4 de Isinomaki ĝis Haguroyama (石巻から羽黒山まで)

Basyoo
Streta vojo al fora interno:
de Isinomaki ĝis Haguroyama
(Tradukis en Esperanton kaj rimarkigis Teruhiro Sasaki)
[『おくのほそ道』:石巻から羽黒山まで]

十二日、平和泉と心さし、あねはの松・緒とえの橋なと聞伝て、人跡稀に雉兎蒭蕘の往かふ道そこともわかす、終に道ふみたかへて、石の巻といふ湊に出ス。こかね花咲とよみて奉りたる金花山海上ニ見渡シ、数百の廻船入江につとひ、人家地をあらそひて、竈のけふり立つヽけたり。おもひかけすかヽる所にも来れる哉と、宿からんとすれと、更に宿かす人なし。漸まとしき小家に一夜を明して、明れは又しらぬ道まよひ行。袖のわたり・尾ふちの牧・まのヽかやハらなとよそめにみて、はるかなる堤を行。心ほそき長沼にそふて、戸伊摩と云所に一宿して、平泉に至る。其間二十余里程と覚ゆ。
En la 12-a tago mi celis urbon Hiraizumi. Mi aŭdis, ke proksime ekzistas la famaj poeziaj lokoj, kiel la pinarbo de Aneha kaj la ponto de Odae. Ni devis piediri ie ajn, kien homoj malofte eniras, laŭ padoj por ĉasistoj, falĉistoj kaj hakistoj, finfine ni eraris vojon kaj atingis havenon, nomatan Isinomaki. Videblas sur maro la Monto Kinka [Ora floro], laŭdita iam en poezio de Ootomono Yakamoti “kie floras oraj floroj”, kelkaj centoj da kargoboatoj amasiĝas en la golfo, sur la tero sterniĝas domoj kaj leviĝadas fumoj el la fornoj. Hazarde ni alvenis al la loko, kien ni ne planis. Kvankam ni volis lui ĉambron en gastejo, tamen neniu luigis ĝin por ni. Apenaŭ ni povis tranokti en la mizera dometaĉo kaj frue en sekva mateno ekiris malcerte laŭ nekonata vojo. Ni iris laŭ la longa digo de la rivero Kitakami, preter pramejo de Sode, paŝtejo de Obuti, herbejo de fragmitoj de Mano, kaj aliaj famaj lokoj en poezio. Ni plu randiris maltrankvile laŭ la oblonga streta marĉo Naganuma kaj loĝis unu nokton en la loko, t. n., Toima. Fine ni atingis la urbon Hiraizumi. Al mi ŝajnas, ke ni trairis je ĉ. 20 kaj kelkaj leŭgoj.

Rim.: Laŭ Sora ili eliris de Matusima la 10-an [27 de junio] kaj atingis Hiraizumi en 13-a. Kial Basyoo datis je 12-a? Estas diversaj inferencoj, sed mi subtenas la opinion de Hirota Zirou, ke Basyoo dezirus viziti Hiraizumi en la sama dato de Saigyou, kiu atingis la lokon laŭ Sanka-syuu en 12-a. Mi konjektas, ke por datigo Basyoo skribis ne tagon de la komenco, sed de la celo. Mi dubas, ĉu fakte Basyoo vidis la pinarbon Aneha kaj la ponton Odae. Mi supozas, ke li nur rememoris poemojn el Genzi-monogatari kaj el poemarojn pri tiuj lokoj, do li skribis: “Mi aŭdis..”. En la ĉapitro “Huzibakama” el Genzi-monogatari” estas sktibita rilate al la ponto Odae: “Eraris vojon ĉe la ponto Odae”. Tial do teninte en kapo antaŭajn poemojn, Basyoo ankaŭ ŝerce notis: “Mi eraris vojon”. Multaj komentaristoj nuntempe suspektas, ke Basyoo ne eraris vojn, kaj ili supozas, ke li nur fikcie kaj retorike tiel skribis. Ili ankaŭ suspektas, ke ne videblas la Monto Kinka el Isinomaki. Oni supozas, ke Basyoo prenis alian monton por Kinka. Rilate al la urbo Isinomaki, kvankam Basyoo miras je ĝia prospero, tamen li plendas kontraŭ malafableco de loĝantoj, kiuj ne volas doni al li eĉ tranoktejon. Sora skribis: “Inter Ono kaj Isinomaki, en la urbo Yamoto-Sinden ni sojfis kaj petis iom da bolanta akvo ĉe ĉiu domo, sed oni ne donis. Kompatante nin, iu iranto kun glavo ĉe talio de 57 aŭ 58 jaroj turnis sin al sia konato malantaŭen je 100 metroj, kaj petis lin doni al ni kelke da varma akvo. Aldone li rekomendis, ke ni vizitu Sihei en Isinomaki, en kvartalo Sinden, por lupreni ĉe li tranoktejon. Nomo de la iranto estas s-ro Konno Gentazaemon de la vilaĝo Neko. Laŭ lia rekomendo ni iris al Sihei kaj tie tranoktis.” Ŝajnas, ke Basyoo miksas tiujn du okazintaĵojn pri akvo kaj pri tranoktejo.

三代の栄耀一睡の中にして、大門の跡ハ一里こなたに有。秀衡か跡は田野になりて、金鶏山のみ形を残す。先高館にのほれは、北上川南部より流るヽ大河也。衣川は和泉か城をめくりて、高館の下にて大河に落入。康衡か旧跡は衣か関を隔てヽ、南部口をさしかため、夷をふせくと見えたり。扨も義臣すくつて此城に籠り、功名一時の草村となる。国破れて山河あり、城春にして草青ミたりと、笠打敷て時のうつるまてなみたを落し侍りぬ。
夏艸や兵共か夢の跡
卯花に兼房みゆる白毛かな  曾良
La gloro dum tri generacioj lumis nur kvazaŭ en daŭro de unu dormo. La ruino de granda pordo staras je unu leŭgo antaŭ la kastelo. La domego de Hidehira tute malaperis kaj ŝanĝiĝis en kampon. Restas nur ruino de la monteto de ora koko Kinkeizan, konstruita en la formo de la monto Huzi. Mi supreniris al Takadati, al la ruino de la alta fortreso de Yositune, de kie videblas Kitakamigawa, la granda rivero, fluanta el norda provinco de Nambu. La flankrivero Koromogawa fluas ĉirkaŭ la kastelo Izumi kaj ĵetas sin en la granda rivero sub Takadati. La ruino de la kastelo de Yasuhira estas sur la alia bordo de Koromo Bariero. Tio, ŝajne, gardis enirejon de Nambu kontraŭ Ainuo. Elitaj fideluloj de Yositune kolektiĝis en ĉi tiu kastelo por sin lumigi en la lasta momento, kaj ĉio ŝanĝiĝis en herbaron. “Ŝtato pereis, tamen restas montoj kaj riveroj; la ruino de kastelo estas en printempo amase kovrita de bluaj herboj”. Demetinte ĉapelon sur herbon, mi ploris kun larmoj tiom longe, kiom horoj pasis.

Somera herbo –
La sekvo de sonĝo
Por batalintoj
[Natu kusa ya tuwamono domo ga yume no ato]

En deŭziaj floroj
Videblas belaj haroj de Kanehusa,
Batalinta por Yositune
[Unohana ni Kanehusa miyuru siraga kana] (Versita de Sora)

Rim.: Ĉiuj opinias senescepte, ke ĉi tiu ĉapitro estas la klimakso de la verko laŭ la formo kaj la enhavo, ĉar ĝi situas ĝuste en la mezo de tuta verko. Ĉi tie estas skribita tragika pereo de fortuloj, farintaj historian agon. Tri generacioj de Huziwara familio establis unikan oran kulturon en norda provinco Oku. Yositune estis gardata de Hidehira, sed lia filo, Yasuhira pereigis Yositune laŭ la persista postulo de Yoritomo. Kaj fine Yasuhira ankaŭ estis mortigita de Yoritomo tuj post la morto de Yositune. Kvankam Yositune ludis plej gravan rolon dum la batolo kontraŭ antaŭa regpotenco Heike, tamen post la venko li estis persekutita de nova reganto, Yoritomo, sia frato. Basyoo elkore kompatas tiun sorton de Yositune. Basyoo citas poemon de Dufu “Printempa espero”, sed li aldonis al ĝi alian linion el la poemo de Hu Bo Yu, versinta: “Ĉirkaŭ la blanka-osta kastelo bluas herboj.”
En la hajko estas bone aranĝitaj konsonantoj, formigintaj rondon, unuecon de la komenco kaj la fino: NaTu-NoaTo. TuwaMoNo – DoMo – yuMeNo ankaŭ kune sonas konsonantoj per aliteracio. Estas tre bela ne nur la enhavo, sed ankaŭ la sono.
Estas diversaj opinioj pri tio, kiu estas “Kanehusa”, ĉu tiu estas Masuo Zyuurou aŭ ne. Sed gravas, ke Sora prezentas lin kiel maljunula kunbatalanto de Yositune. Blankaj floroj de deŭzio memorigis al Sora harojn de maljuna vasalo.

兼て耳驚したる二堂開帳ス。経堂ハ三将の像を残し、光堂ハ三代の棺を納メ、三尊の仏を安置ス。七宝散うせて、玉の扉風にやふれ金の柱霜雪に朽て、既頽廃空虚の草村となるへきを、四面新に囲て、甍を覆て風雨を凌、暫時千歳の記念とはなれり。
五月雨の降残してや光堂
Du haloj, pri kiuj mi kun admiro aŭdis antaŭ longe, estas malfermitaj. En la Kyoodoo [halo de sutroj] restas statuoj de tri protektaj dioj, kaj en la Hikaridoo [luma halo] estas la ĉerkoj de tri generacioj kaj tie ankaŭ estas instalitaj tri statuoj de Budhao. Jam perdiĝis sep trezoroj, rompiĝis per vento la luksa pordo, iam inkrustita per juveloj, kaj putris per prujno kaj neĝo la kolonoj, ore plakitaj. Tie jam frue defalus domoj, dense kreskus herboj, kaj ĉie regus vanto. Sed ĉirkaŭita per novaj muroj en ĉiu flanko, tegita per tegoloj kontraŭ vento kaj pluvo, ĝi portempe restas kiel la historia memoro.

Spite pluvon
Restas ja bonsorte
La luma halo
[Samidare no Huri nokosite ya Hikari doo]

Rim.: Laŭ la taglibro de Sora ili povis vidi la luman halon “Hikari-doo”, sed fermita estis la sutra halo “Kyoo-doo”. En la Hikari-doo fakte restas kvar ĉerkoj, en kiuj estas konservitaj tri mumioj de Huziwara Kiyohira [-1126], Motohira [-1157], Hidehira [-1186] kaj unu kadavro [de Yasuhira aŭ Tadahira]. En 1288 estis konstruita la garda domo ĉirkaŭ la Hikari-doo, kaj poste ĉe Date Masamune ĝi estis riparita. Per homa penado povas resti la konstruaĵo. Kontraste al la hajko de “Natukusa-ya”, Basyoo taksas en la hajiko pri Hikari-doo la agadon de homoj, kiuj luktas kontraŭ spontana ruiniĝo.

南部道はるかにミやりて岩手の里に泊る。小黒崎ミツの小嶋を過て、なるこの湯より尿前の関にかヽりて、出羽の国越むとす。此道旅人稀なる所なれは、関守にあやしめられて、漸として関をこす。大山をのほつて日既暮けれは、封人の家を見かけて舎を求ム。三日風雨あれて、よしなき山中に逗留す。
蚤虱馬の尿する枕もと
Nur preterpasinte demalproksime la foran nordan vojon al Nambu, ni tranoktis en la vilaĝo de Iwate. Ni strebas atingi la provincon Dewa, trairante la lokoj famaj en poezio, Ogurosaki, Mizunokozima, kaj poste irante de la varma fonto Narugo ĝis la bariero Sitomae. Laŭ ĉi tiu vojo malofte iras vojaĝantoj, tial la barieristo ege suspektis nin, kaj apenaŭ ni sukcesis trapasi la barieron. Kiam ni supreniris la grandan monton, jam krepuskiĝis, do ni, vidinte domon de gardisto petis ĉe li tranoktejon. Dum tri tagoj ventegis kaj pluvegis, tial do, sen trovi alian rimedon, ni devis resti tie ĉi en la monto.

Puloj, pedikoj,
Pisadas ĉevalo
Apud kapkuseno
[Nomi sirami uma no bari suru makura moto]

Rim.: Basyoo dezirus iri plu norden, tamen li prenis la vojon okcidenten. Rilate al Narugo kaj Sitomae estas legendo, ke norda kromedzino de Yositune naskis bebon ĉe la fonto de Narugo, kaj ke la nomo de loko estis nomita Sitomae, ĉar la novonaskita unue pisis sur la loko. Laŭ la libro “Meisyoo Bibouroku” [Notoj pri vidindaĵoj] Narugo signifis “ploranta bebo”. Ŝajnas, ke Basyoo ankaŭ sciis la legendon. Kiam Basyoo pasis la barieron, la barierestro estis Yusa Zinnozyou. Tiam estis malfacile vojaĝi laŭvole eĉ interne de Japanio, ĉar ĉie ajn starigitaj estis diversaj barieroj, registaraj kaj provincfeŭdaj, por priesplori vojaĝirantojn aŭ por kolekti vojimpostojn. Sitomae apartenis al provincfeŭdo Date. Prononco de la vorto “pisi” en la hajko varias laŭ komentariistoj, unuj prononcas “sito”, aliaj – “bari”. Mi prenis prononcon “bari” laŭ la libro, kompilita de Sora. La hajko estas plena de aliteracio “M”. Laŭ la vulgara esprimo oni povus miskompreni, ke Basyoo kaj Sora kuŝus kvazaŭ en stalo, sed tiam ili tranoktis ĉe vilaĝestro. Ĝenerale ĉe vilaĝanoj, la ĉevaloj estis bredataj interne de domo.

あるしの云、是より出羽の国に大山を隔てヽ道沙汰かならされハ、道しるへの人を頼ミて、越へきよしを申。さらはと云て人を頼侍れは、究竟の若もの反脇指をよこたへ、樫の杖を携て、我々か先に立て行。けふこそ必あやうきめにもあふへき日なれと、辛きおもひをなして後について行。あるしの云にたかハす、高山森々として一鳥声きかす、木の下闇茂りあひて夜ル行かことし。雲端に土ふる心地して、篠の中踏分々、水をわたり岩につまついて、肌につめたき汗を流して、最上の庄に出ス。彼案内せしおのこの云やう、この道必不用の事有。つヽかなう送りまいらせて仕合したりと、よろこひてわかれぬ。跡に聞てさへ胸とヽろくのミ也。
La mastro de la domo diris, ke por trapasi plue ni petu gvidanton, ĉar pado ne estas certa de ĉi tie ĝis Dewa provinco tra granda monto. Tial do ni serĉis homon. La fortikega junulo kun cimitaro kaj kverkobastono antaŭiras por ni. Timante, ke nun hodiaŭ nin nepre trafus iu danĝero, ni sekvas post li. Ĝuste dirite de la mastro, dense amasiĝas arboj en la alta monto kaj aŭdiĝas neniŭ pepado de birdoj. Sub arboj, ombroriĉe kreskantaj, mallumas, kvazaŭ ni irus nokte. Mi sentas, kvazaŭ terero falus ĉe rando de ombro, [kiel skribite de ĉina poeto Dufu], ni pezpaŝadas laŭ etbambua densejo fendante herbojn, travadis riveretojn, stumbladis sur ŝtonoj kaj tute ŝvitas malvarme, finfine atingis la vilaĝon de Mogami. Nia gvidinto diras: “Laŭ ĉi tiu pado nepre ĉiam okazadas malutiloj, mi estas feliĉa, ke mi povis akompani vin sen iu ajn akcidento”. Ni disiĝis ĝoje. Eĉ aŭdinte tion poste, mi nur havas fortan korbaton.

Rim.: Kvankam estas skribite, “de ĉi tie ĝis Dewa provinco”, tamen la vilaĝestra domo jam situis en Dewa provinco. La pado estas nomata “Natagiri-touge”, tio signifas “tranĉi per hakilo”.

尾花沢にて清風と云ものを尋ぬ。かれハ富るものなれとも、心さしいやしからす。都にも折々かよひて、さすかに旅も情をもしりたれハ、日比とヽめて長途のいたはり、さまざまにもてなし侍る。
涼しさを我宿にしてねまる也
這出よかいやか下のひきの声
まゆはきを俤にして紅粉の花
蚕飼する人は古代のすかたかな  曾良
En la urbo Obanezawa mi vizitis unu hajkiston, nomatan Seihuu [Freŝa Vento]. Kvankam li etas riĉulo, tamen lia vivocelo ne estas malnobla. Li ofte iradas al ĉefurbo, kaj bone scias kompaton dum vojaĝo, tial do li, restigante nin ĉe si kelke da tagoj, konsolas nin post la longa vojaĝo kaj prizorgas multe per diversaj regaloj.

Refreŝo
Estas mia loĝejo,
Ripozas pace
[Suzusisa wo waga yado ni site nemaru nari]

Elrampu, bufo,
De sub la silkraŭpejo
Kie ci kvakas kaŝe
[Hai ide yo Kaiya ga sita no hiki no koe]

Broson por farbi brovojn
Memorigas
Floro de kartamo
[Mayu haki wo omokage ni site beni no hana]

Kulturistoj de silkraŭpo
vestas sin
Kiel antikvuloj
[Kogai suru hito wa kodai no sugata kana] (Sora)

Rim.: Suzuki Seihuu estis grandkomercisto de kartamo, kaj samtempe hajkisto. Li mortis en 1721, je 71 jaroj. Dum ĉi tiu restado ĉe Seihuu estas organizita hajka kunsido kaj unua hajko pri « Refreŝo » fariĝis la komencan verson por la kunsido.(写真は、鈴木清風旧宅)
山形領に立石寺と云山寺有。慈覚大師の開基にして、殊清閑の地也。一見すへきよし人々のすヽむるに仍て尾花沢よりとつて返し、其間七里計なり。日いまた暮す。麓の坊に宿かり置て山上の堂に登ル。岩に巌を重て山とし、松栢年ふり、土石老て苔なめらかに、岩上の院々扉を閉て、物の音きこえす。岸をめぐり、岩ヲ這て、仏閣を拝し、佳景寂莫としてこヽろすミ行のミ覚ゆ。
閑さや岩にしみ入蝉の声
En la provinco de Yamagata troviĝas la monta templo, nomata Rissyaku-zi. Fondis ĝin granda majstro Zikaku [Ennin 794-864], kaj la loko estas aparte pura kaj kvieta. Oni rekomendis al mi, ke indas vidi ĝin, do mi ŝanĝis vojon el Obanezawa, iris tien je 7 leŭgoj. Ankoraŭ ne krepuskiĝas. Ni luis antaŭe pilgriman loĝejon ĉe la piedo de monto kaj supreniris al la templo sur monto. Kun rokoj sur rokegoj amasiĝas la monto, kun malnovaj pinoj kaj kverkoj, oldaj grundoj kaj ŝtonoj, glate sternitaj per muskoj. Fermitaj estas la pordoj de ĉiuj adorejoj sur rokoj, kaj aŭdiĝas neniu bruo. Laŭirante krutegaĵon, rampante rokojn, adorante templojn, ĉirkaŭate de bela pejzaĝo kaj kvieteco, mi eksentas min trankviliĝanta je koro.

Ho, kvieteco,
Penetranta en rokon
Cikada trilo
[Sizukasa ya iwa ni simi iru semi no koe]

Rim.: Ĉi tiu kromplana vizito al la monta templo efektiviĝis per adomono de Seihuu, kaj naskiĝis unu el plej profundaj versioj pri “kvieteco”. Estas diversaj opinioj pri la speco kaj nombro de la cikado: ĉu singularo aŭ pluraro, ĉu granda bruna cikado [Graptosaltria nigrofuscata] aŭ ĵiĵicikado [Platypleura kaempferi]? En la hajko estas unuigita la absoluta kontraŭdiro. Se cikado trilas, tiam nepre okazas bruo. Basyoo esprimis tion kvieta.

もかみ川乗らんと大石田と云ところに日和を待。爰に古き俳諧のたね落こほれて、わすれぬ花のむかしをしたひ、芦角一声の心をやハらけ、此道にさくりあしして、新古ふた道にふミまよふといへとも、みちしるへする人しなけれはと、わりなき一巻残しぬ。このたひの風流爰にいたれり。
最上川はみちのくより出て、山形を水上とス。ごてん・はやふさなと云おそろしき難所有。板敷山の北を流て、果は酒田の海に入。左右山おほひ、茂ミの中に船を下ス。是に稲つミたるをやいなふねとハ云ならし。白糸の滝は青葉の隙々に落て、仙人堂岸に臨て立。水みなきつて舟あやうし。
五月雨をあつめて早し最上川
Por ŝipveturi laŭ la rivero Mogami-gawa ni atendas ĉe la havenurbeto Ooisida bonan veteron. Ĉi tie semo de Hajkai poezio falis teren jam antaŭ longe. Sopirante pasintecon de neforgeseblaj floroj, konsolante sin je koro per eŭfonio de ŝalmo, oni serĉadas vojon al poezio kaj samtempe perdadas direkton ĉe la vojforko, malnova vojo aŭ nova. Ĉar estas neniu gvidanto, do mi kompletigis unu modestan skribrulaĵon de Hajku-ĉeno. Tio estas la apogeo de ĉifoja estetika kreaĵo.
La rivero Mogami-gawa havas sian fonton en Mitinoku kun sia supra fluo en Yamagata. Laŭ ĝi estas ankaŭ teruraj danĝeraj lokoj, kiel nomataj Goten [ŝtonoj de Go-ludo], Hayabusa [falko]. Ĝi fluas laŭ norda flanko de la monto Itaziki-yama, kaj fine eniras en la maron ĉe Sakata. Montoj kovras dekstran kaj maldekstran bordojn, boato iras tra arbaro. Ĉi tiun specon de boato ŝarĝita per rizo oni nomis, probable, “rizboato” . Akvofalo, nomata Shiraito [Blanka fadeno], falas tra ĉiuj spacoj inter verdaj folioj, kaj sur la rando staras la kapelo Sennindoo [Senmortulo]. Boato iras en danĝero sur ŝvelanta akvo.

Gutojn de somera pluvo
Kolektante, rapidas
La rivero Mogami
[Samidare wo atumete hayasi mogami gawa]

Rim.: Ŝajnas, ke Basyoo ĝojegis pri poeziaj kunsidoj. Ĉi tie en Yamagata la pasporta kontrolo estis tre teda, ke en la taglibro de Sora kelkfoje estis menciita tiu afero. Malgraŭ tio, Basyou sentis sin feliĉa, ke li povis vivi por estetiko inter serĉantoj de poezia vojo.

六月三日、羽黒山に登る。図司佐吉と云ものを尋て、別当代会覚阿闍利に謁ス。南谷の別院に舎して、憐愍の情こまやかにあるしせらる。
四日、本坊にをゐて誹諧興行。
有難や 雪をかほらす 南谷
五日、権現に詣。当山開闢能除大師ハいつれの代の人と云事をしらす。延喜式に羽州里山の神社と有。書写黒の字ヲ里山となせるにや。羽州黒山を中略して羽黒山と云にや。出羽といへるハ鳥ノ毛羽ヲ此国ノ貢物ニ献ると風土記に侍とやらん。月山・湯殿を合て三山とス。当寺武江東叡に属して、天台止観の月明らかに、円頓融通の法の燈かヽけそひて、僧坊棟をならへ、修験行法を励し、霊山霊地の験効、人貴ヒ且恐ル。繁栄長にして目出度御山と謂ツへし。
En la 3-a de sesa monato [19 de julio] mi supreniras la monton Haguro [nigra plumo]. Mi vizitis mian skolanon-haikiston, s-ron Zusi Sakiti, kaj ricevis aŭdiencon ĉe lia moŝto Egaku-Aĉarjo, la substituito de montestro. Li loĝigis min en la branĉa templo sur mezdeklivo Minamidani [Suda valo] kaj akceptis min kun delikata kompato.
La 4-an, en la ĉefa halo oni organizis kunsidon de Hajku.

Ho, miraklon benu,
neĝon bonodorigas
Minamidani, la suda valo
[Arigataya yuki wo kaorasu Minamidani]

En la 5-a, mi adorvizitis templon Gongen. Oni ne scias, en kioma epoko vivis mastro Nouzyo-daishi, la fondinto de la templo. En la libro “Engisiki” tio estas notita kiel “Sanktejo de Usyuu-satoyama [Vilaĝa monto en provinco Pluma]”. Ideogramoj “Satoyama” kaj “nigro” estas similaj, do oni povus skribi erare? La nomo de Haguro [nigra plumo] povus deveni el mallongigo de “Nigra monto en provinco Plumo”? Toponimio de “Dewa”[oferi plumon], onidire, originas el enskribo en la antikva libro “Hudoki”: “oni oferas birdajn plumojn kiel tributaĵo el la provinco”.
La monto Haguro kune kun Gassan [luna monto], kaj Yudono [bana monto] konsistigas Dewa Sanzan [Triopajn montojn en Dewa]. Ĉi tiu templo apartenas al la ĉefa templo Edo Toeizan [Kan’eizi en Ueno], tenas la torĉon de la leĝo por subita iluminiĝo per koncentrata meditado-introspekto kvazaŭ lumklara luno laŭ la instruo de Tendai Budhismo. Staras bonzloĝejoj en vicoj, tie helpas asketadon de ŝugendo [religia ekzercado por konkeri montojn], kaj oni kun humileco respektas miraklan efikon de sankta monto kaj sankta loko. Prosperu por ĉiam, verdire, admirinda monto.

Rim.: Zusi Sakiti (?-1693) apartenis al skolo de Basyoo kaj havis hajkan nomon “Rogan”. En la libro “Engisiki” ne troviĝas tia klarigo pri “Usyuu-satoyama”, tial do Basyoo citis el aliaj fontoj.