峯 幾つ崩て 月の山
語られぬ 湯殿にぬらす 袂哉
湯殿山 銭ふむ道の なみたかな   曾良

En la 8-a tago [24 de Julio], ni supreniris la monton Gassan [luna monto]. Ĉirkaŭante kolon per kolieroj el ŝnuroj de noditaj brusonetiaj paperoj, kovrante la kapon per blanka katuna krono, kondukate de forta gvidanto, tiel nomata Gooriki, ni iris supren je 8 leŭgoj laŭ glacio kaj neĝo en la monta aero de nebuloj. Mi timis, kvazaŭ mi enirus en la nebulan barieron de la vojo al la suno kaj la luno. Anhelante kaj frostiĝante, mi atingis la pinton, nur kiam subiris la suno kaj aperis la luno. Ni sternis etbambuojn kiel matracoj kaj igis faskon de bambuaj trunketoj nia kapkuseno. Enlitiĝinte, ni atendis elkrepuskiĝon. Kiam la suno aperas kaj nebulo malaperis, ni iras suben al Yudono [baneja monto].
Onidire, ĉe la valo iam staris forĝejeto. En la provinco oni elektis sanktan akvon por forĝado, ĉi tie forĝistoj, puriginte sin, hardigis glavojn, gravuritajn per la nomo Gassan, kiuj estas laŭditaj tra la mondo. Venis al mi en la kapon malnova ĉina historio, en kiu estas skribita pri glavoforĝisto Ganjiang kun lia edzino Moye, ke li hardigadis glavojn per la Draka fonta akvo. Tio ĉi ja komprenigas min, ke ne estas malprofunda la spirito de fakuloj, la diligenta persisteco de lertuloj.
Dum mi sidiĝis sur la roko kaj iomete ripozis, troviĝis duone malfermantaj burĝonoj de ĉerizarbo alta je 3 futoj. Nur laŭdinda estas la koro de ĉerizo, kiu, kuŝante sub tavoligita neĝo, tamen ne forgesante printempon, ekfloras eĉ malfrue. Tio estas miraklo, kvazaŭ eĉ sub arda ĉielo bonodorus floroj de mirobalano[, kiel dirita en Zen-Budhismo]. Mi rememoris ĉi tie poezion de ĉefbonzo Gyouson, des pli forte mi sentiĝis tion. Ĝenerale estas malpermesite malkaŝi pri detaloj en la monto kiel morala leĝo de asketoj. Tial do mi pri tio ne skribos plue.
Reveninte al templa dormejo, mi skribis en kartonoj la poemojn de pilgrimo al Triopaj montoj laŭ la peto de Egaku-Aĉarjo.

Kiel freŝa estas,
Sub pala lunarketo de tria tago,
La monto Haguro
[Suzusisa ya hono mikazuki no Haguro yama]

Kiom da nubokrestoj
Frakasiĝas,
Ĉi-Monto de Luno
[Kumono mine ikutu kuzurete tuki no yama]

Ne direble estas,
En Yudono, Baneja monto,
Malsekiĝas maniko
Katararenu Yudono ni nurasu tamoto kana]

Sora versis:
La monton Yudono,
Tretante monerojn sur la vojo,
Oni iras kun larmoj
[Yudono yama zeni humu miti no namida kana]

Rim.:
Laŭ la taglibro de Sora ili ekiris supren al Gassan ne en 8-a, sed en 6-a tago de 6-a monato. La papera kordono (Juusime) kaj turbano (Houkan) estas formalaj akcesolaĵoj por eniri la sanktan monton. Ili tranoktis en la monta loĝejeto, proksima al la pinto, kvankam Basyoo skribis, ke ili dormis sur la folioj de etbambuo. Glavoj, forĝitaj ĉi tie, estas nomataj “Gassan” aŭ “Deŭa”, kies fondinto nomiĝis Kioumaru. La ĉina glavoforĝisto Ganjiang kun lia edzino Moye estas priskribita en la verko de Xun-zi(荀子a.K.298-238?). Certe, Basyoo legis multe da ĉinaj klasikaĵoj. Kiam li komparas malfruan ĉerizfloron kun mume-floro de somero, li baziĝas sur Zenrin-kusyuu (kolektoj de Zen-frazoj”, en kiu estas la esprimo: “La banano sub neĝo, pentrita de Wan Wei, kaj la somera mume-floro, kantata en la poezio de Jian-Ji”. Ambaŭ ne eblas ekzisti en tiama mondo. Tiom Basyoo estis kortuŝita per malfrua ĉerizfloro en la sesa monato, sur la monto Gassan. Poezio de la ĉefbonzo Gyouson [1055-1135] pri monta ĉerizo estas fama, elektita kiel unu el cento poetoj “Hyakunin-issyu”. Onidire, li mortis ĉe la Monto Haguro, kaj tie restas eĉ lia tombo.
Rilate al la Hajku de Basyoo pri “nubokrestoj”[Kumono mine], troviĝas diversaj interpretoj. Unuj opinias, ke post frakasiĝo de nuboj aperas la Luna monto, Gassan. Aliaj imagas, ke la Luna monto formiĝis per multe da frakasitaj nuboj en longa tempo. La hajko estas riĉa je aliteracio kaj signifoplena laŭ filosofio de Basyoo. Koncernante al Yudono (t. s., “Banejo”), multe da interpretistoj opinias, ke tiu hajko havas erotikan nuancon. La monto Yudono estas fama kiel monto de amo, ĉar la formo de la diaĵo similas al virina seksa organo. Sora kontraŭe versis pri tranĉigo de monda avareco ĉe eniro en la sanktan monton Yudono.

羽黒を立て、鶴か岡の城下長山氏重行と云ものヽふの家にむかへられて、誹諧一巻有。佐吉も共に送りぬ。川舟に乗て酒田のみなとに下ル。淵庵不玉と云医師の許を宿とス。
あつみ山や 吹浦かけて 夕すヽみ
暑き日を 海に入レたり 最上川
Ni lasis Haguro, iris al Turugaoka en la kastela urbo. Nin akceptis samurai-oficialulo, nomata Nagayama Zyuukou, ĉe kiu en la domo okazis kunsido de Haikai. Komponiĝis unu skribrulaĵo da ĉeno de poemaro. Ĝis tiam Sakiti ankaŭ akompanis nin. Laŭ la rivero per barko ni veturis suben al la haveno de urbo Sakata. Tie ni loĝis ĉe kuracisto, nomata En’an Hugyoku.

Vespere, de la monto Atsumi
Ĝis marbordo Hukuura,
En la freŝa vento mi ripozas
[Atumi yama ya Hukuura kakete yuusuzumi]

Varmegan tagon
Forportis en maron
La rivero Mogami
[Atuki hi wo umi ni ire tari Mogami gawa]

Rim.:
Nagayama Zyuukou estis hajkisto kaj parenco de Zusi Sakiti. Hugyoku – la vera nomo estas Itou Genzyun, hajkisto. Hajko pri Atsumi enhavas kalemburon: la nomo de monto kaj la signifo de varmeco „atsu”. Hukuura ankaŭ estas la loknomo kaj samtempe signifas “Golfon, kie blovas vento”. Signifo de hajko estas: “Inter la monto, kie estis varmege, kaj la golfo, kie blovas vento, mi ripozas refresiĝante”. En la sekva hajko la japana vorto “Atuki Hi” havas du signifojn, “varmega tago” kaj “varmega suno”.

江山水陸の風光数を尽して、今象潟に方寸を責ム。酒田の湊より東北の方、山を越磯をつたひ、いさこを踏て、其際十里、日影やヽかたふく比、汐風真砂を吹上、雨朦朧として鳥海の山かくる。闇中に莫作して雨も又奇なりとせは、雨後の晴色又頼母敷と、蜑の笘屋に膝をいれて、雨の晴るヽを待。其朝天能晴て、朝日花やかに指出る程に、象潟に船をうかふ。先能因嶋に舟をよせて、三年幽居の跡をとふらひ、むかふの岸に舟をあかれは、花の上こくと読まれし桜の老木、西行法師の記念をのこす。江上に御陵あり。神功后宮の御墓と云。寺を干満殊寺と云。この処に行幸ありし事いまたきかす。いかなる事にや。此寺の方丈に坐して簾を捲は、風景一眼の中に尽て、南に鳥海天をさヽへ、其陰うつりて江に有。西ハむや〱の関道をかきり、東に堤を築て、秋田にかよふ道遥に、海北にかまへて、波打入るヽ所を汐越と云。江の縦横一里はかり、俤松嶋にかよひて又異なり、松しまはわらふかことく、象潟はうらむかことし。さひしさにかなしひをくはへて、地勢魂をなやますに似たり。
象潟や 雨に西施か ねふの花
汐越や 鶴はきぬれて 海涼し
祭礼
象潟や 料理何くふ 神祭  曾良
蜑の家や 戸板を敷て 夕すヽみ  美濃国商人低耳
岩上に睢鳩の巣を見る
波こえぬ 契ありてや みさこの巣  曾良

Traĝuinte belajn pejzaĝojn de maroj, montoj, riveroj kaj landoj, nun mi dediĉas mian atenton al pitoreska vidaĵo Kisagata. Nordoriente de la haveno Sakata, trapasinte monton, irinte laŭ rifoza bordo kaj plaĝo, je distanco de ĉirkaŭ dek leŭgoj ni atingis tien, kiam la suno iomete estis eksupreniranta. Vento el maro levas sablon, kaj la monto Chokai kaŝiĝis en nebulpluvo. En la mallumo aprezante, ke eĉ en pluvo estas mirinde, kaj esperante, ke estu pli bela ankaŭ serena vido post pluvo, ni enpremiĝis en fiŝistan kabaneton kaj atendis veteron. Sekvan matenon ĉielo bone sereniĝis, matena suno tiel pompe supreniras, ke ni ekveturas per boato laŭ golfo de Kisagata. Antaŭ ĉio ni direktis boaton al la insulo Nooin-poeto kaj vizitis la ruinon de lia tri-jara ermitejo, kaj poste surbordiĝis ankaŭ al alia bordo, kie ankoraŭ restas kiel memoraĵo la malnova ĉerizarbo, kantata de Saigyo, ke
“Sur ondoj ŝvebas
Petaloj de ĉerizfloroj,
Laŭ kiuj remas boaton fiŝisto
[Kisagata no sakura wa nami ni uzumorete hana no ue kogu ama no turibune]

Ĉe la bordo staras maŭzoleo, onidire, de imperiestrino Zinguu-kouguu. La nomo de templo estas Kanmanzyu. Mi ne aŭdis, ke ŝia Moŝto ĉi tien iam alvenis. Kiel do tio okazis? Sidante en la ĉefa ĉambro de la templo, malferminte rulkurtenon, oni povas vidi tutan panoramon per unu rigardo, sude la monto Chookai, subtenanta ĉielon, spegulas sin sur laguno. Okcidente estas la bariero Muyamuya, kiu limas vojon, kaj oriente estas konstruita la digo kaj etendiĝas longe la vojo, kondukanta foren al Akita, norde kuŝas maro. La estuaro, kien ondoj eniradas, nomiĝas Siogosi. Vertikale kaj horizontale havanta ĉirkaŭ unu leŭgon, la laguno, kompare al Matsushima, estas je vidaĵo kaj simila kaj diferenca. Matusima kvazaŭ ridas, Kisagata kvazaŭ tristas. Ŝajnas al mi, ke, la teraspekto, aldonanta melankolion al tristeco, splenigas spiriton.

Ha, Kisagata,
En pluvo floras mimozo,
Tio memorigas tristan vizaĝon
De bela, dormema ĉinino Xishi
[Kisagata ya ame ni Seisi ga nebu no hana]

En estuaro Siogosi
Kruroj de gruoj malsekiĝas,
Estas friske sur la maro
[Siogosi ya turu hagi nurete umi suzusi]

Pri la festo Sora versis:

Ha, Kisagata,
Kian frandaĵon oni manĝas
Ĉe la dia festo?
[Kisagata ya ryoori nani kuu kami maturi]

S-ro Teizi, komercisto el la provinco Mino, versis:

Ho, fiŝista kabanaĉo,
Oni refreŝiĝas vespere,
Sidante la pordopanelon
[Ama no ya ya toita wo sikite yuusuzumi]

Vidante neston de pandionoj sur la roko en maro, Sora versis:

Gepandionoj nestas,
Kio do ilin kunĵurigis,
Ke ondoj ne ŝvelos?
[Nami koenu tigiri ariteya misago no su]

Rim.:
La golfo Kisagata estis taksata, kiel belega pejzaĝo kun multaj insuletoj, tamen pro la tertremo en 1804 leviĝis la submara fundo kaj malaperis la bela golfo. Ni nun povas prezenti la belecon de pejzaĝo nur laŭ la verko de Basyoo. Fama poeto Nooin konstruis sian ermitejon ĉi tie sur unu el insuletoj, nomata Nooin-zima, tial do Kisagata fariĝis la fama poezia loko. Post tio la loko estis ligita kun la nomo de Saigyo, kiel Basyoo citas. Sed nuntempe estas dubinde, ke la citata poezio apartenas al Saigyou. En komparo de la laguno Kisagata kun ĉina belulino Xishi, Basyou havis en sia menso la poezion de Su Dong Po (1036-1101) pri la Okcidenta Lago. Tiel do en ĉi tiu ĉapitro pri Kisagata miksiĝas verkoj de famaj japanaj kaj ĉinaj poetoj. La belulino Xishi estas donita de Yue Wang Gou Qian al Wu Wang Fu Chai. Ŝi ĉiam havis tristan kaj dormeman mienon. Basyoo komparis ŝian mienon kun la japana nomo de mimozo “Nemu”, kiu signifas “dormon”. Ĉe Kisagata fakte floris multe da mimozoj.
Laŭ iu legendo, Zinguu Kougou, la imperiestrino, estis drivita per ventego al Kisagata, kiam ŝi kun Pekcheanoj estis revenanta el Koreio. Post tio estis fondita la sanktejo Kanmanzyu kaj tien estis donacitaj du perloj, apartenintaj al la imperiestrino.

酒田の余波日を重て、北陸道の雲に望。遥〻のおもひ胸をいたましめて、加賀の府まて百三十里と聞。鼠の関をこゆれは、越後の地に歩行を改て、越中の国一ふりの関に至る。此間九日、暑湿の労に神をなやまし、病おこりて事をしるさす。
文月や 六日も常の 夜にハ似す
荒海や 佐渡によこたふ 天河

Restado en Sakata daŭris tagojn pro malinklino forlasi ĝin, sed mi turnis min al nuboj sur sekva vojo laŭ Hokuriku-doo. Ĉagrenigas por mi koron tiel lontana vojo, onidire, ke distanco ĝis la ĉefurbo de Kaga estas 130 leŭgoj. Trairinte la barieron de Nezu, piedirinte plu laŭ la lando de Etigo, ni atingis la barieron de Itiburi en la provinco de Ettyuu. Dum ĉi tiuj 9 tagoj mi nenion skribis, ĉar min tiel ĝenadis psike troa varmego kaj pluvo, ke reaperis al mi malsano.

En la sepa monato
Estas la rendevuo de Altairo kun Vego,
Eĉ la sesa nokto, antaŭvespero de la festo,
Ŝajnas neordinala
[Humizuki ya muika mo tune no yo niwa nizu]

Jen furioza maro,
Al la insulo Sado kuŝiĝu
Ĉielrevera Galaksio
[Araumi ya Sado ni yoko tau amanogawa]

Rim.:
Basyoo skribis en alia loko (“Genzyuuanki”), ke li dezirus daŭrigi vojaĝon plu norden de Sakata eĉ ĝis la insuloj Tisima[Kuriloj]. Li skribis, kvazaŭ la vojaĝo daŭris 9 tagojn inter Sakata kaj Itiburi, sed laŭ la taglibro de Sora necesis 16 tagoj. Koncernante la hajkon pri Sado, la punkto de disputo okazas ĉirkaŭ la verbo “yokotau”. Ĉu ĝi estas transitiva aŭ ne? Mi tradukis la verbon kiel netransitiva kaj ordona formo “kuŝiĝu”. En la tempo, kiam Basyoo vizitis ĉi tiun lokon, ne kuŝas sur la insulo Sado la Lakta Vojo, nomata japane kiel Ĉiela Rivero. Laŭ mia opinio, Basyoo esperas, ke la Ĉiela Rivero etendiĝu al la malfeliĉa ekzilejo Sado. La granda poeto ploras, ke Sado fariĝis la ekzilejo, kvankam tiu insulo mem estas tre riĉa je oro. Li kompatas la malfeliĉulojn sur la insulo, samekiel A. P. Ĉeĥov sentis, vizitante la insulon Saĥalin. Estas dirite, ke la hajko pri Ĉiela Rivero estis versita en Izumo-zaki, tamen laŭ la taglibro de Sora tiu nokte pluvegis. Estas eble, ke la Galaksio ne videblis, kaj maro ne estis glata. Verŝajne, ke Basyoo kreis la hajkon per sia imago.

けふハ親しらす子しらす犬もとり駒返しなと云北国一の難所を越てつかれ侍れは、枕引よせて寝たるに、一間隔てヽ面の方に若きをんなの声二人計ときこゆ。年寄たるおのこの声も交て物語するをきけは、越後の国新潟と云所の遊女成し、伊勢参宮するとて、此関まておのこの送りて、あすハ古里にかへす文したヽめ、はかなき言伝なとしやる也。白波のよする汀に身をはふらかし、あまのこの世をあさましう下りて、定めなき契、日〻の業因いかにつたなしと物云を聞々寝入てあした旅たつに、我々にむかひて、行衛しらぬ旅路のうさ、あまり覚束なう悲しく侍れは、見えかくれにも御跡をしたひ侍らん。衣の上の御情に大慈のめくみをたれて、結縁せさせ給へとなミたを落す。不便の事にハおもひ侍れとも、我々ハ所々にてとヽまる方おほし、唯人の行にまかせて行へし。神明の加護必つヽかなかるへしと云捨て出つヽ、あはれさしはらくやまさりけらし。
一家に 遊女も寝たり 萩と月
曾良にかたれは書とヽめ侍る。

Hodiaŭ transirinte plej malfacilajn klifojn en norda lando, nomatajn kiel Oyasirazu- Kosirazu, Inumodori [Hundo retiriĝas], Komagaesi [Ĉevalo returniĝas], mi tre laciĝis kaj enlitiĝis kun kapkuseno, do tiam el la najbara ĉambro, frontanta al vojo, aŭdeblas voĉo de du junulinoj kaj unu maljunulo. Mi aŭdas, ke ili flustradas, kaj mi sciiĝis, ke ili estas putinoj de Niigata en la provinco de Echigo. Ili iras al Ise por adorviziti la Sanktejon kaj li akompanis ilin ĝis ĉi tiu bariero. Morgaŭ ili skribos hejmen al sia vilaĝo leteron, portotan de li, por ke ili sendu vantan mesaĝon. Ili diras, ke, forlasintaj sin al bordo, kien blankaj ondoj iradas, ili falis mizere en marfiŝista mondo kaj seksumadas nedifinite kun ĉiuj ajn kaj pekadas ĉiutage pro malbonsorta karmo. Aŭdante kaj reaŭdante ilian paroladon, mi endormiĝis. Kiam ni estas ekveturontaj matene, ili turnas sin al mi kun peto: “Estas ĝene al ni sur nekonata vojo kaj tiel triste pro timo, ne sciante, kio okazus, ke ni volus iri post vi nerimarkate, kaŝe aŭ videble. Bonvolu kompati nin favore je viaj Budhistaj vestoj kaj kunligu nin kun vi laŭ Budhisma sorto”. Tiele ili diras, plorante. Kompatindaj ili ja estas, sed mi diris al ili: “Ni devos restadi en multaj lokoj laŭ la vojo. Al vi pli bone estos iri, sekvante tien, kien la aliaj iras. Nepre vin helpos Dio en bona vojaĝo”. Tiele mi fordiris, sed ekirante, mi ja dume ne ĉesis bedaŭri ilin.

En unu domo kune kun mi,
Ankaŭ putinoj dormas.
Floras lespedezo, brilas la luno
[Hitotu ya ni yuuzyo mo netari hagi to tuki]

Mi rakontis al Sora tion, kio okazis, kaj li surpaperigis.

Rim.:
Basyoo tre laciĝis post la danĝera vojaĉo, nomata “Oyasirazu-Kosirazu”, kio signifas la ne facile traireblan lokon, kie oni ne povas zorgi eĉ pri siaj gepatroj nek pri gefiloj. Tiam li renkontiĝis kun putinoj, vojirantaj por adorviziti la Sanktejon Ise. Li trovis ilin senimpertinentaj, modestaj kaj pilgrimantaj. Ricevinte permeson ekveturi al Ise, la putinoj povis renaskiĝi kiel ordinaraj homoj. Al ili devis esti malfacile libertempi por la pilgrimado. Kvankam Basyoo profunde kompatis ilin, tamen li malakceptis ilian peton vojiri kune. Oni povas vidi ĉe li la sintenadon, detranĉitan de laika mondo. Ja kiel ĝuste flikitaĵo de lespedezo kaj luno, Basyoo nur vidis, brilante, la lespedezon floranta. I. a., koncerne mian propran aferon, miaj prapatroj de avino laŭ la patrina linio (la familio Oomaki) estis intendantoj de Ichiburi Bariero dum Edo periodo.

くろべ四十八ケ瀬とかや、数しらぬ川をわたりて、那古と云浦に出。担籠の藤波は春ならす共、初秋の哀とふへきものをと人に尋れハ、是より五里磯つたひして、むかふの山陰に入、蜑の苫ふきかすかなれハ芦の一夜の宿かすものあるましと云イをとかされて、かヽの国に入ル。
わせの香や 分入右は 有ソ海
Estas dirite, ke en la delto de rivero Kurobe disbranĉiĝas en 48 da torentoj. Ni travadis sennombrajn riveretojn, kaj alvenis al la kreko, nomata Nago. Mi volus vidi ondojn da visterio en la vilaĝo Tago, fama en la Man’jo poezio, pensante, ke, kvankam nun ne estas printempo, tamen eĉ en la komenco de aŭtuno ĝi havas propran specon de estetiko, kaj mi demandis iun pri ĉi tiu loko. Li respondis: “Necesas piediri de ĉi tie kvin leŭgojn laŭ rifoza marbordo kaj eniri malantaŭ tiun foran monton, sed ĝi troviĝas en la loko, kie estas nur povraj fiŝistaj domaĉetoj, tial do neniu luigos al vi ĉambron eĉ por unu tranokto”. Tiele oni timigis nin, kaj ni antaŭeniris rekte al la provinco Kaga.

Bonodoras fruaj rizoj,
Preteriras ni malglate,
Dekstre ondas rifriĉa maro
[Wase no ka ya wake iru migi wa arisoumi]

Rim.: El la Man’jo poemaro estas la poezio pri la visterio en Tago, versita de Kuranoimiki Nawamaro. Sed estas dirite en “Shuuishu”, ke la poezio apartenas al la fama poeto Kakinomoto Hitomaro. Nago estas versita, kiel bona pejzaĝo, de Ootomo-no Yakamoti, fama poeto kaj la intendanto de ĉi tiu loko.
卯の花山くりからか谷をこえて、金沢は七月中の五日也。爰に大阪よりかよふ商人何処と云もの有。それか旅宿をともにす。一笑と云ものは、此道にすける名のほのぼの聞えて、世に知人も侍しに、去年の冬早世いたりとて、其兄追善を催すに、
塚も動け 我泣声は 秋の風
ある草庵にいさなはれて
秋すヽし 手毎にむけや 瓜茄子
途中吟
あかあかと 日は難面も あきの風
小松と云所にて
しほらしき 名や小松吹 萩すヽき

Ni trapasis la monton Unohana kaj la valon Kurikara, kaj atingis la urbon Kanazawa en 15-a tago de sepa monato [30-a de aŭgusto]. Ĉi tie troviĝas hajkisto Kasyo, komercisto, venanta el Osaka. Ni loĝas kune kun li en lia kutima gastejo. Issyoo, la hajkisto, kies bonan reputacion je poezia vojo mi aŭdis sufiĉe, tial do li estis konata en la mondo, sed li mortis ankoraŭ juna en lasta vintro. Lia pli maljuna frato okazigis kunsidon de hajku, kiel la ceremonio por la animo de la mortinto, tiam mi versis:

Ho, ve, la tombo moviĝu,
Mia plorkrio
Estas aŭtuna vento
[Tuka mo ugoke waga nakku koe wa aki no kaze]

Kiam oni invitis min en ies ermitejo, mi versis:

Estas malvarmete en aŭtuno,
Bonvole ĉiu senseliĝu per siaj manoj
Kiun ajn melonon aŭ melongenon
[Aki suzusi te goto ni muke ya uri nasubi]

Mezvoja kanto

Spite, ke ruĝe brilas la suno,
Kaj neeltenebla varmego,
Sed jam aŭtuna vento
[Aka aka to hi wa turenaku mo aki no kaze]
En la loko, nomata Komatu, kiu signifas malgrandan pinon

Modesta estas la loknomo, Pineto,
Vento tra arbaro ĝentile skuas
Lespedezon kaj miskanton
[Siorasiki na ya Komatu huku hagi susuki]

Rim.:
La monto Unohana kaj la valo Kurikara estas lokoj, ligitaj kun la nomo de Kiso Yosinaka(1154-1184). En la monto estis kampadejo de Yosinaka kaj la valo estis la batalkampo inter Yosinaka kaj Heike en 1183. En la batalo venkis Yosinaka. Al Basyoo tre plaĉis Yosinaka, ke li eĉ volis konstrui tombon apud tiu de la lasta.
Issyou(1653-1688) mortis en la sesa de dek dua (aŭ dek unua) monato en 1688. Basyoo neniam vidis lin ĉe lia vivo, tamen li priploregis lian morton. Kiam mortis proksimaj hajkistoj, Basyoo ĉagreniĝas tre profunde. Ŝajnas ke, li bedaŭras perdon de kamaradoj, irantaj laŭ la sama vojo de poezio. Ekstreme kun tio kontrastas la diferenca sinteno al kompatindaj putinoj en Ichiburi.
Ne facile estas kompreni signifon de la hajko pri melono kaj melongeno. Estas unu japana provervo: “Ne aperos melongeno sur tigo de melono”. Tio signifas, ke la heredaĵo gravas. Laŭ mia opinio, Basyoo admonas, por ke ĉiu homo devas iri sian destinitan vojon indiferente al la deveno. Kvankam ne naskiĝas la lasta el la unua, tamen tio ne gravas. Gravas, ke ĉiu ĝoju pri la donita de Dio. Al tiu hajko respondis Saitou Issen, la mastro de ermitejo: “Ne atendas nin mallonga vivo, jam longiĝas la ombro de aŭtuna tago”. [Mizikasa matade akino hino kage] Post tio daŭras ĉeno de hajkoj, versitaj pri okupoj kaj metioj en vilaĝo.

此所太田の神社に詣。真盛か甲錦の切あり。往昔源氏に属せし時義朝公よりたまハらせ給ふとかや。けにも平士のものにあらす。目庇より吹返しまて菊から艸のほりもの、金をちりはめ竜頭に鍬形打たり。真盛討死の後、木曾義仲願状にそへて、此社にこめられ侍よし、樋口の次郎か使せし事共、まのあたり縁起に見えたり。
むさむやな 甲の下の きりぎりす

Ĉi tie mi adorvizitis la Sanktejon Tada. Ĝi entenas helmon kaj brokaĵeron de Sanemori. Onidire, kiam li apartenis antaŭe al la Klano Genzi, sinjoro lordo Yositomo donacis al li ilin. Vere ili ne estas armiloj de ordinara soldato. Kaj okulŝirmilo kaj oreloklapoj estas gravuritaj per arabesko de orita krizantemo, kaj al la kresto de drako sur la krono estas almetitaj kornoj de hoja formo. Post kiam Sanemori mortis en la batalo, generalo Kiso Yosinaka oferis al ĉi tiu Sanktejo la postlasitajn objektojn kun sia oracio. Mi vidis, en la kroniko estas skribita, ke Higuti Zirou, vasalo de Yosinaka, portis ĝin ĉi tien.

Ho, kiel mizera!
Sub la helmo
– Grileto
[Muzan yana kabuto no sita no kirigirisu]

Rim.:
Saitou Sanemori (1111-1183) mortis en batalo kiel maljuna vasalo de Heike, tamen li estis unue en sia juneco la subulo de Genzi, tiam li vartis Yosinaka en lia infaneco. Pri Sanemori estas skribita en la Heike Monogatari. Minamoto Yositomo (1147-1199) estas la patro de Yoritomo kaj Yositune. Yosinaka estas la nevo de Yositomo, t. e. la kuzo de Yoritomo. Sanemori hontis pro sia maljunuleco kaj, nigriginte siajn grizajn harojn, militiris kontraŭ Genzi. Higuti Zirou, vidante la mortintan veteranon, ekkriis: “Aĥ, mizera!”[Ana Muzan-ya] Basyoo uzis lian krion en la komenco de hajko. En ĉi tiu hajko oni povas senti la saman lamenton, kiel en la “Somera herbo” [Natukusa].