学習会 2018/9/15

1か月後には日本大会ですね。

今回は「エスペラントはこうして話す」
16. Kie estas necesejo? (トイレはどこにありますか)
17. La libroservo (本の売場)
を読んでいきました。

入門・初級学習希望者はいつでも歓迎しています。

学習会 2018/9/1

今回は「エスペラントはこうして話す」
13. Kongresa Libro kaj nomkarto (大会誌と名札)
14. Pri la rendevua tabulo (出会いのコーナーについて)
15. Ĉe la rendevua tabulo (出会いのコーナーで)
を読んでいきました。

入門・初級学習希望者はいつでも歓迎しています。

学習会 2018/8/18

夏休みもあと少しで終わってしまいますね。

今回は「エスペラントはこうして話す」
12. Internacia Arta Vespero (国際演芸の夕べ)
を読んでいきました。

入門・初級学習希望者はいつでも歓迎しています。

学習会 2018/8/4

先月末に埼玉の熊谷で最高気温41.1℃を記録しました。
今年は本当にスホーケ バルメーゲ(sufoke varmege)

今回は「エスペラントはこうして話す」
10. Pri la balo (ダンスパーティについて)
11. Internacia Koruso (国際合唱団)
を読んでいきました。

入門・初級学習希望者はいつでも歓迎しています。

学習会 2018/6/30

関東は昨日のニュースで梅雨明けしたそうです。本日もとてもバルメーゲ(varmege)

本日の学習会では

先週エスペラント集中セミナーに行かれた方の感想をできるだけエスペラントで話たり、

今月初めに行われた第67回関東エスペラント大会で好評だった「Praktiko de Esperanto ゲーム仕立てのエスペラントの実践」のゲームを埼玉エス会メンバーでやってみたりしました。(Ni elkore dankas sinjoron J-MENT!)

学習会 2018/5/19

 

「エスペラントはこうして話す」

5. Antaŭ la Solena Inaŭguro (開会式の前に)

6. Post la Solena Inaŭguro (開会式の後で)

を読んでいきました。

入門・初級学習希望者はいつでも歓迎しています。

学習会 2018/4/21

本日は新しい学習希望者の見学もいらっしゃっいました。

そんな今日は

エスペラントで自己紹介をしてみたり、

「エスペラントはこうして話す」

3. En la interkona Vespero (懇親会で)

4. Al la kongresejo (大会場へ)

を読んでいきました。

入門・初級学習希望者はいつでも歓迎しています。

学習会 2018/4/7

新年度最初の埼玉エスペラント会です。

本日は

「エスペラントはこうして話す」

 

Interparolo kun la aŭtoro (作者と談話)

を読んでいきました。

入門・初級学習希望者はいつでも歓迎しています。

学習会 2018/3/17

本日は全国4か所(東京・沼津・名古屋・下関)でエスペラント検定が行われています。
そんな中、埼玉エスペラント会は

「エスペラントはこうして話す」

1課 Giĉeto(大会受付)

2課 Pri la lnterkona Vespero(懇親会について)

を読んでいきました。

入門・初級学習希望者はいつでも歓迎しています。

学習会 2018/2/17

インフルエンザがまだまだ流行中です。
本日は

エスペラントはこうして話す

巻末のPri tiu Ĉi libro (本書について)を読んでいきました。
第1部編は3月からになりそうです。

入門・初級学習希望者はいつでも歓迎しています。

学習会 2018/2/3

エスペラントはこうして話す

20課 「Ekzercoj de demandoj kaj respondoj (問いと答えの練習)」

変則的に第2部から学習を始めた「エスペラントはこうして話す」も今日の第2部20課で最後でした。

次回から第1部編スタートします。

入門・初級学習希望者はいつでも歓迎しています。

日本大会準備委員会プレミーティング

2018年始まったばかりですが、2019年に埼玉で予定されている日本エスペラント大会の準備委員会を行いました。

日本エスペラント協会(JEI)設立が設立されて今年で99年ですが、これまで埼玉で全国大会は行われたことがありませんでした。

記念すべき設立100周年を埼玉で良い大会になるように準備していきます。

2018 Feliĉan Novjaron!

2018年最初の学習会。

エスペラントはこうして話す

18課 Dimanĉe en magazeno (日曜日にデパートで)

2018年も埼玉エスペラント会をよろしくお願いいたします。

7 最終回

Basyoo
Streta vojo al fora interno
(Tradukis en Esperanton kaj rimarkigis Teruhiro Sasaki)

山中の温泉に行ほと、白根か嶽跡にみなしてあゆむ。左りの山際に観音堂有。花山の法皇三十三所の順礼とげさせ給ひて後、大慈大悲の像を安置し給ひて、那谷と名付給ふと也。那智谷組の二字をわかち侍しとそ。奇石さまざまに、古松植ならへて、萱ふきの小堂岩の上に造りかけて、殊勝の土地也。
石山の 石より白し 秋の風

Kiam ni piediras al la varma fonto en Yamanaka, malantaŭe videblas la monto Sirane. Maldekstre apud la montpiedo staras unu kapelo, dediĉita al Kannon [Avalokiteŝvaro]. Onidire, la bonzo-eksmikado Kazan [968-1008], plenuminte pilgrimadon al 33 sanktaj lokoj, instalis ĉi tie statuon de granda mizerikordo kaj nomis ĝin Nata. Li kunigis la unuajn silabojn de du sanktaj lokoj: Nati kaj Tanigumi. Ĉi tie aranĝitaj estas diversaj kuriozaj ŝtonoj kaj plantitaj malnovaj pinarboj. Malgranda herbotegita kapeleto estas konstruita sur la pinto de roko. Vere, tio estas laŭdinda loko.

Ŝtonoj brilas pli blankaj
Ol Ŝtona monto.
Vento aŭtuna
[Isi yama no isi yori sirosi aki no kaze]

Rim.:
La varmfonto Yamanaka estis trovita de bonzo Gyouki kaj poste en la fino de la 12a jarcento restarigita de superintendanto de Kaga, Hasebe Sinren, kiam la lasta vidis vunditan egretardeon baniĝanta. La monto Sirane estas nuna Hakusan [blanka monto], nomata laŭ la blanka pinto, ĉiam kovrita de neĝo. Ĝi estas alta je 2702 metroj kaj estas unu el tri plej sanktegaj montoj: Huzi, Tateyama kaj Hakusan. Kannon estas la budhisma dio Avalokiteŝvaro. Imperatoro Kazan [968-1008; sur trono 984-986] estis detronigita de Huziwara klano kaj, estante bonzo kaj poeto, kompilis la poemaron “Gosyuuiwakasyuu” kaj pilgrimadis laŭ Kinki provinco. Kannon-do estas konstruita en 717 de bonzo Taityou en la kaverno de roka monto. Kazan nomis ĝin Natani, preninte du loknomojn Nati, de kie li komencis, kaj Tanigumi, kie li finis la pilgrimo. La templo estis detruita dum la milito en la fino de la 16a jarcento, kaj restarigita en 1640-1648. La hajkon, versitan de Basyoo ĉe Kannon-do en Natani, estas tre malfacile kompreni. Ke aŭtuna vento estas figurata kiel blanka koloro, tio estas la maniero de ĉina poemo. “Isiyama” [ŝtona monto] estas konsiderata de iuj rimarkistoj kiel la templo de Isiyama en Oumi, de la aliaj kiel la ĉirkaŭaĵo de Kannon-do.

温泉に浴す。其功有間に次と云。
山中や 菊はたおらぬ 湯の匂い
あるしとするものは久米之助とて、いまだ小童也。かれか父誹諧を好て、洛の貞室若輩のむかし爰に来リし比、風雅に辱しめられて、洛に帰りて貞徳の門人となつて、世にしらる。功名の後、此一村判詞の料を請すと云。今更むかしかたりとハ成ぬ。

Mi baniĝis en la varma fonto. Oni diras, ke la efiko estas dua post Arima.

Ho, Yamanaka,
Ne plukitas krizantemo,
Ŝvebas aromo el fonto
[Yamanaka ya kiku wa taoranu yu no nioi]

Mastro de la banejo nomiĝas Kumenosuke, estas ankoraŭ knabo. Lia patro amas Haikai. Li estas konata en la mondo laŭ la sekva epizodo. Juna Teisitu iam el ĉefurbo alvenis ĉi tien kaj estis hontigita de li per ties pli bona estetiko, tial do reveninte al Kioto, disĉipliĝis ĉe Teitoku. Poste Teisitu fariĝis konata tra la mondo. Sed akirinte famon, Teisitu ne akceptis honorarion de ĉi-tieaj vilaĝanoj de Yamanaka por korekti versojn. Tio jam nun estas epizodo de la fora epoko.

Rim.:
Kumenosuke [1575-1751] estis tiam 14-jaraĝa, kaj ricevis de Basyoo pseŭdonimon “Touyou”. Teisitu [1610-1673] lernantiĝis en la privata lernejo de Teitoku [1571-1653], kiu estis la fama fondinto de la Haikai skolo de Teimon.
Oni konsideras la hajkon kiel la saluton al la mastro de varmfonto. Estas dirite, ke krizantemo estas vivlongilo kaj sanigilo, tial do estis metata en banujo. Basyoo faris komplimenton al la juna mastro. La fonto de Yamanaka estas tiel bona, ke ne bezonas jam enmeti krizantemon. Kvankam tia estas la ĝenerala kompreno de la hajko, tamen tio ne kontentigas min. Basyoo poste aldonis al sia kontento je la fonto Yamanaka la sekvan komenton:
“Ofte baniĝante, mi sentas min tiel bona, ke saniĝas haŭtoj kaj karnoj, muskuloj kaj ostoj, tiel do koro liberiĝas kaj vizaĝkoloro ne maljuniĝas. Kvazaŭ en paradizo li ne vidas eĉ la boaton perdita, nek scias tigon de krizantemo rompita de anĝelo-knabo. Ho, Yamanaka/ Ne plukitas krizantemo,/ Ŝvebas aromo el fonto. 15-a tago de 8-a monato en 2-a jaro de Genroku [1689].”
En tiu kohereco la hajko estas komprenenda iom alie. Post longa vojaĝo kun malsano, la poeto ekstaziĝas sub la plenluno en la bona varmfonto kiel en paradizo, zorgante pri nenio, ĉu krizantemo estus rompita aŭ ne.

曾良ハ腹を病て、伊勢の国長島と云所にゆかりあればハ、先立て行に、
行き行きて たふれ伏とも 萩の原   曾良
と書置たり。行ものヽの悲しミ、残るものヽのうらみ、隻鳬のわかれた雲にまよふかことし。予も又、
けふよりや 書付消さん 笠の露

Sora malsaniĝis je la ventro kaj li pli frue foriris al Nagasima en Ise provinco, ĉar tie li havas sian rilaton.

Irante kaj irante,
se mi forfalus, nepre kuŝus ie
En kampo de lespedezfloroj
[Iki iki te taore husu tomo hagi no hara]

Tiele li versis, postlasante min. Malĝojo de foriranto kaj bedaŭro de forlasito faras nin kvazaŭ du disigitaj vaneloj, kiuj fine devas separe ŝvebadi en nebulo. Mi ankaŭ skribis verson.

Ekde hodiaŭ
Deviŝos la akompanan ĵuron,
Rosero sur ombrelĉapelo
[Kyou yori wa kakituke kesan kasa no tuyu]

Rim.:
Onklo de Sora loĝis en Nagasima kiel ĉefbonzo en la templo Daitiin. En la hajko de Sora senteblas, ke, kie ajn li mortos, tie estos paradizo. Estas dirite, ke vaneloj vivas ĉiam duope. Ene de la ombrelĉapelo por pilgrimado estis skribita la ĵuro “Du kunirantoj”, t. s. ke pilgrimulo ĉiam kuniru kun Dio. Sed Basyoo ĉi-okaze uzas la ĵuron por la vojaĝo kun sia akompananto Sora. Rosero estas simbolo de larmo kaj monda vanteco. Kaj ankaŭ la lespedezfloroj estos kovritaj de roseroj. Forte resonas aliteracio de “K” en linioj.

大聖持の城外、全昌寺と云寺に泊る。猶かヽの地也。曾良も前の夜此寺に泊りて、
終夜 秋風聞や うらの山
と残ス。一夜の隔千里におなし。我も秋風を聴て衆療に臥バ、明ほのヽ空ちかう読経声スムマヽニ、鐘板鳴て食堂に入。けふは越前の国へと心早卒にして堂下に下ルヲ、若き僧共紙硯をかヽへて、階のもとまて追来る。折節庭中の柳散れは、
庭掃て 出はや寺に ちる柳
とりあへぬさまして、草鞋なから書捨ツ。

Mi ekloĝas en la templo, nomata Zensyouzi, kiu staras en suburbo, ekstere de la kastelo Daisyoozi . Tio ankoraŭ estas ene de la tero Kaga. Sora ankaŭ tranoktis ĉi tie en la sama templo hieraŭ nokte, kaj postlasis sian verson.

Tutan nokton
Aŭdeblis aŭtuna vento,
El malantaŭa monteto
[Yomosugara akikaze kiku ya ura no yama]

Diferenco nur pere de unu nokto, sed tio ŝajnas egala al disiĝo je mil leŭgoj. Ankaŭ mi, aŭdante la aŭtunan venton, kuŝis en la pensiono, kaj sub aŭrora ĉielo pure sonas recitado de sutroj, kaj per bato de la sonora plato mi eniris en refektorion. Sentante, ke hodiaŭ mi jam atingos la provincon Etizen, kaj mi rapide eliras el la templo, tiam junaj bonzoj, portante paperon kaj inkon, kuras post min eĉ sub la peronon. Ĝuste tiam faladas folietoj de plorsaliko en la korto. Spite, ke mi jam metis pajlajn vojaĝŝuojn, antaŭ ĉio improvizite mi forskribas la sekvan verson.

Almenaŭ mi volus balai korton
Kaj poste ekirus,
En templo falantaj salikfolioj
[Niwa hakite idebaya tera ni tiru yanagi]

Rim.:
Ŝajnas, ke Sora tutan nokton aŭdis voĉon de Bsyoo en la aŭtuna vento el malantaŭo. Al la templo Zensyouzi apartenis tiu Izumiya Kumenosuke de Yamanaka kaj la ĉef-bonzo estis lia onklo. Verŝajne, kaj Sora kaj Basyoo vizitis tien laŭ la rekomendo de Kumenosuke. En la hajko de Basyoo estas esprimita kutima decregulo de Zen-budhismo “balai”. Ŝajnas, ke Basyoo volus fari bonfareton en la limigita kurta tempo, laborante kun junaj bonzoj, adiaŭantaj ĉe perono. Falantaj salikofolietoj simbolas la poeton kaj ĉiujn, aludante, ke en ĉio devas esti la fino.

越前の境、吉崎の入江を舟に棹て、汐越の松を尋ヌ。
終夜 嵐に波を はこはせて 月をたれたる 汐越の松     西行
この一首にて数景尽たり。若一弁を加ルものは、無用の指を立るかことし。

Apud la limo de provinco Etizen, ĉe la kreko Yosizaki mi veturis per boato al la pinarbaro Siogosi [Trans tajdo]. Iam Saigyo verkis.

Tutan nokton
Per ventego ondojn alportigante,
Lunon pendigas sur si
La Transtajda pinarbaro
[Yomosugara arasi ni nami wo hakobasete tuki wo taretaru Siogosi no matu]

Per ĉi tiu poezio estas plene esprimita tuta pejzaĝo. Kiu aldonus unu vorton, tiu alfiksus kvazaŭ sesan fingron.

Rim.:
Ĉiuj interpretistoj opinias, ke Basyoo ĉi tie eraris, pensante, ke la poemo estas verkita de Saigyo. Estas dirite, ke ĝi apartenas al la sankta bonzo Rennyo [1415-1499], kiu, subpremite, fuĝis en Yosizaki por disvastigi budhisman sekton Ikkou-syu. Estas atentinde, ke Basyoo vizitas ĉi tie la sanktan lokon de japana budhismo. Multe da interpretistoj ne taksas la poemon tre alta. Ili opinias, ke Basyoo inklinas al kulto de Saigyo tiel, ke bonaj estas ĉiuj, ligitaj kun la nomo de Saigyo. Laŭ mia opinio kontraŭ ili, ĉi tiu poemo estas tre originala tial, ke malgranda pinarbo kvazaŭ regas la lunon kaj ondojn, englutinte ĉe si pli grandan universon. Granda universo videblas sub la mikrokosmo de pinarbo.

丸岡天龍寺の長老、古き因あれは尋ぬ。又金沢の北枝と云もの、かりそめに見送りて此処まてしはひ来る。所々の風景過さす思ひつヽけて、折節あはれなる作意なと聞ゆ。今既別に望みて、
物書て 扇引さく 名残かな

Mi vizitis abaton de Tenryuuzi-templo en la urbo Maruoka, ĉar li estas mia malnova amiko. Ĝis ĉi tiu loko akompanis min s-ro Hokusi el Kanazawa, kvankam li volis nur adiaŭi min. Li senprokraste sopiradis pri pejzaĝoj en diversaj lokoj laŭ la vojo, kaj kelkfoje esprimadis al mi interesajn poeziojn. Kaj nun jam mi skribas ĉe apartiĝo kun li.

Ventumilon kun skribita poezio,
Ni disŝiris en du partojn
Kiel memoro por adiaŭo
[Mono kakite oogi hikisaku nagori kana]

Rim.:
La templo Tenryuuzi situis ne en la urbo Maruoka, sed en la urbo Matuoka. Pri la nomo de abato estas diverdsaj opinioj: Tiei, Mokumu, Daimu. Hokusi [?-1718] estas hajkisto en Kanazawa kaj akompanis Basyoon de Kanazawa ĝis Matuoka. Laŭ profesio li estis akrigisto de sabloj. Li skribis poste en sia verko pri interparolado dum vojaĝo kun Basyoo.

五十丁山に入て、永平寺を礼ス。道元禅師の御寺也。邦機千里を避て、かヽる山陰に跡を残し給ふも、貴き故有とかや。

Enirinte je ses kilometroj en monton, mi adorvizitis la Templon Eiheizi. Ĝi estas la templo de Zen-Majstro Dougen. Mi aŭdis ke estis iu sankta celo en tio, ke li fondis templon fore de ĉef-urbo Kioto je mil leŭgoj en profunda monto.

Rim.:
Dougen(1200-1253) fondis unu skolon de japana Zen-Budhismo, la sekton “Soutou”. Li lernis budhisman doktorinon de Tendai en la templo Enryaku-zi kaj poste fariĝis disciplo de Zen-sekto de Eisai kaj Myouzen. Li veturis al Ĉinio en 1223 kaj revenis Japanion en 1230. En 1244 li fondis la templon Eihei-zi kaj tie klerigis multe da disciploj. Lia ĉefa verko estas “Ŝouhougenzou”, la kanona libro, plena de filosofaj pensoj, havantaj grandan influon en japana mensa historio. La vizito al Eihei-zi devus havi ne malgrandan signifon por Basyoo, sed li tre mallonge priskribetis pri sia adorvizito. Tio ŝajnas al ni enigma, ĉar la influo de Zen al Basyoo estis forta.

福井ハ三里計なれは、夕飯したヽめて出るに、たそかれの道たと〱し。爰に等栽と云古き隠士有。いつれの年にや、江戸に来りて予を尋。遥十とせ余り也。いかに老さらほひて有にや、将死けるにやと人に尋侍れは、いまた存命してそこ〱と教ゆ。市中ひそかに引入て、あやしの小家に夕顔へちまのはえかヽりて、鶏頭・はヽ木ヽに戸ほそをかくす。扨は此うちにこそと門を扣は、侘しけなる女の出て、いつくよりわたり給ふ道心の御坊にや、あるしハこのあたり何某と云ものヽ方に行ぬ、もし用あらは尋給へと云。かれか妻なるへしとしらる。むかし物かたりにこそかヽる風情ハ侍れと、やかて尋あひて、その家に二夜とまりて、名月ハつるがの湊にと旅立。等栽も共に送らんと、裾おかしうからけて、道の枝折とうかれ立。

Ĝis la urbo Hukui restis ankoraŭ 3 leŭgoj, do post vespera manĝaĵo mi ekiris sur vojon, kiun en krepusko mi sekvis ŝanceliĝante. Ĉi tie loĝas s-ro Tousai, longedaŭra ermito. Iam li venis en la urbon Edo kaj vizitis min. Post tio pasis jam pli ol dek jaroj. Kiel li maljunuliĝaĉas aŭ jam mortis? Demandis mi al iu homo pri li. Do oni diris al mi, ke li ankoraŭ nun vivas en iu loko. Li loĝas nerimarkate en la urbo kaj mi trovis neordinaran dometon, kie rampas volviĝantaj lagenario kaj lufo, kaŝas pordeton celozio kaj kenopodio. Konvikiĝinte, ke certe li loĝas en ĝi, mi frapis je la pordeto, tiam povra virino aperis, dirante: “De kie vi alvenis, s-ro migranta sanktulo? Mastro nun iris proksimen al iu sinjoro. Se vi bezonas, bonvole iru tien.”
Videblas, ke ŝi devas esti lia edzino. Tia sceno troviĝas nur en malnova klasika literaturo. Baldaŭ ni renkontiĝis kun li, kaj mi loĝis en la dometo du noktojn. Poste mi ekiris en la vojon al la haveno de Tsuruga por vidi tie la plenan lunon. Tousai ankaŭ volas min akompani, ĝojplene gvidas vojon, kuspinte baskon de kimono komike por pli facile piediri.

Rim.:
Tousai, hajkisto en la provinco Hukui – pri li ne estas konata, kiam naskiĝis, nek kiam mortis. Basyoo havis amikan rilaton kun li jam en la ĉefurbo Edo. Krome Tousai vizitis Basyoon tiam, kiam tiu loĝis en Genzyuuan, la ermitejo de iluzia loĝado. Ĉi tiu sceno de renkontiĝo, skribita de Basyoo, montras, ke tre zorgoplene Basyoo traktas malnovan amikecon kun la hajkisto, kiu estas nomata “longdaŭra ermito”, havanta tamen, ekstersupoze de poeto, la maljunan edzinon.
Interpretistoj konsideras ĉi tiun ĉapitron parodio de Genzi-monogatari, ĉar la plantoj, aperintaj ĉi tie, Yuugao (lagenario) kaj Hahakigi (kenopodio), estas tre famaj en la lasta romano.
Kontraŭ mallonga notico pri la fama Zen-templo Eihei-zi, tamen al la malnova amiko, Tousai, estas dedicitaj multe da frazoj. Verŝajne, pli interesas la poeton la homeco de Tousai ol Zen-templo.

漸白根か嶽かくれて比那か嵩あらはる。あさむつの橋を渡りて、玉江の芦は穂に出にけり。鶯の関を過て、湯尾峠を越れは、燧か城、かへる山に初雁を聞て、十四日の夕暮れ、つるかの津に宿をもとむ。其夜、月殊晴たり。あすの夜もかくあるへきにやといへは、越路のならひ、猶明夜の陰晴はかり難しと、あるしに酒すヽめられて、けいの明神に夜参ス。仲哀天皇の御廟也。社頭神さひて、松の木間に月のもり入たる、おまへの白砂霜を敷るかことし。往昔遊行二世の上人、大願発起の事ありて、みつから草を刈、土石を荷ヒ、泥渟をかハかせて、参詣往来の煩なし。古例今にたえす、神前に真砂を荷ひ給ふ。これを遊行の砂持と申侍ると、亭主のかたりける。
月清し遊行のもてる砂の上
十五日、亭主の詞にたかはす雨降。
名月や北国日和定なき

Kaŝiĝis la monto Siranegadake pli kaj pli, kaj aperis la monto Hinagadake. Transirinte la ponton Asamuzu, ni alvenis al Tamae, kie spikiĝis kanoj. Ni trapasis la barieron de Uguisunoseki kaj transiris montokolon Yunootouge, kaj alvenis al la kastelo Hiutigazyou [iam aparteninta al Kiso Yosinaka]. Mi aŭdis krion de unuaj sovaĝanseroj de aŭtuno apud la monto Kaeruyama. En la krepusko de 14-a tago [27-a de septembro] ni trovis la gastejon en Tsuruga ĉe la haveno.
Tiun nokton luno estas aparte hela. Mi diris: “Morgaŭa nokto ankaŭ estu tia!” Oni respondis: „Kiel kutime en ĉi provinco Kosizi, ne estas certe, ĉu fariĝos serene aŭ ne en la sekva nokto”. Tion dirante, la gastejestro donis al ni trinki sakeon. Nokte ni adorvizitis la sanktejon Myoozin de Kei. Ĝi estas maŭzoleo de imperiestro Tyuuai. La fasado de la sanktejo aspektas dieca, tra pinarboj filtras lunlumo, kaj antaŭa blanka sablaro ŝajnas kvazaŭ kovrita per prujno. Antaŭlonge la dua migranta ĉefbonzo de la Budhisma sekto Yugyou, havante la grandan solenan voton, mem falĉadis herbojn, alportadis teron kaj ŝtonojn, kaj elsekigis ŝlimejon, do malaperis ĝeno de popolanoj por piediri adorvizitadon. Ĝis nun tiu tradicio ne ĉesis, kaj oni alportadas puran sablon antaŭ la altaro. Tio nomiĝas “sabloportado de migrantaj sanktuloj”. Tiele parolis la gastejestro.

Pura estas luno
Super la sablaro, alportita
De sankta migranto
[Tuki kiyosi yugyou no moteru suna no ue]

En 15-a tago pluvas ne spite vorton de gastejestro.

Ve, kaŝita plenluno,
Vetero en norda lando
Estas tre ŝanĝiĝema
[Meigetu ya hokkoku biyori sadame naki]

Rim.:
Tyuuai, la dekkvara Imperiestro, estas dua filo de Yamato-Takeru. Zinguu-kougou estas lia edzino kaj imperiestro Ouzin estas lia filo.
Budhisma sekto “Yugyou”, alinome “Zisyuu”, estis fondita de la sankta bonzo Ippen (1239-1289). Post kiam ĉe la sanktejo Kumano li aŭdis la dian voĉon kaj inspiriĝis, li, vagante ĉie ajn, ekadomonis al popolanoj dancantan preĝadon. La dua ĉefbonzo nomiĝis Sinkyou aŭ Sin’a (1237-1319), kiu fariĝis disciplo de Ippen en 1277 kaj sekvis lin, kune vagante, disvastigis la dancpreĝadon, nomatan “Odori-nenbutu” [dancante recitadi Amitabon]. Laŭ la skribado de ĉi tiu ĉapitro oni povas vidi, ke Basyoo estas tre kortuŝita de la spirito de beatula migrado, tiel nomata Yugyou.
Basyoo loĝis en la gastejo “Huziya” de Tsuruga kune kun Tousai.

十六日、空晴たれは、ますほの小貝ひろはんと、種の浜に舟を走ス。海上七里あり。天屋何某と云もの、破籠・小竹筒なとこまやかにしたヽめさせ、僕あまた舟にとりのせて、追風時の間に吹着ぬ。浜はわつかなる蜑の小家にて、侘しき法華寺有。爰にちやをのみ酒をあたヽめて、夕暮のさひしさ感に堪たり。
さひしさやすまにかちたる浜の秋
波の間や小貝にましる萩の塵
其日のあらまし、等栽に筆をとらせて寺に残ス。

En 16-a tago [29-a de septembro] sereniĝis ĉielo, do ankaŭ ni, samkiel Saigyo, ekvolis preni ruĝajn konkuletojn de “Masuho” kaj al la plaĝo de Ironohama ni veturis per ŝipo. Navigis laŭ la maro je 7 leŭgoj. Iu sinjoro, nomata Ten’ya, preparis zorgeme portmanĝaĵojn kaj bambuajn tubojn da vino, enŝipigis multajn siajn servistojn. Kun vento al pobo ni tuj atingis la celon. Sur la plaĝo staras malmulte da dometoj de fiŝistoj kaj inter ili troviĝas mizera templo de Budhisma sekto Hokke. Ĉi tie ni trinkis teon kaj varmigitan sakeon. Je vesperkrepusko estis tiel solece, ke mi ege sentis min kortuŝita.

Pli soleca
Ol en Suma bordo,
Estas aŭtuno sur tiu ĉi plaĝo
[Sabisisa ya Suma ni katitaru hama no aki]

Inter ondoj miksiĝante
Kune kun konkuletoj,
Flosas florpecetoj de lespedezo
[Nami no ma ya kogai ni maziru hagi no tiri]

Pri skizo de tiu tago mi lasis Tosai skribi kaj restigis ĝin en la templo.

Rim.: En restinta dokumento ĉe la templo “Hokke” (Honryuuzi) Tousai skribis tiam: “[Basyoo], prenante konkuletojn en la manikon kaj metante en taseton, laŭdis Sanktan Saigyou je malnova tempo”. Saigyou versis pri la plaĝo Ironohama jene:

Pro konkuletoj Masuho, kolorigantaj marakvon ruĝa,
Oni nomiĝas la lokon “Kolora plaĝo”
[Sio somuru Masuho no kogai hirou tote Iro no hama towa iu niya aran]

Basyoo poste donis al siaj disciploj en Oogaki la konkojn Masuho kiel rememora donaco. Lespedeco rememorigas ankaŭ la adiaŭan hajkon de Sora.
Ten’ya Gorouemon estas komercisto, faktoro por martrafiko, kaj lia hajkista nomo – Genryuu.

露通もこのみなと迄出むかひて、ミのヽ国へと伴ふ。駒にたすけられて、大垣の庄に入は、曾良も伊勢より来り合、越人も馬をとはせて、如行か家に入集る。前川子荊口父子其外したしき人々日夜とふらひて、蘇生のものにあふかことく、且よろこひ且いたハる。旅のものうさもいまたやまさるに、長月六日になれは、伊勢の遷宮おかまんと、又ふねに乗て

蛤の ふたみに別 行秋そ

S-ro Rotsuu venis renkonte al mi ĝis la haveno kaj akompanis min al la provinco Mino. Kun helpo de ĉevalo mi eniris en la urbon Oogaki, tiam Sora ankaŭ alvenis el Ise kaj s-ro Etsuzin venis, rajdante sur ĉevalo, kaj ĉiuj kolektiĝis ĉe s-ro Zyokou en lia domo. Vizitadis min tage kaj nokte s-roj Zensensi, Keikou kun lia filo, kaj aliaj intimuloj, jen ili ĝojegas kaj vartas min, kvazaŭ ili renkontus reviviĝinton. Antaŭ ol mia revigliĝo el laciga vojaĝo, jam en la 6-a tago de 9-a monato [18-a de oktobro] mi ekveturis per ŝipo por vidi la ceremonion de la transmeto de diaĵo en la sanktejo Ise.

Adiaŭante, kvazaŭ meretriko disiĝas en du partojn,
Denove mi ekiras nun al marbordo Hutami,
Aŭtuno estas pasanta
[Hamaguri no hutami ni wakare iku aki zo]

Rim.:
Rutsuu (1651?-1735?) devintus akompani Basyoon sur la vojo de Oku, tamen Sora anstatŭis lin. Etsuzin (1656?- ?) akompanadis Basyoon al Irako-kabo kaj al Sarasina. Zyokou, Zensensi, Keikou estas vasaloj de Oogaki feŭdo.
“La streta vojo” estas komencita per plorantaj fiŝoj en printempo, kaj finita per disfendata meretriko en aŭtuno. Tiel do la rondvojaĝa verko konsistigas cirklon, kunmetante la komencon kaj la finon per marproduktaĵoj. “Hutami” estas pontovorto, havanta plurajn signifojn: “du partoj”, “kovrilo kaj internaĵo” kaj la loknomo Hutami-ga-ura [signifas “Bordo de du vidoj”], proksima al Ise. Tiel do per unu vorto “Hutami” esprimiĝas malĝojo de disiĝo kaj espero al revido. (Fino)

6 de Gassan ĝis Komatu (酒田から小松まで)

Basyoo
Streta vojo al fora interno:
de Gassan ĝis Komatu
(Tradukis en Esperanton kaj rimarkigis Teruhiro Sasaki)
「酒田から小松まで」

酒田の余波日を重て、北陸道の雲に望。遥のおもひ胸をいたましめて、加賀の府まて百三十里と聞。鼠の関をこゆれは、越後の地に歩行を改て、越中の国一ふりの関に至る。此間九日、暑湿の労に神をなやまし、病おこりて事をしるさす。
文月や 六日も常の 夜にハ似す
荒海や 佐渡によこたふ 天河

Restado en Sakata daŭris tagojn pro malinklino forlasi ĝin, sed mi turnis min al nuboj sur sekva vojo laŭ Hokuriku-doo. Ĉagrenigas por mi koron tiel lontana vojo, onidire, ke distanco ĝis la ĉefurbo de Kaga estas 130 leŭgoj. Trairinte la barieron de Nezu, piedirinte plu laŭ la lando de Etigo, ni atingis la barieron de Itiburi en la provinco de Ettyuu. Dum ĉi tiuj 9 tagoj mi nenion skribis, ĉar min tiel ĝenadis psike troa varmego kaj pluvo, ke reaperis al mi malsano.

En la sepa monato
Estas la rendevuo de Altairo kun Vego,
Eĉ la sesa nokto, antaŭvespero de la festo,
Ŝajnas neordinala
[Humizuki ya muika mo tune no yo niwa nizu]

Jen furioza maro,
Al la insulo Sado kuŝiĝu
Ĉielrevera Galaksio
[Araumi ya Sado ni yoko tau amanogawa]

Rim.:
Basyoo skribis en alia loko (“Genzyuuanki”), ke li dezirus daŭrigi vojaĝon plu norden de Sakata eĉ ĝis la insuloj Tisima[Kuriloj]. Li skribis, kvazaŭ la vojaĝo daŭris 9 tagojn inter Sakata kaj Itiburi, sed laŭ la taglibro de Sora necesis 16 tagoj. Koncernante la hajkon pri Sado, la punkto de disputo okazas ĉirkaŭ la verbo “yokotau”. Ĉu ĝi estas transitiva aŭ ne? Mi tradukis la verbon kiel netransitiva kaj ordona formo “kuŝiĝu”. En la tempo, kiam Basyoo vizitis ĉi tiun lokon, ne kuŝas sur la insulo Sado la Lakta Vojo, nomata japane kiel Ĉiela Rivero. Laŭ mia opinio, Basyoo esperas, ke la Ĉiela Rivero etendiĝu al la malfeliĉa ekzilejo Sado. La granda poeto ploras, ke Sado fariĝis la ekzilejo, kvankam tiu insulo mem estas tre riĉa je oro. Li kompatas la malfeliĉulojn sur la insulo, samekiel A. P. Ĉeĥov sentis, vizitante la insulon Saĥalin. Estas dirite, ke la hajko pri Ĉiela Rivero estis versita en Izumo-zaki, tamen laŭ la taglibro de Sora tiu nokte pluvegis. Estas eble, ke la Galaksio ne videblis, kaj maro ne estis glata. Verŝajne, ke Basyoo kreis la hajkon per sia imago.

けふハ親しらす子しらす犬もとり駒返しなと云北国一の難所を越てつかれ侍れは、枕引よせて寝たるに、一間隔てヽ面の方に若きをんなの声二人計ときこゆ。年寄たるおのこの声も交て物語するをきけは、越後の国新潟と云所の遊女成し、伊勢参宮するとて、此関まておのこの送りて、あすハ古里にかへす文したヽめ、はかなき言伝なとしやる也。白波のよする汀に身をはふらかし、あまのこの世をあさましう下りて、定めなき契、日〻の業因いかにつたなしと物云を聞々寝入てあした旅たつに、我々にむかひて、行衛しらぬ旅路のうさ、あまり覚束なう悲しく侍れは、見えかくれにも御跡をしたひ侍らん。衣の上の御情に大慈のめくみをたれて、結縁せさせ給へとなミたを落す。不便の事にハおもひ侍れとも、我々ハ所々にてとヽまる方おほし、唯人の行にまかせて行へし。神明の加護必つヽかなかるへしと云捨て出つヽ、あはれさしはらくやまさりけらし。
一家に 遊女も寝たり 萩と月
曾良にかたれは書とヽめ侍る。

Hodiaŭ transirinte plej malfacilajn klifojn en norda lando, nomatajn kiel Oyasirazu- Kosirazu, Inumodori [Hundo retiriĝas], Komagaesi [Ĉevalo returniĝas], mi tre laciĝis kaj enlitiĝis kun kapkuseno, do tiam el la najbara ĉambro, frontanta al vojo, aŭdeblas voĉo de du junulinoj kaj unu maljunulo. Mi aŭdas, ke ili flustradas, kaj mi sciiĝis, ke ili estas putinoj de Niigata en la provinco de Echigo. Ili iras al Ise por adorviziti la Sanktejon kaj li akompanis ilin ĝis ĉi tiu bariero. Morgaŭ ili skribos hejmen al sia vilaĝo leteron, portotan de li, por ke ili sendu vantan mesaĝon. Ili diras, ke, forlasintaj sin al bordo, kien blankaj ondoj iradas, ili falis mizere en marfiŝista mondo kaj seksumadas nedifinite kun ĉiuj ajn kaj pekadas ĉiutage pro malbonsorta karmo. Aŭdante kaj reaŭdante ilian paroladon, mi endormiĝis. Kiam ni estas ekveturontaj matene, ili turnas sin al mi kun peto: “Estas ĝene al ni sur nekonata vojo kaj tiel triste pro timo, ne sciante, kio okazus, ke ni volus iri post vi nerimarkate, kaŝe aŭ videble. Bonvolu kompati nin favore je viaj Budhistaj vestoj kaj kunligu nin kun vi laŭ Budhisma sorto”. Tiele ili diras, plorante. Kompatindaj ili ja estas, sed mi diris al ili: “Ni devos restadi en multaj lokoj laŭ la vojo. Al vi pli bone estos iri, sekvante tien, kien la aliaj iras. Nepre vin helpos Dio en bona vojaĝo”. Tiele mi fordiris, sed ekirante, mi ja dume ne ĉesis bedaŭri ilin.

En unu domo kune kun mi,
Ankaŭ putinoj dormas.
Floras lespedezo, brilas la luno
[Hitotu ya ni yuuzyo mo netari hagi to tuki]

Mi rakontis al Sora tion, kio okazis, kaj li surpaperigis.

Rim.:
Basyoo tre laciĝis post la danĝera vojaĉo, nomata “Oyasirazu-Kosirazu”, kio signifas la ne facile traireblan lokon, kie oni ne povas zorgi eĉ pri siaj gepatroj nek pri gefiloj. Tiam li renkontiĝis kun putinoj, vojirantaj por adorviziti la Sanktejon Ise. Li trovis ilin senimpertinentaj, modestaj kaj pilgrimantaj. Ricevinte permeson ekveturi al Ise, la putinoj povis renaskiĝi kiel ordinaraj homoj. Al ili devis esti malfacile libertempi por la pilgrimado. Kvankam Basyoo profunde kompatis ilin, tamen li malakceptis ilian peton vojiri kune. Oni povas vidi ĉe li la sintenadon, detranĉitan de laika mondo. Ja kiel ĝuste flikitaĵo de lespedezo kaj luno, Basyoo nur vidis, brilante, la lespedezon floranta. I. a., koncerne mian propran aferon, miaj prapatroj de avino laŭ la patrina linio (la familio Oomaki) estis intendantoj de Ichiburi Bariero dum Edo periodo.

くろべ四十八ケ瀬とかや、数しらぬ川をわたりて、那古と云浦に出。担籠の藤波は春ならす共、初秋の哀とふへきものをと人に尋れハ、是より五里磯つたひして、むかふの山陰に入、蜑の苫ふきかすかなれハ芦の一夜の宿かすものあるましと云イをとかされて、かヽの国に入ル。
わせの香や 分入右は 有ソ海
Estas dirite, ke en la delto de rivero Kurobe disbranĉiĝas en 48 da torentoj. Ni travadis sennombrajn riveretojn, kaj alvenis al la kreko, nomata Nago. Mi volus vidi ondojn da visterio en la vilaĝo Tago, fama en la Man’jo poezio, pensante, ke, kvankam nun ne estas printempo, tamen eĉ en la komenco de aŭtuno ĝi havas propran specon de estetiko, kaj mi demandis iun pri ĉi tiu loko. Li respondis: “Necesas piediri de ĉi tie kvin leŭgojn laŭ rifoza marbordo kaj eniri malantaŭ tiun foran monton, sed ĝi troviĝas en la loko, kie estas nur povraj fiŝistaj domaĉetoj, tial do neniu luigos al vi ĉambron eĉ por unu tranokto”. Tiele oni timigis nin, kaj ni antaŭeniris rekte al la provinco Kaga.

Bonodoras fruaj rizoj,
Preteriras ni malglate,
Dekstre ondas rifriĉa maro
[Wase no ka ya wake iru migi wa arisoumi]

Rim.: El la Man’jo poemaro estas la poezio pri la visterio en Tago, versita de Kuranoimiki Nawamaro. Sed estas dirite en “Shuuishu”, ke la poezio apartenas al la fama poeto Kakinomoto Hitomaro. Nago estas versita, kiel bona pejzaĝo, de Ootomo-no Yakamoti, fama poeto kaj la intendanto de ĉi tiu loko.

卯の花山くりからか谷をこえて、金沢は七月中の五日也。爰に大阪よりかよふ商人何処と云もの有。それか旅宿をともにす。一笑と云ものは、此道にすける名のほのぼの聞えて、世に知人も侍しに、去年の冬早世いたりとて、其兄追善を催すに、
塚も動け 我泣声は 秋の風
ある草庵にいさなはれて
秋すヽし 手毎にむけや 瓜茄子
途中吟
あかあかと 日は難面も あきの風
小松と云所にて
しほらしき 名や小松吹 萩すヽき

Ni trapasis la monton Unohana kaj la valon Kurikara, kaj atingis la urbon Kanazawa en 15-a tago de sepa monato [30-a de aŭgusto]. Ĉi tie troviĝas hajkisto Kasyo, komercisto, venanta el Osaka. Ni loĝas kune kun li en lia kutima gastejo. Issyoo, la hajkisto, kies bonan reputacion je poezia vojo mi aŭdis sufiĉe, tial do li estis konata en la mondo, sed li mortis ankoraŭ juna en lasta vintro. Lia pli maljuna frato okazigis kunsidon de hajku, kiel la ceremonio por la animo de la mortinto, tiam mi versis:

Ho, ve, la tombo moviĝu,
Mia plorkrio
Estas aŭtuna vento
[Tuka mo ugoke waga nakku koe wa aki no kaze]

Kiam oni invitis min en ies ermitejo, mi versis:

Estas malvarmete en aŭtuno,
Bonvole ĉiu senseliĝu per siaj manoj
Kiun ajn melonon aŭ melongenon
[Aki suzusi te goto ni muke ya uri nasubi]

Mezvoja kanto

Spite, ke ruĝe brilas la suno,
Kaj neeltenebla varmego,
Sed jam aŭtuna vento
[Aka aka to hi wa turenaku mo aki no kaze]
En la loko, nomata Komatu, kiu signifas malgrandan pinon

Modesta estas la loknomo, Pineto,
Vento tra arbaro ĝentile skuas
Lespedezon kaj miskanton
[Siorasiki na ya Komatu huku hagi susuki]

Rim.:
La monto Unohana kaj la valo Kurikara estas lokoj, ligitaj kun la nomo de Kiso Yosinaka(1154-1184). En la monto estis kampadejo de Yosinaka kaj la valo estis la batalkampo inter Yosinaka kaj Heike en 1183. En la batalo venkis Yosinaka. Al Basyoo tre plaĉis Yosinaka, ke li eĉ volis konstrui tombon apud tiu de la lasta.
Issyou(1653-1688) mortis en la sesa de dek dua (aŭ dek unua) monato en 1688. Basyoo neniam vidis lin ĉe lia vivo, tamen li priploregis lian morton. Kiam mortis proksimaj hajkistoj, Basyoo ĉagreniĝas tre profunde. Ŝajnas ke, li bedaŭras perdon de kamaradoj, irantaj laŭ la sama vojo de poezio. Ekstreme kun tio kontrastas la diferenca sinteno al kompatindaj putinoj en Ichiburi.
Ne facile estas kompreni signifon de la hajko pri melono kaj melongeno. Estas unu japana provervo: “Ne aperos melongeno sur tigo de melono”. Tio signifas, ke la heredaĵo gravas. Laŭ mia opinio, Basyoo admonas, por ke ĉiu homo devas iri sian destinitan vojon indiferente al la deveno. Kvankam ne naskiĝas la lasta el la unua, tamen tio ne gravas. Gravas, ke ĉiu ĝoju pri la donita de Dio. Al tiu hajko respondis Saitou Issen, la mastro de ermitejo: “Ne atendas nin mallonga vivo, jam longiĝas la ombro de aŭtuna tago”. [Mizikasa matade akino hino kage] Post tio daŭras ĉeno de hajkoj, versitaj pri okupoj kaj metioj en vilaĝo.

此所太田の神社に詣。真盛か甲錦の切あり。往昔源氏に属せし時義朝公よりたまハらせ給ふとかや。けにも平士のものにあらす。目庇より吹返しまて菊から艸のほりもの、金をちりはめ竜頭に鍬形打たり。真盛討死の後、木曾義仲願状にそへて、此社にこめられ侍よし、樋口の次郎か使せし事共、まのあたり縁起に見えたり。
むさむやな 甲の下の きりぎりす

Ĉi tie mi adorvizitis la Sanktejon Tada. Ĝi entenas helmon kaj brokaĵeron de Sanemori. Onidire, kiam li apartenis antaŭe al la Klano Genzi, sinjoro lordo Yositomo donacis al li ilin. Vere ili ne estas armiloj de ordinara soldato. Kaj okulŝirmilo kaj oreloklapoj estas gravuritaj per arabesko de orita krizantemo, kaj al la kresto de drako sur la krono estas almetitaj kornoj de hoja formo. Post kiam Sanemori mortis en la batalo, generalo Kiso Yosinaka oferis al ĉi tiu Sanktejo la postlasitajn objektojn kun sia oracio. Mi vidis, en la kroniko estas skribita, ke Higuti Zirou, vasalo de Yosinaka, portis ĝin ĉi tien.

Ho, kiel mizera!
Sub la helmo
– Grileto
[Muzan yana kabuto no sita no kirigirisu]
Rim.:
Saitou Sanemori (1111-1183) mortis en batalo kiel maljuna vasalo de Heike, tamen li estis unue en sia juneco la subulo de Genzi, tiam li vartis Yosinaka en lia infaneco. Pri Sanemori estas skribita en la Heike Monogatari. Minamoto Yositomo (1147-1199) estas la patro de Yoritomo kaj Yositune. Yosinaka estas la nevo de Yositomo, t. e. la kuzo de Yoritomo. Sanemori hontis pro sia maljunuleco kaj, nigriginte siajn grizajn harojn, militiris kontraŭ Genzi. Higuti Zirou, vidante la mortintan veteranon, ekkriis: “Aĥ, mizera!” [Ana Muzan-ya] Basyoo uzis lian krion en la komenco de hajko. En ĉi tiu hajko oni povas senti la saman lamenton, kiel en la “Somera herbo” [Natukusa].

5 de Gassan ĝis Komatu (月山から小松まで)

Basyoo
Streta vojo al fora interno: de Gassan ĝis Komatu
(Tradukis en Esperanton kaj rimarkigis Teruhiro Sasaki)
「月山から小松まで」

八日、月山に登る。木綿しめ身に引きかけ、宝冠に頭を包、強力と云ものに道ひかれて、雲霧山気の中に氷雪を踏てのほる事八里、更に日月行道の雲関に入かとあやしまれ、息絶へ身こヽへて頂上に至れは、日没て月あらはる。笹を舗、篠を枕として臥て明るを待。日出て雲消れは、湯殿に下ル。谷の傍に鍛冶小屋と云有。此国の鍛冶霊水を撰て、爰に潔斉して釼を淬とかや。干将莫耶の昔をしたふ。道に堪能の執あさからぬ事しられたり。岩に腰かけてしはしやすらふ程、三尺計なる桜のつほみ半にひらけるあり。ふり積雪の下に埋て、はるをわすれぬ遅桜の花の心わりなし。炎天の梅花爰にかほるかことし。行尊僧正の歌爰に思出て、猶哀も増りて覚ゆ。惣而此山中の微細、行者の法式として他言する事を禁ス。仍て筆をとヽめてしるさす。坊に帰れハ阿闍梨の求に仍て、三山順礼の句〻短尺に書。
涼しさや ほの三か月の 羽黒山
雲の峯 幾つ崩て 月の山
語られぬ 湯殿にぬらす 袂哉
湯殿山 銭ふむ道の なみたかな   曾良

En la 8-a tago [24 de Julio], ni supreniris la monton Gassan [luna monto]. Ĉirkaŭante kolon per kolieroj el ŝnuroj de noditaj brusonetiaj paperoj, kovrante la kapon per blanka katuna krono, kondukate de forta gvidanto, tiel nomata Gooriki, ni iris supren je 8 leŭgoj laŭ glacio kaj neĝo en la monta aero de nebuloj. Mi timis, kvazaŭ mi enirus en la nebulan barieron de la vojo al la suno kaj la luno. Anhelante kaj frostiĝante, mi atingis la pinton, nur kiam subiris la suno kaj aperis la luno. Ni sternis etbambuojn kiel matracoj kaj igis faskon de bambuaj trunketoj nia kapkuseno. Enlitiĝinte, ni atendis elkrepuskiĝon. Kiam la suno aperas kaj nebulo malaperis, ni iras suben al Yudono [baneja monto].
Onidire, ĉe la valo iam staris forĝejeto. En la provinco oni elektis sanktan akvon por forĝado, ĉi tie forĝistoj, puriginte sin, hardigis glavojn, gravuritajn per la nomo Gassan, kiuj estas laŭditaj tra la mondo. Venis al mi en la kapon malnova ĉina historio, en kiu estas skribita pri glavoforĝisto Ganjiang kun lia edzino Moye, ke li hardigadis glavojn per la Draka fonta akvo. Tio ĉi ja komprenigas min, ke ne estas malprofunda la spirito de fakuloj, la diligenta persisteco de lertuloj.
Dum mi sidiĝis sur la roko kaj iomete ripozis, troviĝis duone malfermantaj burĝonoj de ĉerizarbo alta je 3 futoj. Nur laŭdinda estas la koro de ĉerizo, kiu, kuŝante sub tavoligita neĝo, tamen ne forgesante printempon, ekfloras eĉ malfrue. Tio estas miraklo, kvazaŭ eĉ sub arda ĉielo bonodorus floroj de mirobalano[, kiel dirita en Zen-Budhismo]. Mi rememoris ĉi tie poezion de ĉefbonzo Gyouson, des pli forte mi sentiĝis tion. Ĝenerale estas malpermesite malkaŝi pri detaloj en la monto kiel morala leĝo de asketoj. Tial do mi pri tio ne skribos plue.
Reveninte al templa dormejo, mi skribis en kartonoj la poemojn de pilgrimo al Triopaj montoj laŭ la peto de Egaku-Aĉarjo.

Kiel freŝa estas,
Sub pala lunarketo de tria tago,
La monto Haguro
[Suzusisa ya hono mikazuki no Haguro yama]

Kiom da nubokrestoj
Frakasiĝas,
Ĉi-Monto de Luno
[Kumono mine ikutu kuzurete tuki no yama]

Ne direble estas,
En Yudono, Baneja monto,
Malsekiĝas maniko
Katararenu Yudono ni nurasu tamoto kana]

Sora versis:
La monton Yudono,
Tretante monerojn sur la vojo,
Oni iras kun larmoj
[Yudono yama zeni humu miti no namida kana]

Rim.:
Laŭ la taglibro de Sora ili ekiris supren al Gassan ne en 8-a, sed en 6-a tago de 6-a monato. La papera kordono (Juusime) kaj turbano (Houkan) estas formalaj akcesolaĵoj por eniri la sanktan monton. Ili tranoktis en la monta loĝejeto, proksima al la pinto, kvankam Basyoo skribis, ke ili dormis sur la folioj de etbambuo. Glavoj, forĝitaj ĉi tie, estas nomataj “Gassan” aŭ “Deŭa”, kies fondinto nomiĝis Kioumaru. La ĉina glavoforĝisto Ganjiang kun lia edzino Moye estas priskribita en la verko de Xun-zi(荀子a.K.298-238?). Certe, Basyoo legis multe da ĉinaj klasikaĵoj. Kiam li komparas malfruan ĉerizfloron kun mume-floro de somero, li baziĝas sur Zenrin-kusyuu (kolektoj de Zen-frazoj”, en kiu estas la esprimo: “La banano sub neĝo, pentrita de Wan Wei, kaj la somera mume-floro, kantata en la poezio de Jian-Ji”. Ambaŭ ne eblas ekzisti en tiama mondo. Tiom Basyoo estis kortuŝita per malfrua ĉerizfloro en la sesa monato, sur la monto Gassan. Poezio de la ĉefbonzo Gyouson [1055-1135] pri monta ĉerizo estas fama, elektita kiel unu el cento poetoj “Hyakunin-issyu”. Onidire, li mortis ĉe la Monto Haguro, kaj tie restas eĉ lia tombo.
Rilate al la Hajku de Basyoo pri “nubokrestoj”[Kumono mine], troviĝas diversaj interpretoj. Unuj opinias, ke post frakasiĝo de nuboj aperas la Luna monto, Gassan. Aliaj imagas, ke la Luna monto formiĝis per multe da frakasitaj nuboj en longa tempo. La hajko estas riĉa je aliteracio kaj signifoplena laŭ filosofio de Basyoo. Koncernante al Yudono (t. s., “Banejo”), multe da interpretistoj opinias, ke tiu hajko havas erotikan nuancon. La monto Yudono estas fama kiel monto de amo, ĉar la formo de la diaĵo similas al virina seksa organo. Sora kontraŭe versis pri tranĉigo de monda avareco ĉe eniro en la sanktan monton Yudono.

羽黒を立て、鶴か岡の城下長山氏重行と云ものヽふの家にむかへられて、誹諧一巻有。佐吉も共に送りぬ。川舟に乗て酒田のみなとに下ル。淵庵不玉と云医師の許を宿とス。
あつみ山や 吹浦かけて 夕すヽみ
暑き日を 海に入レたり 最上川
Ni lasis Haguro, iris al Turugaoka en la kastela urbo. Nin akceptis samurai-oficialulo, nomata Nagayama Zyuukou, ĉe kiu en la domo okazis kunsido de Haikai. Komponiĝis unu skribrulaĵo da ĉeno de poemaro. Ĝis tiam Sakiti ankaŭ akompanis nin. Laŭ la rivero per barko ni veturis suben al la haveno de urbo Sakata. Tie ni loĝis ĉe kuracisto, nomata En’an Hugyoku.

Vespere, de la monto Atsumi
Ĝis marbordo Hukuura,
En la freŝa vento mi ripozas
[Atumi yama ya Hukuura kakete yuusuzumi]

Varmegan tagon
Forportis en maron
La rivero Mogami
[Atuki hi wo umi ni ire tari Mogami gawa]

Rim.:
Nagayama Zyuukou estis hajkisto kaj parenco de Zusi Sakiti. Hugyoku – la vera nomo estas Itou Genzyun, hajkisto. Hajko pri Atsumi enhavas kalemburon: la nomo de monto kaj la signifo de varmeco „atsu”. Hukuura ankaŭ estas la loknomo kaj samtempe signifas “Golfon, kie blovas vento”. Signifo de hajko estas: “Inter la monto, kie estis varmege, kaj la golfo, kie blovas vento, mi ripozas refresiĝante”. En la sekva hajko la japana vorto “Atuki Hi” havas du signifojn, “varmega tago” kaj “varmega suno”.

江山水陸の風光数を尽して、今象潟に方寸を責ム。酒田の湊より東北の方、山を越磯をつたひ、いさこを踏て、其際十里、日影やヽかたふく比、汐風真砂を吹上、雨朦朧として鳥海の山かくる。闇中に莫作して雨も又奇なりとせは、雨後の晴色又頼母敷と、蜑の笘屋に膝をいれて、雨の晴るヽを待。其朝天能晴て、朝日花やかに指出る程に、象潟に船をうかふ。先能因嶋に舟をよせて、三年幽居の跡をとふらひ、むかふの岸に舟をあかれは、花の上こくと読まれし桜の老木、西行法師の記念をのこす。江上に御陵あり。神功后宮の御墓と云。寺を干満殊寺と云。この処に行幸ありし事いまたきかす。いかなる事にや。此寺の方丈に坐して簾を捲は、風景一眼の中に尽て、南に鳥海天をさヽへ、其陰うつりて江に有。西ハむや〱の関道をかきり、東に堤を築て、秋田にかよふ道遥に、海北にかまへて、波打入るヽ所を汐越と云。江の縦横一里はかり、俤松嶋にかよひて又異なり、松しまはわらふかことく、象潟はうらむかことし。さひしさにかなしひをくはへて、地勢魂をなやますに似たり。
象潟や 雨に西施か ねふの花
汐越や 鶴はきぬれて 海涼し
祭礼
象潟や 料理何くふ 神祭  曾良
蜑の家や 戸板を敷て 夕すヽみ  美濃国商人低耳
岩上に睢鳩の巣を見る
波こえぬ 契ありてや みさこの巣  曾良

Traĝuinte belajn pejzaĝojn de maroj, montoj, riveroj kaj landoj, nun mi dediĉas mian atenton al pitoreska vidaĵo Kisagata. Nordoriente de la haveno Sakata, trapasinte monton, irinte laŭ rifoza bordo kaj plaĝo, je distanco de ĉirkaŭ dek leŭgoj ni atingis tien, kiam la suno iomete estis eksupreniranta. Vento el maro levas sablon, kaj la monto Chokai kaŝiĝis en nebulpluvo. En la mallumo aprezante, ke eĉ en pluvo estas mirinde, kaj esperante, ke estu pli bela ankaŭ serena vido post pluvo, ni enpremiĝis en fiŝistan kabaneton kaj atendis veteron. Sekvan matenon ĉielo bone sereniĝis, matena suno tiel pompe supreniras, ke ni ekveturas per boato laŭ golfo de Kisagata. Antaŭ ĉio ni direktis boaton al la insulo Nooin-poeto kaj vizitis la ruinon de lia tri-jara ermitejo, kaj poste surbordiĝis ankaŭ al alia bordo, kie ankoraŭ restas kiel memoraĵo la malnova ĉerizarbo, kantata de Saigyo, ke
“Sur ondoj ŝvebas
Petaloj de ĉerizfloroj,
Laŭ kiuj remas boaton fiŝisto
[Kisagata no sakura wa nami ni uzumorete hana no ue kogu ama no turibune]

Ĉe la bordo staras maŭzoleo, onidire, de imperiestrino Zinguu-kouguu. La nomo de templo estas Kanmanzyu. Mi ne aŭdis, ke ŝia Moŝto ĉi tien iam alvenis. Kiel do tio okazis? Sidante en la ĉefa ĉambro de la templo, malferminte rulkurtenon, oni povas vidi tutan panoramon per unu rigardo, sude la monto Chookai, subtenanta ĉielon, spegulas sin sur laguno. Okcidente estas la bariero Muyamuya, kiu limas vojon, kaj oriente estas konstruita la digo kaj etendiĝas longe la vojo, kondukanta foren al Akita, norde kuŝas maro. La estuaro, kien ondoj eniradas, nomiĝas Siogosi. Vertikale kaj horizontale havanta ĉirkaŭ unu leŭgon, la laguno, kompare al Matsushima, estas je vidaĵo kaj simila kaj diferenca. Matusima kvazaŭ ridas, Kisagata kvazaŭ tristas. Ŝajnas al mi, ke, la teraspekto, aldonanta melankolion al tristeco, splenigas spiriton.

Ha, Kisagata,
En pluvo floras mimozo,
Tio memorigas tristan vizaĝon
De bela, dormema ĉinino Xishi
[Kisagata ya ame ni Seisi ga nebu no hana]

En estuaro Siogosi
Kruroj de gruoj malsekiĝas,
Estas friske sur la maro
[Siogosi ya turu hagi nurete umi suzusi]

Pri la festo Sora versis:

Ha, Kisagata,
Kian frandaĵon oni manĝas
Ĉe la dia festo?
[Kisagata ya ryoori nani kuu kami maturi]

S-ro Teizi, komercisto el la provinco Mino, versis:

Ho, fiŝista kabanaĉo,
Oni refreŝiĝas vespere,
Sidante la pordopanelon
[Ama no ya ya toita wo sikite yuusuzumi]

Vidante neston de pandionoj sur la roko en maro, Sora versis:

Gepandionoj nestas,
Kio do ilin kunĵurigis,
Ke ondoj ne ŝvelos?
[Nami koenu tigiri ariteya misago no su]

Rim.:
La golfo Kisagata estis taksata, kiel belega pejzaĝo kun multaj insuletoj, tamen pro la tertremo en 1804 leviĝis la submara fundo kaj malaperis la bela golfo. Ni nun povas prezenti la belecon de pejzaĝo nur laŭ la verko de Basyoo. Fama poeto Nooin konstruis sian ermitejon ĉi tie sur unu el insuletoj, nomata Nooin-zima, tial do Kisagata fariĝis la fama poezia loko. Post tio la loko estis ligita kun la nomo de Saigyo, kiel Basyoo citas. Sed nuntempe estas dubinde, ke la citata poezio apartenas al Saigyou. En komparo de la laguno Kisagata kun ĉina belulino Xishi, Basyou havis en sia menso la poezion de Su Dong Po (1036-1101) pri la Okcidenta Lago. Tiel do en ĉi tiu ĉapitro pri Kisagata miksiĝas verkoj de famaj japanaj kaj ĉinaj poetoj. La belulino Xishi estas donita de Yue Wang Gou Qian al Wu Wang Fu Chai. Ŝi ĉiam havis tristan kaj dormeman mienon. Basyoo komparis ŝian mienon kun la japana nomo de mimozo “Nemu”, kiu signifas “dormon”. Ĉe Kisagata fakte floris multe da mimozoj.
Laŭ iu legendo, Zinguu Kougou, la imperiestrino, estis drivita per ventego al Kisagata, kiam ŝi kun Pekcheanoj estis revenanta el Koreio. Post tio estis fondita la sanktejo Kanmanzyu kaj tien estis donacitaj du perloj, apartenintaj al la imperiestrino.

酒田の余波日を重て、北陸道の雲に望。遥〻のおもひ胸をいたましめて、加賀の府まて百三十里と聞。鼠の関をこゆれは、越後の地に歩行を改て、越中の国一ふりの関に至る。此間九日、暑湿の労に神をなやまし、病おこりて事をしるさす。
文月や 六日も常の 夜にハ似す
荒海や 佐渡によこたふ 天河

Restado en Sakata daŭris tagojn pro malinklino forlasi ĝin, sed mi turnis min al nuboj sur sekva vojo laŭ Hokuriku-doo. Ĉagrenigas por mi koron tiel lontana vojo, onidire, ke distanco ĝis la ĉefurbo de Kaga estas 130 leŭgoj. Trairinte la barieron de Nezu, piedirinte plu laŭ la lando de Etigo, ni atingis la barieron de Itiburi en la provinco de Ettyuu. Dum ĉi tiuj 9 tagoj mi nenion skribis, ĉar min tiel ĝenadis psike troa varmego kaj pluvo, ke reaperis al mi malsano.

En la sepa monato
Estas la rendevuo de Altairo kun Vego,
Eĉ la sesa nokto, antaŭvespero de la festo,
Ŝajnas neordinala
[Humizuki ya muika mo tune no yo niwa nizu]

Jen furioza maro,
Al la insulo Sado kuŝiĝu
Ĉielrevera Galaksio
[Araumi ya Sado ni yoko tau amanogawa]

Rim.:
Basyoo skribis en alia loko (“Genzyuuanki”), ke li dezirus daŭrigi vojaĝon plu norden de Sakata eĉ ĝis la insuloj Tisima[Kuriloj]. Li skribis, kvazaŭ la vojaĝo daŭris 9 tagojn inter Sakata kaj Itiburi, sed laŭ la taglibro de Sora necesis 16 tagoj. Koncernante la hajkon pri Sado, la punkto de disputo okazas ĉirkaŭ la verbo “yokotau”. Ĉu ĝi estas transitiva aŭ ne? Mi tradukis la verbon kiel netransitiva kaj ordona formo “kuŝiĝu”. En la tempo, kiam Basyoo vizitis ĉi tiun lokon, ne kuŝas sur la insulo Sado la Lakta Vojo, nomata japane kiel Ĉiela Rivero. Laŭ mia opinio, Basyoo esperas, ke la Ĉiela Rivero etendiĝu al la malfeliĉa ekzilejo Sado. La granda poeto ploras, ke Sado fariĝis la ekzilejo, kvankam tiu insulo mem estas tre riĉa je oro. Li kompatas la malfeliĉulojn sur la insulo, samekiel A. P. Ĉeĥov sentis, vizitante la insulon Saĥalin. Estas dirite, ke la hajko pri Ĉiela Rivero estis versita en Izumo-zaki, tamen laŭ la taglibro de Sora tiu nokte pluvegis. Estas eble, ke la Galaksio ne videblis, kaj maro ne estis glata. Verŝajne, ke Basyoo kreis la hajkon per sia imago.

けふハ親しらす子しらす犬もとり駒返しなと云北国一の難所を越てつかれ侍れは、枕引よせて寝たるに、一間隔てヽ面の方に若きをんなの声二人計ときこゆ。年寄たるおのこの声も交て物語するをきけは、越後の国新潟と云所の遊女成し、伊勢参宮するとて、此関まておのこの送りて、あすハ古里にかへす文したヽめ、はかなき言伝なとしやる也。白波のよする汀に身をはふらかし、あまのこの世をあさましう下りて、定めなき契、日〻の業因いかにつたなしと物云を聞々寝入てあした旅たつに、我々にむかひて、行衛しらぬ旅路のうさ、あまり覚束なう悲しく侍れは、見えかくれにも御跡をしたひ侍らん。衣の上の御情に大慈のめくみをたれて、結縁せさせ給へとなミたを落す。不便の事にハおもひ侍れとも、我々ハ所々にてとヽまる方おほし、唯人の行にまかせて行へし。神明の加護必つヽかなかるへしと云捨て出つヽ、あはれさしはらくやまさりけらし。
一家に 遊女も寝たり 萩と月
曾良にかたれは書とヽめ侍る。

Hodiaŭ transirinte plej malfacilajn klifojn en norda lando, nomatajn kiel Oyasirazu- Kosirazu, Inumodori [Hundo retiriĝas], Komagaesi [Ĉevalo returniĝas], mi tre laciĝis kaj enlitiĝis kun kapkuseno, do tiam el la najbara ĉambro, frontanta al vojo, aŭdeblas voĉo de du junulinoj kaj unu maljunulo. Mi aŭdas, ke ili flustradas, kaj mi sciiĝis, ke ili estas putinoj de Niigata en la provinco de Echigo. Ili iras al Ise por adorviziti la Sanktejon kaj li akompanis ilin ĝis ĉi tiu bariero. Morgaŭ ili skribos hejmen al sia vilaĝo leteron, portotan de li, por ke ili sendu vantan mesaĝon. Ili diras, ke, forlasintaj sin al bordo, kien blankaj ondoj iradas, ili falis mizere en marfiŝista mondo kaj seksumadas nedifinite kun ĉiuj ajn kaj pekadas ĉiutage pro malbonsorta karmo. Aŭdante kaj reaŭdante ilian paroladon, mi endormiĝis. Kiam ni estas ekveturontaj matene, ili turnas sin al mi kun peto: “Estas ĝene al ni sur nekonata vojo kaj tiel triste pro timo, ne sciante, kio okazus, ke ni volus iri post vi nerimarkate, kaŝe aŭ videble. Bonvolu kompati nin favore je viaj Budhistaj vestoj kaj kunligu nin kun vi laŭ Budhisma sorto”. Tiele ili diras, plorante. Kompatindaj ili ja estas, sed mi diris al ili: “Ni devos restadi en multaj lokoj laŭ la vojo. Al vi pli bone estos iri, sekvante tien, kien la aliaj iras. Nepre vin helpos Dio en bona vojaĝo”. Tiele mi fordiris, sed ekirante, mi ja dume ne ĉesis bedaŭri ilin.

En unu domo kune kun mi,
Ankaŭ putinoj dormas.
Floras lespedezo, brilas la luno
[Hitotu ya ni yuuzyo mo netari hagi to tuki]

Mi rakontis al Sora tion, kio okazis, kaj li surpaperigis.

Rim.:
Basyoo tre laciĝis post la danĝera vojaĉo, nomata “Oyasirazu-Kosirazu”, kio signifas la ne facile traireblan lokon, kie oni ne povas zorgi eĉ pri siaj gepatroj nek pri gefiloj. Tiam li renkontiĝis kun putinoj, vojirantaj por adorviziti la Sanktejon Ise. Li trovis ilin senimpertinentaj, modestaj kaj pilgrimantaj. Ricevinte permeson ekveturi al Ise, la putinoj povis renaskiĝi kiel ordinaraj homoj. Al ili devis esti malfacile libertempi por la pilgrimado. Kvankam Basyoo profunde kompatis ilin, tamen li malakceptis ilian peton vojiri kune. Oni povas vidi ĉe li la sintenadon, detranĉitan de laika mondo. Ja kiel ĝuste flikitaĵo de lespedezo kaj luno, Basyoo nur vidis, brilante, la lespedezon floranta. I. a., koncerne mian propran aferon, miaj prapatroj de avino laŭ la patrina linio (la familio Oomaki) estis intendantoj de Ichiburi Bariero dum Edo periodo.

くろべ四十八ケ瀬とかや、数しらぬ川をわたりて、那古と云浦に出。担籠の藤波は春ならす共、初秋の哀とふへきものをと人に尋れハ、是より五里磯つたひして、むかふの山陰に入、蜑の苫ふきかすかなれハ芦の一夜の宿かすものあるましと云イをとかされて、かヽの国に入ル。
わせの香や 分入右は 有ソ海
Estas dirite, ke en la delto de rivero Kurobe disbranĉiĝas en 48 da torentoj. Ni travadis sennombrajn riveretojn, kaj alvenis al la kreko, nomata Nago. Mi volus vidi ondojn da visterio en la vilaĝo Tago, fama en la Man’jo poezio, pensante, ke, kvankam nun ne estas printempo, tamen eĉ en la komenco de aŭtuno ĝi havas propran specon de estetiko, kaj mi demandis iun pri ĉi tiu loko. Li respondis: “Necesas piediri de ĉi tie kvin leŭgojn laŭ rifoza marbordo kaj eniri malantaŭ tiun foran monton, sed ĝi troviĝas en la loko, kie estas nur povraj fiŝistaj domaĉetoj, tial do neniu luigos al vi ĉambron eĉ por unu tranokto”. Tiele oni timigis nin, kaj ni antaŭeniris rekte al la provinco Kaga.

Bonodoras fruaj rizoj,
Preteriras ni malglate,
Dekstre ondas rifriĉa maro
[Wase no ka ya wake iru migi wa arisoumi]

Rim.: El la Man’jo poemaro estas la poezio pri la visterio en Tago, versita de Kuranoimiki Nawamaro. Sed estas dirite en “Shuuishu”, ke la poezio apartenas al la fama poeto Kakinomoto Hitomaro. Nago estas versita, kiel bona pejzaĝo, de Ootomo-no Yakamoti, fama poeto kaj la intendanto de ĉi tiu loko.
卯の花山くりからか谷をこえて、金沢は七月中の五日也。爰に大阪よりかよふ商人何処と云もの有。それか旅宿をともにす。一笑と云ものは、此道にすける名のほのぼの聞えて、世に知人も侍しに、去年の冬早世いたりとて、其兄追善を催すに、
塚も動け 我泣声は 秋の風
ある草庵にいさなはれて
秋すヽし 手毎にむけや 瓜茄子
途中吟
あかあかと 日は難面も あきの風
小松と云所にて
しほらしき 名や小松吹 萩すヽき

Ni trapasis la monton Unohana kaj la valon Kurikara, kaj atingis la urbon Kanazawa en 15-a tago de sepa monato [30-a de aŭgusto]. Ĉi tie troviĝas hajkisto Kasyo, komercisto, venanta el Osaka. Ni loĝas kune kun li en lia kutima gastejo. Issyoo, la hajkisto, kies bonan reputacion je poezia vojo mi aŭdis sufiĉe, tial do li estis konata en la mondo, sed li mortis ankoraŭ juna en lasta vintro. Lia pli maljuna frato okazigis kunsidon de hajku, kiel la ceremonio por la animo de la mortinto, tiam mi versis:

Ho, ve, la tombo moviĝu,
Mia plorkrio
Estas aŭtuna vento
[Tuka mo ugoke waga nakku koe wa aki no kaze]

Kiam oni invitis min en ies ermitejo, mi versis:

Estas malvarmete en aŭtuno,
Bonvole ĉiu senseliĝu per siaj manoj
Kiun ajn melonon aŭ melongenon
[Aki suzusi te goto ni muke ya uri nasubi]

Mezvoja kanto

Spite, ke ruĝe brilas la suno,
Kaj neeltenebla varmego,
Sed jam aŭtuna vento
[Aka aka to hi wa turenaku mo aki no kaze]
En la loko, nomata Komatu, kiu signifas malgrandan pinon

Modesta estas la loknomo, Pineto,
Vento tra arbaro ĝentile skuas
Lespedezon kaj miskanton
[Siorasiki na ya Komatu huku hagi susuki]

Rim.:
La monto Unohana kaj la valo Kurikara estas lokoj, ligitaj kun la nomo de Kiso Yosinaka(1154-1184). En la monto estis kampadejo de Yosinaka kaj la valo estis la batalkampo inter Yosinaka kaj Heike en 1183. En la batalo venkis Yosinaka. Al Basyoo tre plaĉis Yosinaka, ke li eĉ volis konstrui tombon apud tiu de la lasta.
Issyou(1653-1688) mortis en la sesa de dek dua (aŭ dek unua) monato en 1688. Basyoo neniam vidis lin ĉe lia vivo, tamen li priploregis lian morton. Kiam mortis proksimaj hajkistoj, Basyoo ĉagreniĝas tre profunde. Ŝajnas ke, li bedaŭras perdon de kamaradoj, irantaj laŭ la sama vojo de poezio. Ekstreme kun tio kontrastas la diferenca sinteno al kompatindaj putinoj en Ichiburi.
Ne facile estas kompreni signifon de la hajko pri melono kaj melongeno. Estas unu japana provervo: “Ne aperos melongeno sur tigo de melono”. Tio signifas, ke la heredaĵo gravas. Laŭ mia opinio, Basyoo admonas, por ke ĉiu homo devas iri sian destinitan vojon indiferente al la deveno. Kvankam ne naskiĝas la lasta el la unua, tamen tio ne gravas. Gravas, ke ĉiu ĝoju pri la donita de Dio. Al tiu hajko respondis Saitou Issen, la mastro de ermitejo: “Ne atendas nin mallonga vivo, jam longiĝas la ombro de aŭtuna tago”. [Mizikasa matade akino hino kage] Post tio daŭras ĉeno de hajkoj, versitaj pri okupoj kaj metioj en vilaĝo.

此所太田の神社に詣。真盛か甲錦の切あり。往昔源氏に属せし時義朝公よりたまハらせ給ふとかや。けにも平士のものにあらす。目庇より吹返しまて菊から艸のほりもの、金をちりはめ竜頭に鍬形打たり。真盛討死の後、木曾義仲願状にそへて、此社にこめられ侍よし、樋口の次郎か使せし事共、まのあたり縁起に見えたり。
むさむやな 甲の下の きりぎりす

Ĉi tie mi adorvizitis la Sanktejon Tada. Ĝi entenas helmon kaj brokaĵeron de Sanemori. Onidire, kiam li apartenis antaŭe al la Klano Genzi, sinjoro lordo Yositomo donacis al li ilin. Vere ili ne estas armiloj de ordinara soldato. Kaj okulŝirmilo kaj oreloklapoj estas gravuritaj per arabesko de orita krizantemo, kaj al la kresto de drako sur la krono estas almetitaj kornoj de hoja formo. Post kiam Sanemori mortis en la batalo, generalo Kiso Yosinaka oferis al ĉi tiu Sanktejo la postlasitajn objektojn kun sia oracio. Mi vidis, en la kroniko estas skribita, ke Higuti Zirou, vasalo de Yosinaka, portis ĝin ĉi tien.

Ho, kiel mizera!
Sub la helmo
– Grileto
[Muzan yana kabuto no sita no kirigirisu]

Rim.:
Saitou Sanemori (1111-1183) mortis en batalo kiel maljuna vasalo de Heike, tamen li estis unue en sia juneco la subulo de Genzi, tiam li vartis Yosinaka en lia infaneco. Pri Sanemori estas skribita en la Heike Monogatari. Minamoto Yositomo (1147-1199) estas la patro de Yoritomo kaj Yositune. Yosinaka estas la nevo de Yositomo, t. e. la kuzo de Yoritomo. Sanemori hontis pro sia maljunuleco kaj, nigriginte siajn grizajn harojn, militiris kontraŭ Genzi. Higuti Zirou, vidante la mortintan veteranon, ekkriis: “Aĥ, mizera!”[Ana Muzan-ya] Basyoo uzis lian krion en la komenco de hajko. En ĉi tiu hajko oni povas senti la saman lamenton, kiel en la “Somera herbo” [Natukusa].

4 de Isinomaki ĝis Haguroyama (石巻から羽黒山まで)

Basyoo
Streta vojo al fora interno:
de Isinomaki ĝis Haguroyama
(Tradukis en Esperanton kaj rimarkigis Teruhiro Sasaki)
[『おくのほそ道』:石巻から羽黒山まで]

十二日、平和泉と心さし、あねはの松・緒とえの橋なと聞伝て、人跡稀に雉兎蒭蕘の往かふ道そこともわかす、終に道ふみたかへて、石の巻といふ湊に出ス。こかね花咲とよみて奉りたる金花山海上ニ見渡シ、数百の廻船入江につとひ、人家地をあらそひて、竈のけふり立つヽけたり。おもひかけすかヽる所にも来れる哉と、宿からんとすれと、更に宿かす人なし。漸まとしき小家に一夜を明して、明れは又しらぬ道まよひ行。袖のわたり・尾ふちの牧・まのヽかやハらなとよそめにみて、はるかなる堤を行。心ほそき長沼にそふて、戸伊摩と云所に一宿して、平泉に至る。其間二十余里程と覚ゆ。
En la 12-a tago mi celis urbon Hiraizumi. Mi aŭdis, ke proksime ekzistas la famaj poeziaj lokoj, kiel la pinarbo de Aneha kaj la ponto de Odae. Ni devis piediri ie ajn, kien homoj malofte eniras, laŭ padoj por ĉasistoj, falĉistoj kaj hakistoj, finfine ni eraris vojon kaj atingis havenon, nomatan Isinomaki. Videblas sur maro la Monto Kinka [Ora floro], laŭdita iam en poezio de Ootomono Yakamoti “kie floras oraj floroj”, kelkaj centoj da kargoboatoj amasiĝas en la golfo, sur la tero sterniĝas domoj kaj leviĝadas fumoj el la fornoj. Hazarde ni alvenis al la loko, kien ni ne planis. Kvankam ni volis lui ĉambron en gastejo, tamen neniu luigis ĝin por ni. Apenaŭ ni povis tranokti en la mizera dometaĉo kaj frue en sekva mateno ekiris malcerte laŭ nekonata vojo. Ni iris laŭ la longa digo de la rivero Kitakami, preter pramejo de Sode, paŝtejo de Obuti, herbejo de fragmitoj de Mano, kaj aliaj famaj lokoj en poezio. Ni plu randiris maltrankvile laŭ la oblonga streta marĉo Naganuma kaj loĝis unu nokton en la loko, t. n., Toima. Fine ni atingis la urbon Hiraizumi. Al mi ŝajnas, ke ni trairis je ĉ. 20 kaj kelkaj leŭgoj.

Rim.: Laŭ Sora ili eliris de Matusima la 10-an [27 de junio] kaj atingis Hiraizumi en 13-a. Kial Basyoo datis je 12-a? Estas diversaj inferencoj, sed mi subtenas la opinion de Hirota Zirou, ke Basyoo dezirus viziti Hiraizumi en la sama dato de Saigyou, kiu atingis la lokon laŭ Sanka-syuu en 12-a. Mi konjektas, ke por datigo Basyoo skribis ne tagon de la komenco, sed de la celo. Mi dubas, ĉu fakte Basyoo vidis la pinarbon Aneha kaj la ponton Odae. Mi supozas, ke li nur rememoris poemojn el Genzi-monogatari kaj el poemarojn pri tiuj lokoj, do li skribis: “Mi aŭdis..”. En la ĉapitro “Huzibakama” el Genzi-monogatari” estas sktibita rilate al la ponto Odae: “Eraris vojon ĉe la ponto Odae”. Tial do teninte en kapo antaŭajn poemojn, Basyoo ankaŭ ŝerce notis: “Mi eraris vojon”. Multaj komentaristoj nuntempe suspektas, ke Basyoo ne eraris vojn, kaj ili supozas, ke li nur fikcie kaj retorike tiel skribis. Ili ankaŭ suspektas, ke ne videblas la Monto Kinka el Isinomaki. Oni supozas, ke Basyoo prenis alian monton por Kinka. Rilate al la urbo Isinomaki, kvankam Basyoo miras je ĝia prospero, tamen li plendas kontraŭ malafableco de loĝantoj, kiuj ne volas doni al li eĉ tranoktejon. Sora skribis: “Inter Ono kaj Isinomaki, en la urbo Yamoto-Sinden ni sojfis kaj petis iom da bolanta akvo ĉe ĉiu domo, sed oni ne donis. Kompatante nin, iu iranto kun glavo ĉe talio de 57 aŭ 58 jaroj turnis sin al sia konato malantaŭen je 100 metroj, kaj petis lin doni al ni kelke da varma akvo. Aldone li rekomendis, ke ni vizitu Sihei en Isinomaki, en kvartalo Sinden, por lupreni ĉe li tranoktejon. Nomo de la iranto estas s-ro Konno Gentazaemon de la vilaĝo Neko. Laŭ lia rekomendo ni iris al Sihei kaj tie tranoktis.” Ŝajnas, ke Basyoo miksas tiujn du okazintaĵojn pri akvo kaj pri tranoktejo.

三代の栄耀一睡の中にして、大門の跡ハ一里こなたに有。秀衡か跡は田野になりて、金鶏山のみ形を残す。先高館にのほれは、北上川南部より流るヽ大河也。衣川は和泉か城をめくりて、高館の下にて大河に落入。康衡か旧跡は衣か関を隔てヽ、南部口をさしかため、夷をふせくと見えたり。扨も義臣すくつて此城に籠り、功名一時の草村となる。国破れて山河あり、城春にして草青ミたりと、笠打敷て時のうつるまてなみたを落し侍りぬ。
夏艸や兵共か夢の跡
卯花に兼房みゆる白毛かな  曾良
La gloro dum tri generacioj lumis nur kvazaŭ en daŭro de unu dormo. La ruino de granda pordo staras je unu leŭgo antaŭ la kastelo. La domego de Hidehira tute malaperis kaj ŝanĝiĝis en kampon. Restas nur ruino de la monteto de ora koko Kinkeizan, konstruita en la formo de la monto Huzi. Mi supreniris al Takadati, al la ruino de la alta fortreso de Yositune, de kie videblas Kitakamigawa, la granda rivero, fluanta el norda provinco de Nambu. La flankrivero Koromogawa fluas ĉirkaŭ la kastelo Izumi kaj ĵetas sin en la granda rivero sub Takadati. La ruino de la kastelo de Yasuhira estas sur la alia bordo de Koromo Bariero. Tio, ŝajne, gardis enirejon de Nambu kontraŭ Ainuo. Elitaj fideluloj de Yositune kolektiĝis en ĉi tiu kastelo por sin lumigi en la lasta momento, kaj ĉio ŝanĝiĝis en herbaron. “Ŝtato pereis, tamen restas montoj kaj riveroj; la ruino de kastelo estas en printempo amase kovrita de bluaj herboj”. Demetinte ĉapelon sur herbon, mi ploris kun larmoj tiom longe, kiom horoj pasis.

Somera herbo –
La sekvo de sonĝo
Por batalintoj
[Natu kusa ya tuwamono domo ga yume no ato]

En deŭziaj floroj
Videblas belaj haroj de Kanehusa,
Batalinta por Yositune
[Unohana ni Kanehusa miyuru siraga kana] (Versita de Sora)

Rim.: Ĉiuj opinias senescepte, ke ĉi tiu ĉapitro estas la klimakso de la verko laŭ la formo kaj la enhavo, ĉar ĝi situas ĝuste en la mezo de tuta verko. Ĉi tie estas skribita tragika pereo de fortuloj, farintaj historian agon. Tri generacioj de Huziwara familio establis unikan oran kulturon en norda provinco Oku. Yositune estis gardata de Hidehira, sed lia filo, Yasuhira pereigis Yositune laŭ la persista postulo de Yoritomo. Kaj fine Yasuhira ankaŭ estis mortigita de Yoritomo tuj post la morto de Yositune. Kvankam Yositune ludis plej gravan rolon dum la batolo kontraŭ antaŭa regpotenco Heike, tamen post la venko li estis persekutita de nova reganto, Yoritomo, sia frato. Basyoo elkore kompatas tiun sorton de Yositune. Basyoo citas poemon de Dufu “Printempa espero”, sed li aldonis al ĝi alian linion el la poemo de Hu Bo Yu, versinta: “Ĉirkaŭ la blanka-osta kastelo bluas herboj.”
En la hajko estas bone aranĝitaj konsonantoj, formigintaj rondon, unuecon de la komenco kaj la fino: NaTu-NoaTo. TuwaMoNo – DoMo – yuMeNo ankaŭ kune sonas konsonantoj per aliteracio. Estas tre bela ne nur la enhavo, sed ankaŭ la sono.
Estas diversaj opinioj pri tio, kiu estas “Kanehusa”, ĉu tiu estas Masuo Zyuurou aŭ ne. Sed gravas, ke Sora prezentas lin kiel maljunula kunbatalanto de Yositune. Blankaj floroj de deŭzio memorigis al Sora harojn de maljuna vasalo.

兼て耳驚したる二堂開帳ス。経堂ハ三将の像を残し、光堂ハ三代の棺を納メ、三尊の仏を安置ス。七宝散うせて、玉の扉風にやふれ金の柱霜雪に朽て、既頽廃空虚の草村となるへきを、四面新に囲て、甍を覆て風雨を凌、暫時千歳の記念とはなれり。
五月雨の降残してや光堂
Du haloj, pri kiuj mi kun admiro aŭdis antaŭ longe, estas malfermitaj. En la Kyoodoo [halo de sutroj] restas statuoj de tri protektaj dioj, kaj en la Hikaridoo [luma halo] estas la ĉerkoj de tri generacioj kaj tie ankaŭ estas instalitaj tri statuoj de Budhao. Jam perdiĝis sep trezoroj, rompiĝis per vento la luksa pordo, iam inkrustita per juveloj, kaj putris per prujno kaj neĝo la kolonoj, ore plakitaj. Tie jam frue defalus domoj, dense kreskus herboj, kaj ĉie regus vanto. Sed ĉirkaŭita per novaj muroj en ĉiu flanko, tegita per tegoloj kontraŭ vento kaj pluvo, ĝi portempe restas kiel la historia memoro.

Spite pluvon
Restas ja bonsorte
La luma halo
[Samidare no Huri nokosite ya Hikari doo]

Rim.: Laŭ la taglibro de Sora ili povis vidi la luman halon “Hikari-doo”, sed fermita estis la sutra halo “Kyoo-doo”. En la Hikari-doo fakte restas kvar ĉerkoj, en kiuj estas konservitaj tri mumioj de Huziwara Kiyohira [-1126], Motohira [-1157], Hidehira [-1186] kaj unu kadavro [de Yasuhira aŭ Tadahira]. En 1288 estis konstruita la garda domo ĉirkaŭ la Hikari-doo, kaj poste ĉe Date Masamune ĝi estis riparita. Per homa penado povas resti la konstruaĵo. Kontraste al la hajko de “Natukusa-ya”, Basyoo taksas en la hajiko pri Hikari-doo la agadon de homoj, kiuj luktas kontraŭ spontana ruiniĝo.

南部道はるかにミやりて岩手の里に泊る。小黒崎ミツの小嶋を過て、なるこの湯より尿前の関にかヽりて、出羽の国越むとす。此道旅人稀なる所なれは、関守にあやしめられて、漸として関をこす。大山をのほつて日既暮けれは、封人の家を見かけて舎を求ム。三日風雨あれて、よしなき山中に逗留す。
蚤虱馬の尿する枕もと
Nur preterpasinte demalproksime la foran nordan vojon al Nambu, ni tranoktis en la vilaĝo de Iwate. Ni strebas atingi la provincon Dewa, trairante la lokoj famaj en poezio, Ogurosaki, Mizunokozima, kaj poste irante de la varma fonto Narugo ĝis la bariero Sitomae. Laŭ ĉi tiu vojo malofte iras vojaĝantoj, tial la barieristo ege suspektis nin, kaj apenaŭ ni sukcesis trapasi la barieron. Kiam ni supreniris la grandan monton, jam krepuskiĝis, do ni, vidinte domon de gardisto petis ĉe li tranoktejon. Dum tri tagoj ventegis kaj pluvegis, tial do, sen trovi alian rimedon, ni devis resti tie ĉi en la monto.

Puloj, pedikoj,
Pisadas ĉevalo
Apud kapkuseno
[Nomi sirami uma no bari suru makura moto]

Rim.: Basyoo dezirus iri plu norden, tamen li prenis la vojon okcidenten. Rilate al Narugo kaj Sitomae estas legendo, ke norda kromedzino de Yositune naskis bebon ĉe la fonto de Narugo, kaj ke la nomo de loko estis nomita Sitomae, ĉar la novonaskita unue pisis sur la loko. Laŭ la libro “Meisyoo Bibouroku” [Notoj pri vidindaĵoj] Narugo signifis “ploranta bebo”. Ŝajnas, ke Basyoo ankaŭ sciis la legendon. Kiam Basyoo pasis la barieron, la barierestro estis Yusa Zinnozyou. Tiam estis malfacile vojaĝi laŭvole eĉ interne de Japanio, ĉar ĉie ajn starigitaj estis diversaj barieroj, registaraj kaj provincfeŭdaj, por priesplori vojaĝirantojn aŭ por kolekti vojimpostojn. Sitomae apartenis al provincfeŭdo Date. Prononco de la vorto “pisi” en la hajko varias laŭ komentariistoj, unuj prononcas “sito”, aliaj – “bari”. Mi prenis prononcon “bari” laŭ la libro, kompilita de Sora. La hajko estas plena de aliteracio “M”. Laŭ la vulgara esprimo oni povus miskompreni, ke Basyoo kaj Sora kuŝus kvazaŭ en stalo, sed tiam ili tranoktis ĉe vilaĝestro. Ĝenerale ĉe vilaĝanoj, la ĉevaloj estis bredataj interne de domo.

あるしの云、是より出羽の国に大山を隔てヽ道沙汰かならされハ、道しるへの人を頼ミて、越へきよしを申。さらはと云て人を頼侍れは、究竟の若もの反脇指をよこたへ、樫の杖を携て、我々か先に立て行。けふこそ必あやうきめにもあふへき日なれと、辛きおもひをなして後について行。あるしの云にたかハす、高山森々として一鳥声きかす、木の下闇茂りあひて夜ル行かことし。雲端に土ふる心地して、篠の中踏分々、水をわたり岩につまついて、肌につめたき汗を流して、最上の庄に出ス。彼案内せしおのこの云やう、この道必不用の事有。つヽかなう送りまいらせて仕合したりと、よろこひてわかれぬ。跡に聞てさへ胸とヽろくのミ也。
La mastro de la domo diris, ke por trapasi plue ni petu gvidanton, ĉar pado ne estas certa de ĉi tie ĝis Dewa provinco tra granda monto. Tial do ni serĉis homon. La fortikega junulo kun cimitaro kaj kverkobastono antaŭiras por ni. Timante, ke nun hodiaŭ nin nepre trafus iu danĝero, ni sekvas post li. Ĝuste dirite de la mastro, dense amasiĝas arboj en la alta monto kaj aŭdiĝas neniŭ pepado de birdoj. Sub arboj, ombroriĉe kreskantaj, mallumas, kvazaŭ ni irus nokte. Mi sentas, kvazaŭ terero falus ĉe rando de ombro, [kiel skribite de ĉina poeto Dufu], ni pezpaŝadas laŭ etbambua densejo fendante herbojn, travadis riveretojn, stumbladis sur ŝtonoj kaj tute ŝvitas malvarme, finfine atingis la vilaĝon de Mogami. Nia gvidinto diras: “Laŭ ĉi tiu pado nepre ĉiam okazadas malutiloj, mi estas feliĉa, ke mi povis akompani vin sen iu ajn akcidento”. Ni disiĝis ĝoje. Eĉ aŭdinte tion poste, mi nur havas fortan korbaton.

Rim.: Kvankam estas skribite, “de ĉi tie ĝis Dewa provinco”, tamen la vilaĝestra domo jam situis en Dewa provinco. La pado estas nomata “Natagiri-touge”, tio signifas “tranĉi per hakilo”.

尾花沢にて清風と云ものを尋ぬ。かれハ富るものなれとも、心さしいやしからす。都にも折々かよひて、さすかに旅も情をもしりたれハ、日比とヽめて長途のいたはり、さまざまにもてなし侍る。
涼しさを我宿にしてねまる也
這出よかいやか下のひきの声
まゆはきを俤にして紅粉の花
蚕飼する人は古代のすかたかな  曾良
En la urbo Obanezawa mi vizitis unu hajkiston, nomatan Seihuu [Freŝa Vento]. Kvankam li etas riĉulo, tamen lia vivocelo ne estas malnobla. Li ofte iradas al ĉefurbo, kaj bone scias kompaton dum vojaĝo, tial do li, restigante nin ĉe si kelke da tagoj, konsolas nin post la longa vojaĝo kaj prizorgas multe per diversaj regaloj.

Refreŝo
Estas mia loĝejo,
Ripozas pace
[Suzusisa wo waga yado ni site nemaru nari]

Elrampu, bufo,
De sub la silkraŭpejo
Kie ci kvakas kaŝe
[Hai ide yo Kaiya ga sita no hiki no koe]

Broson por farbi brovojn
Memorigas
Floro de kartamo
[Mayu haki wo omokage ni site beni no hana]

Kulturistoj de silkraŭpo
vestas sin
Kiel antikvuloj
[Kogai suru hito wa kodai no sugata kana] (Sora)

Rim.: Suzuki Seihuu estis grandkomercisto de kartamo, kaj samtempe hajkisto. Li mortis en 1721, je 71 jaroj. Dum ĉi tiu restado ĉe Seihuu estas organizita hajka kunsido kaj unua hajko pri « Refreŝo » fariĝis la komencan verson por la kunsido.(写真は、鈴木清風旧宅)
山形領に立石寺と云山寺有。慈覚大師の開基にして、殊清閑の地也。一見すへきよし人々のすヽむるに仍て尾花沢よりとつて返し、其間七里計なり。日いまた暮す。麓の坊に宿かり置て山上の堂に登ル。岩に巌を重て山とし、松栢年ふり、土石老て苔なめらかに、岩上の院々扉を閉て、物の音きこえす。岸をめぐり、岩ヲ這て、仏閣を拝し、佳景寂莫としてこヽろすミ行のミ覚ゆ。
閑さや岩にしみ入蝉の声
En la provinco de Yamagata troviĝas la monta templo, nomata Rissyaku-zi. Fondis ĝin granda majstro Zikaku [Ennin 794-864], kaj la loko estas aparte pura kaj kvieta. Oni rekomendis al mi, ke indas vidi ĝin, do mi ŝanĝis vojon el Obanezawa, iris tien je 7 leŭgoj. Ankoraŭ ne krepuskiĝas. Ni luis antaŭe pilgriman loĝejon ĉe la piedo de monto kaj supreniris al la templo sur monto. Kun rokoj sur rokegoj amasiĝas la monto, kun malnovaj pinoj kaj kverkoj, oldaj grundoj kaj ŝtonoj, glate sternitaj per muskoj. Fermitaj estas la pordoj de ĉiuj adorejoj sur rokoj, kaj aŭdiĝas neniu bruo. Laŭirante krutegaĵon, rampante rokojn, adorante templojn, ĉirkaŭate de bela pejzaĝo kaj kvieteco, mi eksentas min trankviliĝanta je koro.

Ho, kvieteco,
Penetranta en rokon
Cikada trilo
[Sizukasa ya iwa ni simi iru semi no koe]

Rim.: Ĉi tiu kromplana vizito al la monta templo efektiviĝis per adomono de Seihuu, kaj naskiĝis unu el plej profundaj versioj pri “kvieteco”. Estas diversaj opinioj pri la speco kaj nombro de la cikado: ĉu singularo aŭ pluraro, ĉu granda bruna cikado [Graptosaltria nigrofuscata] aŭ ĵiĵicikado [Platypleura kaempferi]? En la hajko estas unuigita la absoluta kontraŭdiro. Se cikado trilas, tiam nepre okazas bruo. Basyoo esprimis tion kvieta.

もかみ川乗らんと大石田と云ところに日和を待。爰に古き俳諧のたね落こほれて、わすれぬ花のむかしをしたひ、芦角一声の心をやハらけ、此道にさくりあしして、新古ふた道にふミまよふといへとも、みちしるへする人しなけれはと、わりなき一巻残しぬ。このたひの風流爰にいたれり。
最上川はみちのくより出て、山形を水上とス。ごてん・はやふさなと云おそろしき難所有。板敷山の北を流て、果は酒田の海に入。左右山おほひ、茂ミの中に船を下ス。是に稲つミたるをやいなふねとハ云ならし。白糸の滝は青葉の隙々に落て、仙人堂岸に臨て立。水みなきつて舟あやうし。
五月雨をあつめて早し最上川
Por ŝipveturi laŭ la rivero Mogami-gawa ni atendas ĉe la havenurbeto Ooisida bonan veteron. Ĉi tie semo de Hajkai poezio falis teren jam antaŭ longe. Sopirante pasintecon de neforgeseblaj floroj, konsolante sin je koro per eŭfonio de ŝalmo, oni serĉadas vojon al poezio kaj samtempe perdadas direkton ĉe la vojforko, malnova vojo aŭ nova. Ĉar estas neniu gvidanto, do mi kompletigis unu modestan skribrulaĵon de Hajku-ĉeno. Tio estas la apogeo de ĉifoja estetika kreaĵo.
La rivero Mogami-gawa havas sian fonton en Mitinoku kun sia supra fluo en Yamagata. Laŭ ĝi estas ankaŭ teruraj danĝeraj lokoj, kiel nomataj Goten [ŝtonoj de Go-ludo], Hayabusa [falko]. Ĝi fluas laŭ norda flanko de la monto Itaziki-yama, kaj fine eniras en la maron ĉe Sakata. Montoj kovras dekstran kaj maldekstran bordojn, boato iras tra arbaro. Ĉi tiun specon de boato ŝarĝita per rizo oni nomis, probable, “rizboato” . Akvofalo, nomata Shiraito [Blanka fadeno], falas tra ĉiuj spacoj inter verdaj folioj, kaj sur la rando staras la kapelo Sennindoo [Senmortulo]. Boato iras en danĝero sur ŝvelanta akvo.

Gutojn de somera pluvo
Kolektante, rapidas
La rivero Mogami
[Samidare wo atumete hayasi mogami gawa]

Rim.: Ŝajnas, ke Basyoo ĝojegis pri poeziaj kunsidoj. Ĉi tie en Yamagata la pasporta kontrolo estis tre teda, ke en la taglibro de Sora kelkfoje estis menciita tiu afero. Malgraŭ tio, Basyou sentis sin feliĉa, ke li povis vivi por estetiko inter serĉantoj de poezia vojo.

六月三日、羽黒山に登る。図司佐吉と云ものを尋て、別当代会覚阿闍利に謁ス。南谷の別院に舎して、憐愍の情こまやかにあるしせらる。
四日、本坊にをゐて誹諧興行。
有難や 雪をかほらす 南谷
五日、権現に詣。当山開闢能除大師ハいつれの代の人と云事をしらす。延喜式に羽州里山の神社と有。書写黒の字ヲ里山となせるにや。羽州黒山を中略して羽黒山と云にや。出羽といへるハ鳥ノ毛羽ヲ此国ノ貢物ニ献ると風土記に侍とやらん。月山・湯殿を合て三山とス。当寺武江東叡に属して、天台止観の月明らかに、円頓融通の法の燈かヽけそひて、僧坊棟をならへ、修験行法を励し、霊山霊地の験効、人貴ヒ且恐ル。繁栄長にして目出度御山と謂ツへし。
En la 3-a de sesa monato [19 de julio] mi supreniras la monton Haguro [nigra plumo]. Mi vizitis mian skolanon-haikiston, s-ron Zusi Sakiti, kaj ricevis aŭdiencon ĉe lia moŝto Egaku-Aĉarjo, la substituito de montestro. Li loĝigis min en la branĉa templo sur mezdeklivo Minamidani [Suda valo] kaj akceptis min kun delikata kompato.
La 4-an, en la ĉefa halo oni organizis kunsidon de Hajku.

Ho, miraklon benu,
neĝon bonodorigas
Minamidani, la suda valo
[Arigataya yuki wo kaorasu Minamidani]

En la 5-a, mi adorvizitis templon Gongen. Oni ne scias, en kioma epoko vivis mastro Nouzyo-daishi, la fondinto de la templo. En la libro “Engisiki” tio estas notita kiel “Sanktejo de Usyuu-satoyama [Vilaĝa monto en provinco Pluma]”. Ideogramoj “Satoyama” kaj “nigro” estas similaj, do oni povus skribi erare? La nomo de Haguro [nigra plumo] povus deveni el mallongigo de “Nigra monto en provinco Plumo”? Toponimio de “Dewa”[oferi plumon], onidire, originas el enskribo en la antikva libro “Hudoki”: “oni oferas birdajn plumojn kiel tributaĵo el la provinco”.
La monto Haguro kune kun Gassan [luna monto], kaj Yudono [bana monto] konsistigas Dewa Sanzan [Triopajn montojn en Dewa]. Ĉi tiu templo apartenas al la ĉefa templo Edo Toeizan [Kan’eizi en Ueno], tenas la torĉon de la leĝo por subita iluminiĝo per koncentrata meditado-introspekto kvazaŭ lumklara luno laŭ la instruo de Tendai Budhismo. Staras bonzloĝejoj en vicoj, tie helpas asketadon de ŝugendo [religia ekzercado por konkeri montojn], kaj oni kun humileco respektas miraklan efikon de sankta monto kaj sankta loko. Prosperu por ĉiam, verdire, admirinda monto.

Rim.: Zusi Sakiti (?-1693) apartenis al skolo de Basyoo kaj havis hajkan nomon “Rogan”. En la libro “Engisiki” ne troviĝas tia klarigo pri “Usyuu-satoyama”, tial do Basyoo citis el aliaj fontoj.

3 El Kasasima ĝis matusima (笠しまから松島)

Basyoo
Streta vojo al fora interno:
El Kasasima ĝis Matusima
(Tradukis en Esperanton kaj rimarkigis Teruhiro Sasaki)
ࠊࡣ࡬࡜࡟ே࡜ࢇࡽ࡞⛬ࡃࡘ࠸ࡣሯࡢ୰ᑗᐇ᪉⸨ࠊࡣࢀධ࡟㒆ࡢࡲࡋ➟ࠊ㐣ࢆᇛࡢ▼ᦾⓑࡳࡪ࠶
ࠋࡺࡋࢆ࡜ࡾ࠶࡟௒ⷧࡢࡳࡓ࠿♫ࡢ⚄♽㐨ࠊப࡜ᔱ➟ࢃࡢ࣑ࢆ㔛ࡢᒣ㝿ࡿࡺぢ࡟ྑ㐶ࡾࡼ᫝
Trapasinte tra mallarĝa vojeto, nomata Abumizuri [vojeto, kie piedingoj frotiĝas], kaj
preteririnte kastelon de Shiroishi [blanka ŝtono], ni eniris en la distrikton Kasashima
[Pluvĉapela aŭ ombrela insulo], do demandis, kie troviĝas la tombo de la vicgeneralo
Hujiwara Sanekata, oni respondis: “La montpieda vilaĝo, kiu estas videbla dekstre fore de ĉi
tie, nomiĝas Minowa Kasashima, ĝis nun tie ekzistas la sanktejo de vojdio kaj kreskas
miskantoj kiel memoraĵo”.

Rim: Hujiwara Sanekata [?-998] estas poeto, investi Rim ta kiel guberniestro de norda provinco
Mucu kaj mortinta apud la vojaĝdio Kasashima. Li estis kuzo de la potenculo Mitinaga kaj
estis rigardata kiel amato de Seishonagon.
Rim: Miskantoj kiel memoraĵo estas kantitaj de Saig Rim you, kiam li adorvizitis la tombon de
Sanekata. Saigyou versis jene:
Ne putras la nomo, kiun oni restigis ĉi tie, kie kreskas miskantoj por memoraĵo.
[Kuti mo senu sono na bakari wo todome oki te kareno no susuki katami nizo miru]

ࡲࡋ➟ࢃࡢࡳࠊ࡟ࡿ㐣࡚ࡾࡸࡵ࠿࡞ࡽ࠿࡞ࡑࡼࠊࡣࢀౝࢀ࠿ࡘ㌟ࠊࡃࡋ࠶࡜࠸㐨࡟᭶㞵஬ࡢṈẚ
ࠊ࡜ࡾࡓࢀࡩ࡟ᢡࡢ᭶㞵஬ࡶ
➟ᔱࡉࡇࡘ࠸ࡣ᭶ࡾ࠿ࡠࡢ㐨
ࡿᐟ࡟἟ᒾ
Vojo fariĝis aĉa pro lastatempa maja pluvo kaj krome mi laciĝis je korpo, tial ni preterpasis
ĝin, nur vidante malproksime, tamen mi faris verson sekvan, ĉar mi venis ĉi tien, al Minowa
Kasashima [pluvomantelo kaj ombrelo], ĝuste en la pluvsezono de majo.
Kasashima, Pluvĉapela insulo,
Kie ĝi troviĝas nun en majo?
Dum pluvego kaj kota vojo
[Kasasima wa izuko satsuki no nukari michi]
Ni tranoktis en Iwanuma [Roka marĉo]
Rim.: Pro maja pluvego Basyoo ne povis atingi la po Rim ezian lokon “Kasasima [la signifo estas
Pluvĉapela insulo”, ligita kun famaj poetoj, Sanekata kaj Saigyou. En lia hajko estas
esprimita sopiro al pluvovestejo kaj al grandaj antikvaj poetoj. Vojo al ili estas barita de
pluvo kaj koto. I. a. Basyoo preteriris Kasasima post sia vizito de Takekuma.
ࡽࡋ࡜ࡍࡣ࡞ࡋ࠺ጼࡢࡋ࠿ࡴࠊ࡚ࢀ࠿ࢃ࡟ᮌ஧ࡾࡼᅵ㝿ࡣ᰿ࠋࢀࡍࣁᚰᆅࡿぬ┠ࡑࡇ࡟ᯇࡢṊ㝰
࡞஦ࡿࡽࡏ࡟ᮺᶫࡢᕝྡྲྀ࡚ఆࢆṈᮌࠊேࡋࡾୗ࡚࡟ࡳ࠿ࡢࡘࡴ᫇ ࠋࢶฟࡦࡶ࠾ᅉἲᖌ⬟ඛࡿ
ࠊ࡟⪺࡜ࡋࡏ࡝࡞⥅᳜ࣁࡦࡿ࠶ࠊఆࣁࡿ࠶ࠎ௦ࠋࡾࡓࡳࡼࣁ࡜ࡋ࡞ࡶ㊧ࡦࡓṈࣁᯇࠊࡸ࡟ࡣࢀ࠶࡜
ࠊ࡜㐜ᱜࡏ⏦ࡏࡳᯇࡢࡲࡃࡅࡓࠋࡋౝࢇ࡞࡟ࡁࡋࡅࡢᯇࡁࡓ࡚ࡵࠊ࡚ࡦࡢ࣯࡜ࡕࡓ࠿ࡢᑗ༓ṓ௒
ࠊࣂࢀࡅࡾࡓࡋู㤃࣯ࡢࡶப࡜ᣲⓑ
ࢩ᭶㉺୕ࢆᮌ஧ࡣᯇࡾࡼᱜ
Okulfrape vekiga ŝajnas al mi la pino de Takekuma. Je la tero el unu radiko dividiĝas du
pinarboj. Montriĝas, ke ĝi ne perdis la tian formon, kia estis antaŭe. Antaŭ ĉio mi rememoris
pri bonzpoeto Nouin, versinta: “Nenia postsigno de la pino estas jam trovebla”. Tiam ne
videblis la pinarbo pro tio, ke iu gubeniestro, enoficigita en la provinco Mutu, tranĉis ĉi tiujn
pinojn kaj uzis ilin kiel fostoj por la ponto trans la rivero Natori. Mi aŭdis, ke de generacioj al
generacioj oni aŭ tranĉadis aŭ plantadis ilin, tial do nun ili havas tiel bonordan jarmilan
formon, kiel admirindaj pinarboj. Kyohaku, mia lernanto, iam sendis al mi la sekvan
donacan verson je vojaĝo.
Pinarbojn en Takekuma
montrigu al majstro,
Ha, ĉerizo malfrua
[Takekuma no matu mise mouse osozakura]
Al tio mi respondas per sekva verso,
Post ĉerizfloroj
Ĝis la du-arba pino
Pasas jam tria monato
[Sakura yori matsu wa hutaki wo mitsuki koshi]
Rim.: La pinarbo de Takekuma, plantita de provinces Rim tro Huziwara Motoyosi, fariĝis la poezia
temo por multe da poetoj, inkluzive de Saigyou, Nouin k. a. Nouin [988-1058?] estas
bonzo-poeto kaj kompilis parnas-gvidolibron „Nouin Utamakura”. Liaj poemoj estis
publikigitaj en diversaj poemaroj, „Gosyuui syuu”, „Nouin-housi syuu”, „Gengen syuu”.
En nordo floras ĉerizo malfrue. Kyohaku esperas, ke Bsyoo vidos norde ne nur malfruajn
ĉerizflorojn, sed ankaŭ faman pinarbon en Takekuma. Responde al Kyohaku, Basyoo versis,
ke trian monaton post la ekvojaĝo el ĉefurbo Edo kun ĉerizfloroj li atingis la faman poezian
lokon Takekuma por vidi la dutrunkan pinon. “Pino=matu” en japana lingvo, havas ankaŭ
signifon “atendi” kaj “tria=mitu” havas signifon “vidi”, tial do Basyoo inkluzivigis sian ĝojon
je “vido” de pinarbo, longe “atendita”.
Rim.: Kyohaku, komercisto, estas unu el lernantoj d Rim e Basyoo ekde la du-voluma poemaro
“Minasiguri”(publikigita en 1683). Lia familia nomo estas Kusakabe. Oni supozas, ke li
devenis de la provinco Oku, proksime de Takekuma. Li mortis en 1696. Unu el kompilintoj de
poemaroj “Batei 200 in [200 rimoj de ĉevalhufoj]”(1682) kaj “1000 hajkoj en kvar
sezonoj”(1689).
ྡྲྀᕝ࡚ࡘࡓࢃࢆྎ௝࡟ධࡃࡩࡵࡸ࠶ࠋ᪥ஓࠋ᪑ᐟ࡚ࡵ࡜ࡶࢆᅄ஬᪥㏸␃ࠋࢫ∓࡟⏬ᕤຍྑ⾨㛛
⨨⪄ࢆࢁࡇ࡜ྡࡠࡽ࡞࠿ࡓࡉᖺẚࡢࡶࡢࡇࠋࡿ࡞࡜ேࡿ▱ࠊ࡚⪺࡜ࡢࡶࡿ࠶ᚰ⪵ࠋࡾ࠶ࡢࡶப࡜
࠿ࡋ࣯ࡘ㔝ࡇࡼ⏣⊒/ࠋࡿࡽࡸࡦࡶ࠾ẼⰍࡢ⛅ࠊ࡚ࡦ࠶ࡾⴗⱱࡢᐑᇛ㔝ࠋࢫෆ᱌᪥୍ࠊ࡚࡜ࡣࢀౝ
ࣁࢀࡅ࠿ࡩ㟢ࡃ࠿ࡶ᫇ࠋࡑ࡜ப࡜ୗࡢᮌࢆ∓ࠊ࡚ධ࡟ᯘࡢᯇࡠࡽࡶࡶࡅ࠿᪥ࠋဏẚஓࡦࡏ࠶ࡣᒸ
ࠋࢀࡓࡳࡼࣁ࡜ࡉ࠿࣑ࡦࡽࡩࡉ࣑ࡑࡇ
Transiris riveron Natori kaj eniris en la urbon Sendai. Tio estas en la tago por ornami per
irido. Serĉis loĝejon kaj restis tie dum 4-5 tagoj. Ĉi tie loĝas unu pentristo, nomata Kaemon.
Mi aŭdas, ke li estas klerulo, do konatiĝis kun li. Li ĉiĉeronis unu tagon, ĉar li diris, ke li
longe esploras vidindejojn kaj ne konatajn poeziajn lokojn. Kreskas multe da arbustoj de
lespedezo en la kampo Miyagino, do mi imagis al mi aŭtunan pejzaĝon. Estus bela sur
montetoj de Tamada, Yokono kaj Tutuzigaoka tiam, kiam florus asebio. Eniris en la
pinarbaron, kien eĉ ne penetras lumo, nomatan Kinosita [Sub arboj]. Tie multe rosas, kiel
antaŭe, oni en la poemaro Kokinsyuu versis: “Lakeo, diru al via sinjoro, Ombrelon!”

Rim.: Antaŭtage de Knaba festo [Duoblokvina] oni or Rim namis tegmentojn kaj alerojn per
iridofloroj. Basyoo alvenis al Sendai vespere en 4-a de 5-a monato (20-a de junio laŭ nuna
kalendaro).
Rim.: Pri tio, kiu estis Kaemon, estas du divesaj o Rim pinioj. Unu konsideras lin Yamadaya
Kaemon, ĉizisto. Alia – Kitanoya Kaemon, disciplo de fama hajkisto Ooyodo Mitikaze
(1639-1707) . Laŭ Sora, estas skribite, ke “5-a tago ni vizitis Mitikaze, sed ne povis vidi lin,
poste ni renkontiĝis kun Kitanoya Kaemon kaj sciiĝis pri detalo”.
Rim.: Rilate al asebio [Pieris japonika], Basyoo me Rim morigas la utaon de Minamoto no Tosiyori
(1055-1129):
Paŝtatan sur montetoj Tamada, Yokono,
Gregon de ĉevaloj ligu en stalon,
Nun floras asebio sur Tutuzigaoka
[Toritunage Tamada Yokota no hanare goma Tutuzinooka ni asemi saku nari]
Ĉevaloj ebriiĝas, se ili manĝas foliojn aŭ florojn de asebio. Vorto de “asebi” estas japane
skribita per ideogramoj Ĉeval-Ebria-Arbo.
Rim.: En Kokinsyuu troviĝas unu utao: Rim
Diru, al via sinjoro, “Ombrelon”,
En la kampo de Miyagino, ĉe Kinosita,
Malsekigas vin roso pli multe ol pluvo
[Misaburahi mikasa to mouse Miyagino no Kinosita tuyu wa ame ni masareri]
Basyoo skribis pri Miyagino en iu prozo “Ombrelo”: “Ĉu ĝi estos la ombrelo de Saigyou aŭ
la ombrelo por neĝo ĉe Su Dongpo. Kun ĉi tiu ombrelo mi spektu roson en Miyagino, aŭ mi iru
kun bastono sub ĉielo sur Wu en Ĉinio.”
⸆ᖌᇽ࣭ኳ⚄ࡢᚚ♫࡚ࡳ࠿࠾࡜࡞㺂඼᪥ࠋࡠࢀࡃࣁᯇ⊱ᔱ࣭ሷࡢࡲ࠿ᡤࠎ⏬࡚ࡁ࠿࡟㏦ࠋࡿୟ⤃
ࠋࡍࡣࡽ࠶ࢆᐇࡢ඼࡚ࡾ⮳࡟∓ࠊࡢࡶࢀࡋࡢ㢼ὶࡑࡇࣁࢀࡉࠋࡍࡅࡴ࡞ࡣ㊊஧ⲡ㠠ࡿࡓࡅࡘ⥴ᰁࡢ
⥴ࡢⲡ㠠ࢇ⤖࡟ⲡ㊊ࡵࡸ࠶
Adorvizitis templon Yakushi, sanktejon Tenjin, kaj tiu tago krepuskiĝis. La pentristo, i. a,
donacis al mi skizojn de kelkaj lokoj de Matsushima, Shiogama, kiujn li desegnis. Kaj li donis
al ni ĉe adiaŭo du parojn da pajlsandaloj kun malhelbluaj laĉoj [koloro de irido]. Li estas ja
tia, fajna klerulo, aperigis sian veran esencon per tiu konduto.
Kvazaŭ irido,
Garnas piedojn
Laĉoj aligitaj al pajlsandaloj.
[Ayame gusa asi ni musuban warazi no wo]

Rim.: Novaj pajlsandaloj kun bluaj laĉetoj ĝuste ak Rim ordas kun koloro de simbola floro de irido
por festi la Tagon de knaboj.
ᅜࠊ࡚ㄪࢆ⳺Ⳣࡢ༑ⱬࠎᖺࡶ௒ࠋⳢ᭷ࡢ༑ⱬ࡟ᒣ㝿ࡢ⣽㐨ࡢࡃ࠾ࠊࣁ足ࡾ࡜ࡓ࡚ࡏ࠿ࡲ࡟ᅗ⏬ᙼ
ࠋࡾப࡜ࢫ⫣࡟Ᏺ
Laŭ la krokizita mapo ni iris la stretan vojeton al fora interno, kaj ĉe montpiedo kreskas
karekso, fama ĉi-tiea produkto nomata Tohu-no-Suge. Mi aŭdas, eĉ nun ĉiujare oni tributas
al guberniestro ensemblon el kareksaj matoj.

Rim.: Aperas ĉi tie la nomo de vojo kiel “Streta vo Rim jeto al fora interno”. Basyoo prenis ĉi tiun
nomon por la titolo de sia tuta vojaĝlibro. Antaŭ Basyoo la nomo de vojo estis notita en
multaj libroj, ekzemple en “Angya bunsyuu” (Kolekto dum migrado, 1687) de Mitikaze, sed
tiel nomiĝis nur mallonga vojo ĉirkaŭ la ĉefurbo de Oku provinco. Basyoo uzas la nomon ne
nur por propra lokonomo, sed por prezentado de tuta sia vivo.
⥔ᅄࠋᏐᗃஓᩥ࡚✸ࢆⱏࠊᑻィṃ୕ᶓࠊභᑻవࢧ㧗ࣁࡳࡩ▼ࡢ࡯ࡘ ࠋ᭷ࢽᕷᕝᮧከ㈡ᇛ☃ ና
ᅜ⏺அᩘ㔛ࠋࡍࡿࡋࢆṈᇛࠊ⚄டඖᖺࠊᣨᐹ౑㙠Ᏺⱬᑗ㌷኱㔝ᮅ⮧ᮾேஅᡤ㔛ஓࠋኳᖹᐆᏐභᖺࠊ
ཧ㆟ᮾᾏᮾᒣ⠇ᗘ౑ྠᑗ㌷ᜨ⨾ᮅ⮧⋈ಟ㐀⪋ࠊ༑஧᭶୍᪥࡜᭷ࠋ⪷Ṋⓚᖇࡢᚚ᫬ࡴࠋࡾࢀࡓ࠶࡟
࠿࡟ᅵ࡚ᇙࡣ▼ࠊࡾࡲࡓࡽ࠶㐨࡚ᕝὶࠊᒣᔂࠊࡶ࡜࡬࠸࡜ࡩఏࡾࡓ࠿ࡃከᯖḷࡿ⨨ࡳࡼࡾࡼࡋ࠿
␲࡚ࡾ⮳࡟∓ࠊࢆࡳࡢ஦ࡠࡽ࡞࠿ࡋࡓ㊧඼ࠊ࡚ࡋ௦ኚࡾ⛣᫬ࠊࡣࢀࡣ࠿࡟ⱝᮌࠊ࡚⪂ࣁᮌࠊࢀࡃ
ὂࠊ࡚ࢀࡍࢃࢆປࡢ᪑⨹ࠊᝋࡢ࿨Ꮡࠊᚨ୍ࡢ⬮足ࠋࢫ㜀ࢆᚰࡢேྂ࡟๓௒║ࠊグᛕࡢ༓ṓࡁ࡞࠸
ࠋஓࡾ࠿ࡣࡿⴠࡶ
La ŝtona monumento “Tubo-no-Isibumi”. Ĝi troviĝas ĉe la kastelo Taga en la vilaĝo
Itikawa.
La monumento havas altecon je 180 cm kaj larĝecon je 90 cm. Muskokovrite, literoj estas
apenaŭ rimarkeblaj. Skribita estas distanco ĝis landlimoj de kvar direktoj. Kaj ankaŭ estas
lapidarigitaj jenaj vortoj: “Ĉi tiu kastelo estas fondita de generalo Oono-ason-Azumabito,
Inspektoro=komandoro de garnizono, en la unua jaro de Zinki [j.724]. Ĝin restaŭris
kancelariano Emi-no-ason Asakari, generalo-gubernatoro de Orientaj maroj kaj montoj, 1-a
tago de 12-a monato en la sesa jaro de Tenpyohoozi [j.762]”.
Tio estis la epoko de Imperatoro Syoomu. Kvankam multe da poezioj transdiras de antikva
tempo pri la historio, tamen montoj detruiĝadis, riveroj fluadis, vojoj ŝanĝiĝis, ŝtonoj
enteriĝis kaj kaŝiĝis sub la tero, arboj maljuniĝis kaj anstataŭiĝis per arbidoj. Tempoj
trapasis kaj preskaŭ ĉiuj ruinoj de lokoj fariĝis ne konataj, sed ĉi tie troviĝas la nedubebla
atesto de miljaro kaj nun per siaj okuloj oni povas koni koron de antikvuloj. Tio estas graco
por pilgrimado kaj ĝojo de vivo. Forgesante penigan vojaĝon, mi larmojn faligis.

Rim.:Oono-ason-Azumabito (?-742), servante al grand Rim a generalo Huziwara-no-Umakai
(694-737), ekspediciis por konkeri jezanojn (ainu kaj aliajn nordulojn) kaj konstruis la
kastelon Tagazyou. “Ason” estis la dua alta rango en 8-ranga hierarkio, establita de la
imperatoro Tenmu. Emi-no-ason-Asakari devas esti Huziwara-no-Asakatu, filo de Emi
Osikatu (Huziwara-no-Nakamaro 706-764). Je la komenco de epoko Tenpyouhoozi Asakatu
fariĝis generalo-gubernatoro de provinco Mutu, sed li estis mortigita kune kun sia patro, kiu
ribelis kontraŭ Doukyou (?-772) en 764.
ࠊ࡚࡟ཎ቎ⓙࡦ࠶ࡦ࠶ࡢᯇࠋப࡜ᒣᯇᮎ࡚ࡾ㐀ࢆᑎࡣᒣᯇࡢᮎࠋࡠᑜࢆ▼ࡢᕝἈ⋢ࡢ⏣㔝ࡾࡼࢀࡑ
ᾆࡢࡲ࠿ሷࠊ࡚ࡾቑࡶࡉࡋ࡞࠿ࠊ࡜ࡁ࡜ࡇࡢࡃ࠿ࡣ࡟⤊ࡶᮎࡢࡾዎࡿࡠࡽࡘࢆᯞࠊࡋࣁ࠿ࢆࡡࡣ
ࡁࡇ⯚ᑠࡢࡲ࠶ࠋࡋ࠿ࡕ⛬ࡶᔱ࠿⡹ࠊ࡟࠿ࡍ࠿ኤ᭶ኪࠊ࡚ࢀࡣ⪵✵ࡢ᭶㞵஬ࠋ⪺ࢆࡡ࠿ࡢධ㐂࡟
ኪ඼ࠋஓࢀࣁ࠶࡜࡜࠸ࠊ࡚ࢀࡽࡋࡶࢁࡇࡇࡴࡅࡳࡼ࡜ࡶࡋ࡞࠿ᡭ⥘ࠊ࡟ࢅࡇࢅࡇࡘ࠿ࢃ⫲࡚ࢀࡘ
ࡦ࡞ࡦࠊࡍࡽ࠶ࡶ࡟⯙ࡍࡽ࠶ࡶ࡟ᖹᐙࠋࡿࡓ࠿ࢆࡢࡶப࡜ࡾETXୖዟࠊ࡚ࡋࡽ࡞ࢆ⍇⍈ࡢἲᖌ┠┣
ぬ࡟຾Ṧࠊࡽ࠿ࡢࡶࡿࡉࢀࡍࢃ㑇㢼ࡢ㎶ᅜ࡟࠿ࡍࡉࠊ࡜ࢀࡅࡋࡲࡋ࠿࠺࠿ࡕᯖࠊ࡚ୖㄪᏊᡴࡿࡓ
ࠋࡿࡽ
Post tio mi vizitis la lokojn ofte pritematajn en poezio, la riveron Noda-no Tamagawa, la
ŝtonon Oki-no Isi. Ĉe Sue-no Matuyama, la fama loko pro ampoezio, fondiĝis templo, nomata
Matusyouzan. Tial do inter pinarboj troviĝas ĉie tombejoj. Al mi estas ege triste, ke tia fine
devas esti la sorto de amrilatoj, kunĵurintaj eternan nedisigeblan parecon, kvazaŭ la birdoj
kun nur unu paro da flugiloj aŭ kvazaŭ du alligitaj branĉoj. Ĝuste tiam mi ekaŭdis vesperan
sonorilon en la golfo de Siogama. Iomete sereniĝis ĉielo dum maja pluvo kaj videblas svage
vespera luno, kaj proksime kuŝas la insulo Magaki-ga Sima. Fiŝistoj remas boatojn,
revenante hejmen, kaj laŭtvoĉe interdividas siajn fiŝkaptaĵojn. Mi komprenas la signifon de
la malnovaj poezioj, kiuj kantis “Kortuŝas ŝnuro, altiranta fiŝ-boaton”, des pli emociata mi
estas.
Ĉi-nokte blinda bonzo-menestrelo ludis bivon-liuton kaj rakontante kantis baladon-ĵoruron
de Oku provinco. Ĉi tio ne estas simila al recitado de Heike monogatari, kaj ne estas danco.
Li kantas kun rureska tono kaj iomete bruas ĉe oreloj, sed al mi ŝajnas ĝi tre laŭdinda, ne
forlasanta la tradicion de la provinco.

Rim.: Noda-no Tamagawa, Oki-no Isi, Magaki-ga Sima Rim kaj Sue-no Matuyama estas ĉiuj la
lokoj de poezia kuseno en poemaroj de Kokin, Sin-kokin, kaj Senzai. Sue-no Matuyama [Fina
Pinmonto] estas fama kiel la monto por ĵurado de amo. Unu poezio en Kokinsyuu kantas
rialate al ĉi tiu loko: “Se mi perfidus vin, eĉ ondoj transfluus pinmonton Sue-no Matuyama”.
Kiel simbolo de firma amo estas uzata la citado el “Chang hen ge” de Bai Juyi (772-846):
“Birdoj kun unu paro de flugiloj, du alligitaj branĉoj”. Estis du poemoj, kiuj versis pri
kortuŝanta ŝnuro: unu en Kokinsyuu, alia ĉe Minamoto Sanetomo en Hyakunin-issyu (De
cent utaistoj – cent utaoj).
Rim.: Unuj blindaj bonzo-menestreloj (Biwahousi) ap Rim artenis al la blindula metia kolektivo,
nomata “Toudou”, kaj aliaj nur kiel ludantoj de budhisma kanto apartenis al budhisma sekto
Tendai. El tiuj preskaŭ ĉiuj kantis la historion de Heike, ludante bivon-liuton. Sed en la
provinco de Sendai estis aparta skolo de Biwahousi, kiu ludkantis Oku-ĵoruron (baladon de
la provinco Oku), i. a. la historion de Minamoto-no Yositune. Kolektivo “Toudou” konsistis ne
nur el muzikil-ludantoj, sed ankaŭ el masaĝistoj kaj akupunkturistoj-kaŭterizistoj, kaj donis
al blindaj membroj rangojn kiel “kengyou”, “zatou”, “koutou”. En 1871 ĝi estis abolita.
㔜࡟௫஑㝵ࡢ▼ࠊ࡟࠿ࡸࡦࡽࡁ᳹ᙬࠊࡃࡋ࡜ࡩᐑᰕࠊ࡚ࢀࡽࡏ⯆෌ᅜᏲࠋࢶユ࡟⚄᫂ࡢ❟᪩ᮅሷ
ࡇࡍࡲࡋࡲ࡟ࡓࡽ࠶㟋⚄ࠊ࡚ࡲࡦ࠿ࡉࡢሻᅵᯝࡢ㐨ࡿ࣯࠿ࠋࡍ࠿ࡸ࣯࠿ࢆࡁ࠿⊒/ࡢࡅ࠶ᮅ᪥ࠊࡾ
ࡑ࿃ᅜࡢ㢼಑࡜࠸ࠊ࡜ࢀ࡞㈗ࠋࢀࡅ⚄๓࡟ྂࡁᐆ⇠᭷ࡢࡡ࠿ࠋᡞࠊ࡟࡚ࡶ࠾ࡢࡽࡦ୕἞ᩥᖺ࿴Ἠ
௒࿨ెࠋኈஓࡢᛅᏕ⩏ຬࣁῺࠋࡋ⌊࡟ࢁ࣯ࡑࠊ࡚ࡦ࠿࠺࡟๓ࡢ┠௒ಜࡢⓒᖺ᮶஬ࠋ᭷࡜㑻ᐤ㐍୕
ࠋࡾப࡜ࡩࡀࡓࡋ࡟᫝ࡓࡲࡶྡࠋࡋ࡬Ᏺࢆ⩏໅ࢆ㐨⬟ㄔேࠋࡋ࡞஦ப࡜ࡍࡣࡓࡋ࡚ࡾ⮳࡟
Frumatene ni adorvizitis la sanktejon Myoozin en la urbo Siogama. Granda feŭdestro,
Date Masamune, rekonstruis ĝin, tial kolonoj estas dikaj, kolorigitaj ĉevronoj estas brilegaj,
ŝtonaj ŝtuparoj estas alte metitaj unu sur aliaj, kaj matena sunradioj briligas vermiljonan
sanktan barilon. Ĝis la fino de la vojo, ĝis la limo de la malpura lando gardas nin ĉiam la
sankta spirito, tiu kredo estas la moro de nia lando. Ha, kiel kara tio estas! Fronte de la
sanktejo staras malnova lanterno. Sur la fera surfaco estas skribita: “En la 3-a jaro de Bunzi
[1187] oferdonacis ĝin Izumi-no Saburou”. Tio nun prezentas al mi lian bildon antaŭ 500 jaroj,
do ekstreme emocias min. Li estis la persono, brava, justama, fidela al la mastro kaj obeema
al gepatroj. Ĝis nun oni ne devas ne respekti lian bonan nomon. Vere dirita estas: ”Oni devas
fidele sekvi la vojon kaj gardi justecon, la fama nomo ankaŭ sekvas mem spontane tion”.
Rim.: Izumi-no Saburou estas ali-nome Huziwara Tada Rim hira (1167-1189), la tria filo de
Huziwara Hidehira (?-1187), kiu akceptis kaj protektis generalon Yositune, rifuĝintan en la
provincon Oku. Tadahira mortis, defendante Yositune, kiam lia frato, Yasuhira (1185-1189),
atakis la lastan laŭ la ordono de Yoritomo.
ࠋࡃࡘ࡟☾ࡢࡲࡋᑠࠋ㔛వ஧㛫඼ࠋࡿΏ࡟ᔱᯇ࡚ࡾ࠿ࢆ⯪ࠋࡋ࠿ࡕ࡟᪥᪤༗
Ụ࡚ධࢆᾏࡾࡼ༡ᮾࠋࡍ᜝ࢆ†Ὕᗞすࡑࡼࢆࠊ࡚ࡋ࡟ዲ㢼ࡢ୍➨ᢇ᱓ࣁᔱᯇࠊ࡜ࢀࡓ࡟ࡾࡩ஦ᢚ
஧ࣁࡿ࠶ࠋ໨໦࡟ἼࣁࡢࡶࡍࡩࠊᣦࢆኳࡣࡢࡶḬࠊ࡚ࡋᑾࢆᩘࡢࠎᓥࡩ࣯ࡓࢆ₻ࡢ㔛ύỤ୕୰ࡢ
ࡇ࠿ࡍඣᏞឡࠊࡾ࠶ࣝᢪࠊࡾ࠶ࣝ㈇ࠋࡿ࡞ࡽࡘ࡟ྑࠊࢀ࠿ࢃ࡟ࡾᕥࠊ࡚SUB࡟㔜୕ࠊࡾ࡞ࡉ࠿࡟㔜
Ẽ඼ࠋࡋ࡜ࡇ࠿ࡿࡓࡵࡓࡽ࠿ࡘࡢࢆᒅ᭤ࠊ࡚ࡵࡣࡓ྿࡟ⴥộ㢼ᯞࠊ࡟࠿ࡸࡲࡇࡾ࡜ࡳࡢᯇࠋࡋ࡜
ࡢࢀࡘ࠸ኳᕤࡢ໬㐀ࠋࡸ࡟ࡉࢃࡿࡏ࡞ࡢ࣑ࢫᒣ኱ࠊ᫇ࡢ⚄᣺༓᪩ࠋࡩ⢝ࢆ㢦ࡢே⨾࡚ࡋ࡜↛✾Ⰽ
ࠋࡴࡉᑾࢆモࠊࡦࡿࡩࢆ➹࠿ே
Tago jam proksimiĝas al tagmezo. Pruntpreninte boaton, ni transveturis al la insuloj
Matusima. Distanco estas du leŭgoj [ĉ. 8 km], ni atingis rifozan bordon de la insulo Ozima.
Nu, kvankam estas dirita multo pri Matusima, tamen ĝia pejzaĝo estas la plej bela en
Japanio, kaj ne cedas al ĉinaj pejzaĝoj de lagoj Dotei [Dongting] kaj Seiko [Xihu]. El
sudoriento sterniĝas maro, interne en 3 leŭgoj de golfo svarmas tajdo, kvazaŭ la rivero en la
ĉina Sekkou [Zhejiang]. Kolektiĝas multaj diversaj insuloj, unuj altaj turnas sin al ĉielo, aliaj
malaltaj kuŝas sur ondoj. Unuj insuloj troviĝas duoble surmetitaj, aliaj trioble, kaj disiĝitaj
maldekstre, kunmetitaj dekstre. Unuj portas dorse aliajn, kaj brakumas en sia sino. Same,
kiel oni karesas siajn infanojn kaj nepojn. Delikata estas verdo de pinarboj, kies branĉoj kaj
folioj estas kurbigitaj per ventoj el maro, kvazaŭ la spontana arto de kurbiĝo. La pejzaĝo
estas tiel alloga, kiel vizaĝo de belulino. Ŝainas, ke tion kreis la monta dio Ooyamazumi en
mitologia pratempo de japanaj dioj. Kiu povus esprimi per penikoj kaj vortoj la arton de ĉiela
inĝeniero?

Rim.: Inter Shanghajo kaj Ninpo estas la golfo de Z Rim hejiang (Ĝeĝiang) en la Flava Maro. Tie
troviĝas belega insularo, tre simila al Matusima. Basyou ne povis vidi Zhejiang, ĉar tiam
Japanio fermis la regnon. Sed li rekte komparis ambaŭ pejzaĝojn. Vera poeto povas prezenti
al si eĉ la nevideblan per siaj okuloj. Vizitinte la insulon Puduoshan en 2009, mi kaj mia
edzino miregis je similecon de pejzaĵoj de Matusima kaj la maro de Zhejiang. Basyoo ne
enmetis sian hajkon pri Matusima en la vojaĝlibro de Streta vojeto, kvankam li verkis unu
kaj publikigis ĝin en alia prozo pri Matusima. Laŭ mia opinio, li estas fidela al sia penso, ke
per vortoj ne estus esprimebla la arto de ĉiela inĝeniero, la monta dio, nomata Ooyamazumi.
Ĉi tiu dio estas filo de Izanagi kaj Izanami, kaj patro de Konohanasakuya-hime. Estas
notinde, ke Basyoo ĉi tie kredas je japana tradicia ŝintoisma dio, kiel ĉiela inĝeniero. Por
esprimi de koncepto “la arto de ĉiela inĝeniero” ĉe Basyoo oni apogas je ĉina filozofio,
(ekzemple, je Lao-zi kaj Zhuang-zi, je Zhu-zi en Song epoko,) kiu vidas Qi (Eteron) kaj Li
(Logoson) kiel Kreinto de la universo, senfine disvolviĝanta kaj ŝanĝanta. Vere, Basyoo lernis
ĉinan filozofion, sed li ofte citadas ankaŭ japanajn diojn kiel kreintoj de belega naturo.
Kvankam ne enmetita en Taglibro, tamen li versis jenan hajkon pri la pejzaĝo de Matusima.
Ha, insuletoj!
En mil pecetojn disrompiĝintaj
Sur somera maro
[Simazima ya tizini kudakete natu no umi]

En la akademia mondo ne estas aprobita tia legendo, ke estus versita de Basyoo jena hajko
pri Matusima.
Ha, Matusima,
Ho, Matusima,
Ha, Matusima!
[Matusima ya Aa, Matusima ya Matusima ya]
En Matusima kun bildoj [Matusima-Zusi] de Sakurada Shuuho ĉi tiu hajku estas prezentita
kiel verso de Taharabou el provinco Sagami, kvankam la voĉadmira vorto “Aa” [Ho] estis
anstataŭgita per “Sate”[Nu].

࡟ᮌ㝜ࡢᯇᑗࠋ᭷࡜࡞▼⚙ᗙࠊ㊧ࡢᐊูࡢᖌ⚙㞼ᒃࠋᔱஓࡿࡓᡂฟ࡟ᾏࠊ࡚ࡁ࣯ࡘᆅࡣ☾࠿㞝ᔱ
ࡋࣁ࡜ேࡿ࡞࠿࠸ࠊࡋ࡞ఫ࡟ᗡ㛩ࡢⲡࡿࡓ↮ᡴ࡜࡞➟ᯇࠊ࡯ⴠࠊ࡚ࡾౝ࠼ぢࠎ⛥ࡶேࡩ࡜࠸ࢆୡ
ᐟ࡚ࡾᖐ࡟ୖỤࠋࡴࡓࡽ࠶ཪࡵ࠿࡞ࡢ᫨࡚ࡾ⛣࡟᭶ᾏࠊ࡟࡜࡯ᐤ❧ࡃࡋ࠿ࡘ࡞ඛࠊࡽ࠿࡞ࡍࢀࡽ
ࠋࢀࡿࡽࡏࡣᚰᆅࡿ࡞ጁ࡚ࡲࡁࡋࡸ࠶ࠊࡑࡇࡿࡍ᪑ᐭ࡟୰ࡢ㢼㞼ࠊ࡚సࢆ㝵஧ࠊ㛤ࢆ❆ࠊࡣࢀồࣤ
ᯇᔱࡸ㭯࡟㌟ࡍࡁ࣯࡜࡯ࢀ࠿ࢆ᭯ Ⰻ
ࡽ࠺ࡀᯇཎᏳ㐺ࠋリ᭷ࡢᔱᯇ⣲ᇽࠊ᫬࣯ࡿ࠿ࢃࢆᪧᗡࠋࡍࢀࡽࡡ࠸࡚ࡋ࡜ࡴࡽ╀࡚ࡕ࡜ࢆཱྀࡣண
ࠋࡾ࠶ྃᏊⓎ⃮࣭ୟᮡ㢼ࠋࡍ࡜཭ࡢࡦࡼࡇ࡚ゎࢆ鹵ࠋࡿࡽ㏦ࢆḷ࿴ࡢࡲࡋ
Ozima estas la insulo, piedirebla de kontinento, etendiĝas en maro. Tie restas la ruino de
aparta kabano kaj la sid-roko por Zen-medito, kie kontempladis Zen-majstro Ungo. Eĉ nun
tie aŭ tie sub pinarboj troviĝas ermitoj, kiuj loĝas trankvile en la ermitejo el herboj, kuirante
malriĉan manĝaĵon de forĵetita rizo per fajro el pinkonusoj. Ne sciante, kio ili estas,
scivoleme mi alvenis al ili. Dume pejzaĝo transformiĝas tre alia ol tage, la luno reflektata sur
maro brilludas. Reveninte al la marbordo, ni trovis gastejon, kiu havas du etaĝojn kun
fenestroj rigardantaj al la maro. Tie mi kuŝis aerumate en naturo, kaj ĝuis mirindan, la plej
misteran senton. Sora versis:
Ho, Matusima!
Ĉi tie en gruon
Metamorfiĝu kukolo!
[Matusima ya turu ni mi wo kare hototogisu]
Mi, ferminte buŝon, penadis ekdormi, sed ne povis dormi. Kiam mi disiĝis de mia lasta
ermitejo, s-ro Sodo versis ĉine poezion pri Matusima kaj s-ro Hara Anteki ankaŭ donis al mi
utaon pri la pinaj golfetaj insuletoj [Matugaurasima]. Ĉi-nokte, elpreninte ilin el tornistro,
mi igis ilin akompanantaj amikoj. Kaj ĉe mi estis ankaŭ hajkoj de s-roj Sanpuu kaj Zyokusi.

Rim.: La insuleto Ozima estas alligita al kontinent Rim o per ponto. Zen-majstro Ungo (1582-
1659) restarigis la templon Zuiganzi. Estas dirite, ke lia disciplo estis Buttyou, la instruisto
de Basyoo. Yamaguti Sodou kaj Hara Anteki estas amikoj de Basyoo. Sanpuu kaj Zyokusi
estis lernantoj de Basyoo. Kial ĉi tie Basyoo nur legas la verkojn de siaj amikoj kaj
lernantoj ? Kial li nur citis la hajkon de Sora kaj ne enmetis sian hajkon en la ĉapitro de
Matusima? Tio restas por ni enigma, ĉar unu el celoj de la vojaĝo estis la vizito de Matusima,
kiel skribite en la komenco de la libro. Estas dirite, ke ĉi tie estas influo de ĉina literatura
tradicio: “oni mutas ĉe la pleja beleco”.
༑୍᪥⍞ᒾᑎ࡟ユࠋᙜᑎ୕༑஧ୡࡢ᫇ࠊ┿ቨࡢᖹᅄ㑻ฟᐙ࡚ࡋධ၈ࠊᖐᮅࡢᚋ㛤ᒣࠋࢫ඼ᚋࢽ㞼
ᒃ⚙ᖌࡢᚨ໬ࠊ࡚ࡾࡼ࡟୐ᇽ⏉ᨵࠊ࡚ࡾ㔠ቨⲮཝගࢆ㍤ࠊࢩషᅵᡂᑵࡢ኱ఞ⸛ࠋࡿࡅࡾࢀ࡞ࣁ࡜
ࠋࡿࣁࡓࡋ࡜ࡸ࡟ࡃࡘ࠸ࣁᑎࡢ⪷௖ᙼぢ
En 11-a tago de kvina monato, vizitis templon Zuiganzi. Havas jam 32 generaciojn de
ĉefbonzoj ĉi tiu templo. Refondis ĝin Makabe-no Heisiro, reveninta el Ĉinio. Li, bonziĝinte,
iris al Ĉinio. Poste dank’ al virta penado de Zen-majstro Ungo estis rekonstruitaj sep haloj
kun tegolitaj tegmentoj, kun oraj muroj kaj ornamoj, brilantaj de lumo, montriĝas la
grandega templo por realigi paradizon de Budho. Mi sopiras ankaŭ scii, kie do staris la
templo de la sanktulo Kenbutu Hiziri.

Rim.: Laŭ la taglibro de Sora ili adorvizitis la te Rim mplon Zuiganzi en 9-a tago [26 de Junio]. La
templo estis fondita unue de fama bonzo-majstro Ennin (794-864), nomata Zikaku-daisi. Sed
la regento Houzyou Tokiyori (1227-1263) elpelis el la templo 3000 da bonzoj, apartenantoj al
Tendai sekto, kaj anstataŭe nomumis la novan ĉefbonzon Makabe-no Heisirou, nomata
Housin, post tiam ĝi fariĝis la baza templo de Zen-Budhismo en Norda provinco. Poste la
grandsinjoro Date Masamune (1567-1636), invitinte la zen-majstron Ungo, rekonstruis ĉi
tiun templon. Piskaino, la hispana, vizitinta ĝin en 1611, skribis, ke ĝi, kiel ligna konstruaĵo,
estas la unua en la mondo laŭ grandeco kaj estas egala al la ŝtona konstruaĵo de Escorial en
Madrido. Kenbutu Hiziri [Budhaonvidanto] estis asketo-bonzo, profunde adorita de Saigyou.
Laŭ Sora ili veturis de Siogama al Matusima per ŝipo kaj unue iris al la templo Zuiganzi,
kaj poste iris al insuleto Ozima vidi la sidlokon por Zen-meditado de Ungo. Oni diras, ke
ĝuste tie estis ankaŭ la loko por askedado de Kenbutu Hiziri. Basyou kun Sora devis vidi
ankaŭ la monumenton de fama zen-bonzo Itizan Itinei (Yishan Yining), sendita al Japanio de
Yuan dinastio, tamen pri tio Basyou ne enskribis en la vojaĝlibro.

2 El Kurobane ĝis Date-no-Ookido (黒羽から伊達の大木戸まで)

Basyoo
Streta vojo al fora interno:
El Kurobane ĝis Date-no-Ookido
(Tradukis en Esperanton kaj rimarkigis Teruhiro Sasaki)
ࣝ㡢ಙ࡟᪉ࡢࡋ࠿㤋௦ίᆓᑎఱࡢ⩚㯮
Ni vizitis iun s-ron Zyooboozi, kastelintendanton de Kurobane.
Rim. : Zyooboozi Takakatu (1661-1730 aŭ -1732) havas tiam 29 jarojn. Li havas pseŭdonimojn
«Syuua» kaj «Tousetu». Laŭ la taglibro de Sora ili vizitis s-ron Takakatu en 4-a de kvara monato.
ࡶ࡟ᐙࡢ⮬ࡦࡽࡩ࡜໅ᮅኤ࠿ப࡜࡞⩫ᘵ᱈ ඼࡚ࡅ࡙ࡘ᪥ኪㄒࡦࡇࢁࡼࡢࡋࡿ࠶ࡠࡅ࠿ࡦᛮ
࡟ࡲࡲࡿࡩࢆ᪥ࢀ࠿ࡡࡲࡶ࡟᪉ࡢぶᒓ࡚ࡦ࡞క
Tiu mastro tiel ĝojas, ke ni ne atendis tion, kaj daŭris kun ni interparoladi tage kaj nokte. Lia frato,
nomata Tousui [Verda persiko], servadis nin matene kaj vespere, akompanis nin al sia domo. Ni estas
invititaj eĉ de liaj parencoj. Tiele pasis tempo.
Rim.: Tousui (aŭ Suitou) [1662-1728] aliĝis al la skolo de Basyoo en la jaro 1676, kaj lia frato en
1675. Laŭ la taglibro de Tousui Basyoo vizitis lin en 3-a de kvara monato, pli frue ol la tago de vizito
al Takakatu.
ࡩ࡜ࢆቡྂࡢ๓ࡢ⸴⊒/࡚ࡅࢃࢆ⠛ཎࡢ㑣㡲ࡋぢ୍ࢆ㊧ࡢࡢࡶ࠺㏣≟࡚ࡋ㏯㐶࡟㑹እࡦ࡜᪥
Iam ni promenis ekster la urbo kaj vidis la lokon de Inuoumono [ĉasado de hundoj per pafarkoj fare
de rajdantoj sur ĉevaloj], iris laŭ la kampo de Nasu, kaj vizitis la malnovan tombon de la feovulpino
Tamamo.
Rim.: Inuoumono estis sporto, farata en la ĉirkaŭfermita loko, kie forlasitajn hundojn ĉasas
rajdantoj sur ĉevaloj. Estas dirite, ke tiu sporto komenciĝis en Nasu por trejnado ĉasi vulpojn.
Rim.: Tamamo – feovulpino, vulpino kun oraj haroj kaj naŭ vostoj, komence ĝi estis diino en
Hindujo kaj fariĝis edzino de iu reĝo en ĉina Tang-dinastio, poste venis al Japanio kaj fariĝis amata de
la eksmikado Toba. Ĝi estis mortigita en Nasu kaj ŝanĝiĝis en la mortigan ŝtonon. Kiuj ajn tuŝas tiun
ŝtonon, ĉu homoj aŭ vestoj aŭ birdoj, tiuj devas tuj morti.
ࡾࡼࢀࡑඵᖭᐑ࡟ユ୚ᕷ᐀㧗ᡪࡢⓗࢆᑕࡋู᫬ࣁ࡚ᡃᅜẶ⚄ṇඵࡶࡋࡦ࠿ࡕ࡜ࢇࡲṈ⚄♫࡟
ࠋࡿࡽぬ࡟ࡾࡁࡋឤᛂࣁ⪺࡜ࡿౝ࡚
Post tio ni adorvizitis la sanktejon Hatimanguu. La fama pafarkisto Nasu Yoiti, celante al ventumilo,
faris preĝon al ĉi tiu dio, dirante, “Mi aparte petas al la dio Hatiman de mia hejmloko”. Aŭdinte tion,
des pli mi sentis forte impresita.
Rim. : Notita sanktejo estas Kanemaru Hatimanguu, Nasuno-zinzya. Multaj komentintoj diras, ke
Basyoo erare skribis pri adorata preĝejo de Nasu Yoiti. Ili opinias, ke laŭ Heike Monogatari preĝis
Yoiti al Yuzen Daimyouzin-zinzya, kiu situas en Yumoto, varma fonto de Nasu. Pri tio, kial Basyoo
eraris, ĝis nun estas diversaj opinioj. Unuj imputas eraron al la gvidanto-ĉiĉerono, Tousui, aliaj
atribuas kialon al la komuna apoteozo de du supre menciitaj sanktejoj. Basyoo adorvizitis ankaŭ la
sanktejon en Yumoto kaj vidis tie postlasitan objekton de Yoiti. Laŭ mia opinio estas malfacile difini,
ke Basyoo eraris aŭ ne, ĉar Yoiti antaŭ pafarko preĝis al “Hatiman Daibosatu, aparte niaj landaj Dioj,
Nikkou, Utunomiya kaj Nasuyuzen Daimyouzin”. [Heike Monogatari; Genpei Seisuiki] Se Yoiti antaŭ
ĉio nomumis Hatiman, tiam estis nature, ke Basyoo pensis per tio la sanktejon Hatiman en Nasu, lia
hejmloko. Basyoo vizitis la sanktejon Hatiman en la 13-a tago de kvara monato.
Rim.: Nasu Yoiti estas vasalo de Genzi. Li sukcese pafis ventumilon sur boato de Heike dum la
batalo Yasima [j. 1185].
ᬽࣁࢀ᱈⩠Ꮿ࡟ᖐࡿ ಟ㦂ග᫂ᑎ࡜ப᭷ ࡚ࢀ࠿ࡡࡲ࡟ࡇࡑ⪅足ᇽࢆᣏࡍ
Krepuskiĝis kaj mi revenis al la domo de s-ro Tousui. Apude staras la templo Komyoozi
por monto-adora religio “ŝugendo”. Oni invitis min tien, kaj mi adoris la kapeleton
(Gyouzya-dou) de la fondinto de ŝugendo.
Rim.: Ŝugendo estas japana montkulta religio sinkretism Rim a kun budhismo. Kiu
okupiĝas per ŝugendo, tiu nomiĝas Jamabuŝo, montvaganto-asketo. Fondinto de Ŝugendo
estis la sankto En-no Gyouzya de Nara epoko. En la kapeleto estas prokultata la
montgrimpada lignoŝuo (getao kun unu dento). Laŭ taglibro de Sora oni invitis Basyoo al
Koumyouzi en 9-a tago de kvara monato antaŭ la vizito al Hatiman.
ኟᒣ࡟㊊㥏ࡴ࠿࠾ࢆ㤳㏵ဢ
Ĉe somera monto,
Adoris getaojn,
Je la ekvojaĝo
[Natu yama ni asida o ogamu kadode kana]
ᙜᅜ㞼ᓊᑎ࡟ࡃ࠾ࡢ௖㡬࿴ᑦᒣᒃࡢ㊧᭷
Profunde malantaŭ la templo Unganzi en ĉi tiu lando restis ruino de monta ermitejo de mia mentoro
de Zen, bonzo Buttyou.
Rim.: Buttyou [1640?-1715] estis por Basyoo la insruisto de Zen. Buttyou lernis Zen en Konponzi
de Kasima kaj en Zuiganzi de Matusima. Kiam li devus okupi la postenon de la 21-a ĉefbonzo en la
Konponzi, tio estis rezignita de la ŝintoisto-episkopo en Kasima-Zinguu, kiu krome volus duonigi la
templan teritorion de Konponzi. Buttyou iris al Edo por akuzi la episkopon kaj gajnis finfine la
proceson en 1682. Li loĝis en Hukagawa dum sia restado 9 jarojn en Edo. Ĉirkaŭ 1681 li renkontiĝis
kun Basyoo kaj instruis al li Zen-Budhismon. Post la venko je la proceso li tuj eksiĝis de ĉefbonzo.
Kaj Basyoo vizitis lin en 1687, kiel skribite en la Vojaĝlibro de Kasima. En 1715 li mortis en la
templo de Unganzi.
ࡣࡏࡾ࠿࡞㞵ࡋࡸࡃࡶࡩࡍࡴ ᗡࡢⲡࡠࡽࡓ࡟ᑻ஬ࡢᶓ ❿
Herba ermitejo
kun malpli ol la kvadrato de 150 cm.
Se ne pluvus, mi ne konstruus,
Al mi ja estas ĉagrene fari eĉ tion.
[Tate yoko no go syaku ni taranu kusa no io, musubu mo kuyasi ame nakari seba]
ࡩ⤥࠼ࡇࡁࡸࡑࡘ࠸࡜ࡾౝ௜᭩࡟ᒾ࡚ࡋⅣࡢᯇ࡚ࡋ࡜
Mi iam aŭdis de li mem ke tiel li skribis sur la rokon per karbo de pino.
Rim.: Buttyou en ĉi tiu verso esprimis sian sintenon al la ermitejo, kiun eĉ konstrui estas al li
domaĝe, ĉar tio signifas fiksloĝan loksidon, malhelpantan al li veran trejnadon de Zen. Certe, ankaŭ
Basyoo konsentus kun Butyoo pri tiu sintenado, komparante vivon en la mondo, en la ermitejo kaj en
la vojaĝo.
࠾࡚ࡁࣁࡉᡴ⛬ࡢ㐨ࡃ࡯࠾ேࡁⱝࡦ࡞ࡉ࠸࡟ඹ࡚ࡴࡍࡍࠎே ࣁ᭥ࢆ᮫࡟㞼ᓊᑎ࡜ࡴࡳ㊧඼
ࡿ⮳࡟ᙼ㯄ࡍ࠼࡯
Mi volis vidi tiun lokon kaj piediris al la templo, apogante je bastono. Oni propravole akompanis
min, multaj junuloj gajis laŭ la vojo, do, ni fine atingis montpiedon dum mi ne sciis.
ᒣ࡚࡟ࡁࡋࡅࡿ࠶ࡃ࠾ࡣ㇂㐨࡟࠿ࡿࡣᯇᮡࡃࢁࡃⱏ࡚ࡾࡓࡓࡋ༲᭶ࡢኳ௒⊰ᐮࡋ ༑ᬒᑾࡿ
ᑠᗡᒾࡢୖ▼ࡣࢀ࡯ࡢࡕࡼ࡟ᒣࡢᚋ࡜ࡸ࡟⛬ࡢࡃࡘ࠸ࡣᙼ㊧࡚ࡉ ධ࡟ᒣ㛛࡚ࡘࡓࢃࢆᡤᶫ
ࡋ࡜ࡇ࠿ࡿぢࢆᐊ▼ࡢṚ㛵ἲ㞼ἲᖌࡢᖌ⚙ጁ ࡾࡓࡅ࠿ࡦࡍࡴ࡟❍
La monto montriĝas profunda, pado laŭ valo daŭras tre longa, arboj de pino kaj kriptomerio svarmas
nigre, musko estas malseka, vetero en la kvara monato estas ankoraŭ malvarma. Tra dek pitoreskaj
lokoj laŭ la vojo, transirinte ponteton, ni eniras pordon de la templo. Do, kie troviĝas la ruino? Mi
grimpas sur la malantaŭan monton, kaj vidas, la eta ermitejo sur ŝtono staras ĉe kaverno. Ŝajnas al mi,
kvazaŭ mi vidus la “barieron de morto” de ĉina zenmajstro Myouzenzi [1238-1295] aŭ la ŝtonan
ĉambron de Houun, kiuj daŭris sidi kun decido por ne eliri vivaj de tie.
Rim.: Japanaj temploj ofte havas siajn belegajn lokojn, kies ensemblo estas nomita “dek
pitoreskoj”.
Rim.: Myouzenzi estis la fama ĉina zenmajstro, nomata ĉine Gaofeng Yuanmiao. Li trasidis fermite
15 jarojn, kun devizo “bariero de morto”, t.s., decidon, por ke li ne eliru, se ne atingus altan
iluminiĝon.
Pri tio, ke kiu estis Houun, estas diversaj opinioj. Unuj atribuas lin al ĉina bonzo, kiu konstruis la
templon Fayun-si (japane Houun-zi) en la epoko Liang, aliaj – al japano, Nakamine Akimoto [୰ᓠ᫂
ᮏ], kiu fondis la unu skolon de japana Zen, nomatan “Genzyuu-ha” [Skolo de efemera loĝado], al kiu
apartenis Buttyou.
ᮌၝࡶᗡࡎࡽࡪࡸࡣኟᮌ❧
Eĉ pegoj
Ne difektas la ermitejon
En somera arbareto
[Kitutuki mo io wa yaburazu natu kodati]
ࡋౝṧ࡟ᰕ୍ྃࡠ࡬࠶ࡾ࡜࡜
Mi almetis improvizite ĉi tiun verson al la fosto.
Rim.: En japana hajko unu sezonvorto [Kigo] estas konsiderata kiel grava bezonaĵo. En la supra
hajko, kontraŭe al la kutimo, estas miksitaj du sezonvortoj, “somera arbaro”, signifanta someron, kaj
“pego”, signifanta ĝenerale aŭtunon. Pego=Kitutuki havas alian nomon en japana lingvo “Teratutuki”,
kio signifas “pikanto per beko templon”. Tio devenas de la legendo, ke Mononobe Moriya [?-587],
kiu kontraŭis je la enkondukon de Budhismo en Japanion, metamorfozis sin post sia morto en la
pegon, strebante detrui templojn de Budhismo.
ࢆ஦ࡁࡋࡉࡸ ஒ࡜ࡼࡏᑻᚓ▷ࡇࡢ࠾ࡢ௜ཱྀṈ ࡿࡽ㏦࡚࡟㤿ࡾࡼ㤋௦⾜ ࡟▼⏕ẅࡾࡼ᫝
࡜࡞࠿ࡢࡶࡿౝᮃ
Post tio ni ekiris al la Mortiganta ŝtono, Sessyooseki. La kastelintendanto veturigis nin per ĉevaloj.
La grumo de mia ĉevalo petis min, dirante “Bonvole donu al mi vian verson, skribotan sur kartono!”.
Mi skribis por li, pensante, kian delikatan senton li havas.
㔝࡟ࡇࡼࢆ㤿≌ࡼࡅࡴ㒌බ
Surfone de la kampo
Ekbaŭmigu la ĉevalon
Ho, Kukolo-Muzo!
[No o yoko ni uma hiki muke yo hototogisu]
Rim.: Ĝis nun komentistoj afliktiĝas pri sia interpreto de tiu ĉi verso, ĉar oni diras, ke malfacile
estus asocii la kampon de Nasu kun kukolo. Mi tradukis laŭ mia propra kompreno. Kukolo ĉi tie estas
parnasa simbolo. Basyoo estis tre kortuŝita per la peto de simpla grumo, kiu havas amon al poezio.
Kampo Nasu asocias la batalkampon, ĉar tie kontraŭ la feo-vulpino Tamamo batalis la bravulo Miura
Kazusanosuke kaj tie naskiĝis la fama pafarkisto Nasu Yoiti, kaj tie manovradis la armeo de la
registaro Kamakura. Basyoo rajdis tiam sur belega ĉevalo de la kastelintendanto, tiel do en sia hajko li
duone kun ŝerco pozus kiel generalo, same kiel Petro la Granda aŭ Napoleon, rajdanta sur baŭminta
ĉevalo.
ࡠ࠼ぢࡢⰍࡢ◁┿ࡦࡃࡓࡢ匸⻏ ࡍࡦࢁ࡯ࡓࡲ࠸ẘẼࡢ▼ ࡾ࠶࡟ᒣ㝜ࣝฟࡢἨ ࡣ▼⏕ẅ
ࢫṚࡾ࡞ࡉ࠿࡜࡯
La Mortiganta ŝtono troviĝas, kaŝate per monto, kie ekfluas varma fonto. Veneneco de la ŝtono
ankoraŭ ne malaperis, tial abeloj, papilioj k.s. mortiĝis, kuŝante unuj sur aliaj tiel, ke ne videblas la
koloro de sablo.
Rim.: La Mortiganta ŝtono ekzistas malantaŭ la tiu monto, kie situas la sanktejo Yuzen Daimyouzin
zinzya. El tiu ŝtono elŝprucis venengaso, pro kio mortiĝis insektoj, birdoj kaj eĉ homoj. Laŭ legendo
metamorfozis sin en la venenan ŝtonon la feo-vulpino Tamamo.

࡜࡞ࡸࡣࡏࡳṈᰗࡢ᯾㒆Ᏺᡞ㒊ࡢṈᡤ ࡿṧ࡟SOHࡢ⏣࡚ࡾ࠶࡟㔛ࡢⰱ㔝ࣁᰗࡢ࣯ࡿཪΎỈὶ
ࢀࡘౝᐤ❧ࡑࡇ࡟ࡅ࠿ࡢᰗࡢࡇࡩࡅࢆࡋࡦᛮ࡜ࡸ࡟࡜࡯ࡢࡃࡘ࠸ࢆࡩ⤥࠼ࡇࡁࡦ⤥ࡢ࡟ࠎᢡ
Kaj la saliko Yugyouyanagi, kantita de la virtuozo Saigyou, restas en la vilaĝo Asino sur kamporando
de rizejo. Lia moŝto Kohou, guberniestro de ĉi loko, ofte diradis, ke mi vidu ĉi tiun salikon. Do mi
volis scii, kie ĝi estas. Hodiaŭ mi staris finfine sub la saliko.
࡞࠿ᰗࣝཤ❧࡚᳜ᯛ୍⏣
Unu kampon da rizo
Plantinte,
Foriras la saliko.
[Ta iti mai ue te tati saru yanagi kana]
Rim.: La Mortiganta ŝtono kaj la saliko Yugyouyanagi estas ankaŭ la famaj kantoj de teatro Noo
(Utajo). Basyoo vizitis sinsekve du lokojn, kantatajn en Noo. Nomo de saliko Yugyouyanagi devenas
de la Nooa epizodo, ke iu migranta bonzo apenaŭ povis trovi vojon dank’ al la spirito de la velkanta
saliko.
Poemo de Saigyou estas sekve:
“Mi haltis iom da tempo en la ombro ĉe la saliko,
sub kiu fluas pura akvo laŭ vojeto”
Kohou estis Asino Minbu Suketosi [1636-1692], kies pseŭdonomo de hajko estis Tousui.
Pri ĉi tiu hajko pri saliko estas tre malfacile kompreni, kiu plantis rizon kaj kiu foriris, ĉu
kampulinoj, ĉu Basyoo, aŭ spirito de saliko? Laŭ gramatiko la subjekto devas esti la saliko. Tiel do mi
tradukis la hajkon, sekvante la gramatikon. Tiam signifo de hajko estas akceptita jene – pejzaĝo kun
pura rivereto nun ŝanĝiĝis al unu rizkampo, kaj la antaŭa saliko ĉe Saigyou foriris. La nuna rizkampo
ankaŭ iam nepre ŝanĝiĝos. Kaj pejzaĝo kaj poetoj foriras. Angla traduko havas la jenajn:
a whole rice paddy planted – I depart from the willow (Barnhill)
They sowed a whole field, And only then did I leave Saigyo’s willow tree.(D. Keen)
Rice-planting done, they depart – before I emerge from willow shade. (Hamill)

Laŭ la komentaria libro “Sugagomo”(1778), kiam vizitis la komentisto, jam staris la saliko
Yugyouyanagi ĉe la Torijo-pordo de la Hatiman sanktejo. La saliko ankaŭ migradas, ĉar la fono
ŝanĝiĝas kun la trapaso de tempo.
ࡋࡵ࡜ࡶ౽࡜࡬ࡇࡸࡳ࡚࠿࠸ ࡠࡾ᪑ᚰᐃ࡚ࡾ࣯࠿࡟㛵ࡢⓑἙ࡟࣯ࡲࡿ㔜ᩘ᪥ࡁ࡞࡜ࡶᚰ
ࡾ࡞᩿ࡶ
La tagoj pasis ĝis nun, dum ŝanceliĝema estis mia koro, sed mia decido firmiĝis, trapasante la
pordo-barieron Sirakawa, la eniron al la Nordo. Estas nature, ke iu antikvulo volis “kiel ajn sendi
leteron al ĉefurbo” dum la trapaso.
Rim.: La antikvulo estas Taira Kanemori (?-990). De post la trapaso tra Sirakawa komenciĝis vera
vojaĝo al fora interno, tial Basyoo skribis, ke decido firmiĝis. Laŭ la taglibro de Sora, Basyoo redonis
haoron-surtuton, donitan de la amiko en Kurobane. Tio signifas, ke Basyoo vestiĝis perfekte en bonza
vesto ĉe la Sirakawa bariero.
㟷ⴥ࡚ࡋ࡟ಜࢆࡕࡳࡶࡋṧ࡟⪥ࢆࡏ࠿⛅ ࡴ࣯࡜ࢆࢁ࣯ࡇேࡢ㢼㦁࡚ࡋ࡟୍ࡢ㛵୕ࡣṈ㛵
ேෙ ྂࡿࡍࡑࡕ࣯ࡇࡿࡺࡇࡶ࡟㞷࡚ࡦࡑဏࡢⰼ࡟Ⲉ࡟ⓑጁࡢⰼࡢ༲ ஓࢀࡣ࠶⊱ᲈࡢ
ࡑ࡜ࡋࢀ⨨ࡵ࣯࡜ࡶ࡟➹ࡢΎ㍜࡜࡞஦ࡋᨵࢆ⿦革ࡋ࣯ࡓࢆ
Ĉi tiu bariero estas unu el tri famaj, kaj kiu havas poetan fajnecon, tiu povas esti kortuŝata ĉi tie.
Sub la impreso de antikvaj poemoj restus en oreloj aŭtuna vento kaj videblus karmezinaj folioj de
acero. Tamen nun, kiam mi vidas ĉe acero nur branĉojn kun verdaj folioj, ju pli grandiĝas imagoj, des
pli beliĝas la pejzaĝo ĉirkaŭ la pordo. Floras ege blankaj deŭzioj kaj kune kun sovaĝaj rozoj, do ŝajnas
al mi, ke mi trapasus ĉi pordon kvazaŭ tiam, kiam neĝus. Per plumo de Huziwara Kiyosuke estas
enskribita, ke, trairante la pordon, iu antikvulo vestis sin belaj kaj pravigis ĉapon.
Rim.: Pri tio, kiuj barieroj estas tri famaj, disiĝas opinioj inter komentistoj.
Rememorante antikvajn poemojn pri Sirakawa, Basyoo prezentas al si aŭtunan kaj vintran pejzaĝojn.
Aŭtunan venton aŭdas Basyoo, apogante je la fama poemo de Nouin (?-998): “Ekiris mi de ĉefurbo en
printempa nebuleto, nun jam blovas aŭtuna vento ĉe la Sirakawa variero”. Instigas al li aceron la alia
poeto Minamoto Yorimasa (1104-1180) , kiu versis: “En ĉefurbo videblis ankoraŭ verdaj folioj, tamen
nun sterniĝas karmezinaj folioj sur la bariero Sirakawa”. Sovaĝaj rozoj ĉi tie havas belan koloron.
Multe da poetoj verkis pri neĝo en Sirakawa, tial do Basyoo fantazias neĝan barieron per belaj floroj.
Huziwara Kiyosuke [1104-1177] estis la fakulo pri poetiko kaj skribis en sia libro “Hukuro Sousi”,
ke iu Takeda Tayuu Kuniyuki, formale vestiĝinte, trapasis la barieron.

༲ࡢⰼ࡟ࡋࡊ࠿ࢆ㛵ࡢᬕ╔ဢ ᭯Ⰻ
Per deŭzio kapornamite,
la pordbarieron trairas.
Tio estas la ceremonia vestado.
[Unohana wo kazasi ni seki no haregi kana]
Sora verkis tiele.
Rim.: Pri tio, kiu trairas en ĉi tiu hajko, apartiĝas opinioj en du tendarojn. Unuj atribuas al Takeda
Tayuu, aliaj – al Sora. Mi opinias Sora kaj Basyou trairantaj kun deŭzioj. La vestojn, donitajn en
Kurobane, ili forĵetis antaŭ la eniro en Sirakawa, kiel skribite de Sora en 21-a de kvara monato [la 8-a
de junio laŭ sunkalendaro].

ᗉᖖ㝣ୗࡢ᫓୕㤿┦ᒾᇛ࡟ྑࡃὠ᰿㧗఍࡟ࡾᕥ ࡿΏࢆᕝࡲࡃࡩ࠶࡟࣯ࡲ足㉺࡚ࡋࡃ࠿࡜
ࡍࡽࡘ࠺ᙳ≀࡚ࡾ᭎✵ࡣࡩࡅ࡟足ࢆபᡤ࡜἟ࡆ࠿ ࡿ࡞ࡽࡘᒣ࡚ࡦ࠿ࡉࢆᆅࡢ㔝
Tiele trapasinte, ni transiris riveron Abukuma. Maldektsre alte staras la monto Aizune [Bandai],
dekstre videblas vilaĝoj Iwaki, Souma, Miharu, ĉenas montoj, kiuj estas la limo inter regionoj Hitati
kaj Simotuke. Ni iras laŭ la lago, nomata Kagenuma, ŝpegula lago, sed hodiaŭ ombras ĉielo, tial ne
bone reflektas.
Rim.: Abukuma estas nomata alie “Oukuma”, kiu inkluzivas signifon “renkontiĝo”. Kaj tiu rivero
fariĝis la poezia loko de Utamakura.
ࡸࡿࡘ࠼ࡇ࡟࠿࠸㛵ࡢඛⓑᕝ ࡿࡽࡵ࣯࡜᪥஬ᅄ࡚ࡡࡘࡓࢆࡢࡶࡩ࠸࡜❓➼࡟㥐ࡢᕝ࠿㡲
ࡶ࠾࠺ࡋ࠿ࡤ࠿ࡣ࡚᩿ࢆ⭠࡟ᪧ᠜ࢀ࣯ࣁ࠺㨦࡟㢼ᬒࡣୟࢀ࠿ࡘ㌟ᚰࡳࡋࡿࡃࡢ㛗㏵ ၥ࡜
ࡍࡉࡽࡃࡵࡦ
Ni vizitis ĉe la stacio Sukagawa unu hajkiston, s-ron Toukyuu [1638-1715], kiu lasis nin resti ĉe si
dum kvar-kvin tagoj. Antaŭ ĉio li demandis min, “Kiel vi trapasis pordobarieron Sirakawa?” [tio
signifas, kiun poezion vi versis] Mi diris al li: “Ĝenante pro la longa vojaĝo, laciĝinte je korpo kaj
spirito, aŭ elravite de pejzaĝo, rememorante korŝire malnovajn poetojn, mi ne povis sufiĉe elpensi
propran verkon. Estas domaĝe, se nenion mi farus, do mi versis tiele.
ࡓ࠺᳜⏣ࡢࡃ࠾ࡸึࡢ㢼ὶ
Poezia komenco,
de la nordo
la ĥoro por rizpriklado
[Huuryuu no hazime ya oku no taue uta]
ࡠࡋ࡞࡜ᕳ୕࡚ࡅ࣯ࡘ࡜୕➨⬥ࣁࢀㄒ࡜࡟࠿ࡍࡉࡶࡴ࠼ࡇ࡟ୗ↓
Tiam al tiu la aliaj alligis siajn versojn, duan rulaĵon kaj trian, kaj kompletiĝis triopo de verkoj.
Rim.: La bariero Sirakawa estis la simbolo de la japana ŝtatpotenco kontraŭ la nordaj
malamikoj[Ainu]. Poste ĝi fariĝis la simbolo de eniro al fora provinco kaj estis kantata kiel la poezia
loko por vojirantaj poetoj. Sed Basyoo ĉi tie sentas tute alie ol antaŭuloj. Li antaŭ ĉio aŭdas popolan
kanton por rizpriklada laboro. Malaperis la antaŭa bariero, majesta kaj aŭtoritata. Malsame de Nouin
kaj Yorimasa, Basyou atentas nek venton, nek foliojn, sed por li aŭdeblas la popola ĥoro, kiu devas
esti por li unua komenco de estetiko. Okaze de la saliko Yugyouyanagi, Saigyou kantis pri la pura
akvo, sed Basyoo pri la rizkampo. Rizkampo ne estas nur pura naturo, sed artefarita naturo fare de
homa laboro.
ぬ࡟㛪࡜ࡸࡃ࠿ࡶኴᒣࡩࢁࡦᶶ ᭷ൔࡩ࡜࠸ࢆୡ࡚ࡳࡢࡓࢆᮌ㝜ࡢᡂᰩ࢟኱࡟ഐࡢᐟࡢࡇ
ࡢ⸂⳶ᇶ⾜࡜ࡾ࠶౽࡟す᪉ίᅵ࡚᭩࡜ᮌࡢすࡣᏐᩥ࠺࠸࡜ᰩ モ ඼ࣝౝ௜᭩࡟ࡢࡶ࡚ࢀࡽ
ࡸ࠿࡜ࡩ⤥⏝ࢆṈᮌࡶ࡟ᰕࡶ࡟᮫⏕୍
Apud la staciurbeto loĝas unu bonzo sub granda kaŝtanarbo, forlasinte mondon. Ŝainas, ke tia povus
esti la Profunda monto, kie oni prenis hipokaŝtanajn glanojn. Mi priskribis en la papero tiele.
“Ideogramo de kaŝtano konsistas el la ideogramoj “okcidento” kaj “arbo”, tial havas rilaton kun la
okcidenta pura lando, do onidire, eĉ Sankta Gyouki [668-749] uzas tiun arbon por bastono kaj por
fosto”.
ୡࡢேࡢぢ௜ࡠⰼࡸ㌺ࡢᰩ
Al homoj en la ordinala mondo
ne rimarkeblas tiaj floroj,
kiel kaŝtanaj ĉe alero
[Yo no hito no mitukenu hana ya noki no kuri]
Rim.: Laŭ la taglibro de Sora tiu bonzo estas Kasin (Yanai Yasaburou, Ritusai), kies ermitejon
Basyou vizitadis en 23-24 de kvara monato.
Pri la Profunda monto (Taisan) estas diversaj opinioj inter komentistoj. Unuj opinias, ke tia estis la
sceno, versita de Saigyo pri profunda monto, kie li prenis hipokaŝtanajn glanojn. Aliaj atribuas ĝin al
Du fu, aŭ al Ji Wu, aŭ al Zhuan-zi, aŭ al Budhao.
Gyouki [668-749] devenis de la reĝa familio de Pekche (Kudara). 15 jaraĝa, li bonziĝis kaj lernis
budhismon en la templo Yakusi-zi ĉe la bonzoj Siragi Keiki kaj Gien. Kiel vaganta bonzo li vojiradis
en diversajn lokojn kaj konstruadis pontojn, vojojn, digojn, templojn k.a. Lia religia agado longe estis
subpremita de tiama registaro kvazaŭ pro delogigo de popolo. Ĉar, estas skribite, ke ĉien ajn li iradis,
post lin svarmadis popoloj, adorante lin. Finfine, laŭdate de la imperiestro Syoumu Tennou [701-756
(reĝ.724-749)], li fariĝis la granda ĉefbonzo en 15-a jaro de Tenpyou [743].
La hajko laŭdas vivmanieron ne nur de la ermito Kasin, sed la granda bonzo Gyouki. Nerimarkeblaj
floroj de kaŝtano estas la simbolo de la okcidenta pura lando de Budahismo . Tra io banala, estanta tre
proksime ĉe la alero de domo, vidas la grandulo tion, kio ne videblas al ordinaluloj.

ࡘ࠿ ࡋከ἟ࡾࡓ࠶Ṉ ࡋ࠿ࡕࡾࡼ㐨 ᒣ᭷࠿ࡉ࠶࡚ࢀ㞳ࢆᐟࡢ2ᷓ㔛ィ஬࡚ฟࢆᏯ࠿❓➼
ࡋ࡞ே▱᭦ࡶ࡜ࢀౝᑜ࡟ࠎே࡜ࡑபࡣ࡜ࡳࡘ࠿ⰼࢆⲡࡢࢀࡘ࠸ࣁࢀ࡞࠺࠿ࡕ࣯ࡸࡶสẚࡳ
ࡠࡾ࣯࠿࡟4ࡢᒣࡣ᪥࡚ࡁࡾ࠶ᑜ࡜ࡳࡘ࠿ࡳࡘ࠿ࡦ࡜࡟ᑜேࢆ἟
Irinte ĉirkaŭ 5 leŭgoj [20 km] for de la domo de s-ro Toukyuu, kaj trapasinte la etapon Hihada, ni
trovis la monteton Asakayama, starantan proksime de la ĉefvojo. Ĉi tie estas multe da marĉoj. Jam
proksimiĝas tempo falĉi herbon, nome Katumi, do mi demandis al homoj, kiu herbo nomiĝas la
flor-katumi [en la marĉo de Asaka, kantata en la poemaro Kokinsyuu,] tamen neniu scias. Dum mi
serĉadis la marĉon, demandadis, murmurante “Katumi, katumi”, jam suno subiras sur monteĝo.
Rim.: Nun estas neidentigebla, kio estis “Katumi”. Ĉi herbo aperas en la poemo de Huziwara
Sanekata [?-998], kiu fariĝis distriktestro Mutu kaj mortis tie. Lia poemo en Kokinsyuu estas jene:
En profunda Nordo
floras Katumi en marĉo de Asaka,
Al spektanto ekflorus la dolĉa amo
[Mitinoku no Asaka no numa no hana Katumi katu miru hito ni koi ya wataramu]
Pri Katumi troviĝas diversaj opinioj. Unuj atribuas ĝin al Makomo (Zizanio), aliaj al irido.
ࡿἩ࡟ᔱ⚟ࡋぢ୍ᒾᒇࡢ㯮ሯ࡚ࢀࡁ࡟ྑࡾࡼᯇᮏ஧
Ni turnis dekstren ekde la loko Nihonmatu [Du pinarboj], ekvidis la rokan kavon en Kurozuka,
tranoktis en la urbo Hukusima.
Rim.: Kurozuka [Nigra tombo] estas legenda loĝejo de demonino, kiu mortigas por manĝi
vojaĝantojn. Tio estas kantata en la utajo de teatro Noo.
ࡾ࠶࡚ᇙ࡟ᅵ ▼༙࡟ᑠ㔛ࡢ㐶ᒣ㝜⾜ ࡟㔛ࡢࡩᚸ ࡚ᑜࢆ▼ࡢᦾࡕࡶࡩࡢࡋࡣࢀࡃ࠶
࡚ࡋࡽ࠶ࢆ㯏Ⱁࡢேࡢ᮶  ࢆࡋౝ࡟ୖࡢᒣࡢࡇࡣࡋ࠿ࡴ ࡿࡅ࡬ࡋࢆ࡚ࡾ᮶ࡢ㒊❺ࡢ㔛
ࡉ ப࡜ࡾࡓࡋࡩ࡟ࡲࡉୗ࡚ࡶ࠾ࡢ▼ ࡣࡏⴠࡁࡘ࡟㇂ࡢࡇ ࡚ࡳࡃ࡟ࢆࡿౝヨࢆ▼ࡢࡇ
ࡸ࡟஦ࡁ࡬ࡿ࠶ࡶ
En sekva tago ni iris al la vilaĝo Sinobu por vidi ŝtonegon “Sinobumozizuri”. En la fora vilaĝeto
sub monto estas la ŝtono enterigita duone. Knabo diris al ni: “Ĝi staris iam sur la monto, sed
scivolemaj vojaĝantoj, preninte cerealojn, provadis ŝmiri sur ĝi, do vilaĝanoj malamis tion, kaj faligis
ĝin suben ĉi tien, tiam ĝi renversiĝis kun kapo malsupre”. Tio vere povus okazi.
Rim.: Sinobumozizuri estas la ŝtono, uzita antaŭe por tinkturado de ŝtofoj kaj ofte kantata en
poezio kiel simbolo de virina amo. Basyoo skribis pri la ŝtono: “Ĉi ŝtono antaŭe iĝis la amŝtono por
virinoj”. Estis legenda, ke sur la ŝtono aperus la vizaĝo de amata viro.
ᦾࡪࡢࡋ᫇ࡸ࡜ࡶᡭࡿ࡜᪩ⱑ
Virinaj manoj, prikladantaj riz-plantidon,
Rememorigas min pasintecon,
Kiam oni tinkturadis sur la ŝtono.
[Sanae toru temoto ya mukasi sinobu zuri]
Rim.: El manoj Basyoo imagas virinan enamiĝon. Virinaj manoj estas ne nur por laboro de
rizplantado kaj tinkturado, sed ankaŭ por preĝo de amo. Estas notinde, ke Basyoo versis serion de
hajko pri riz-plantado surfone de saliko, kanto kaj ŝtono. Tra la virinaj manoj, plantantaj rizidojn,
imageblas al la poeto tuta historio de la vivo en nord-orienta provinco. La fora provinco Oku
montriĝas al Basyoo laborlokon de virinoj.
᭶ࡢ㍯ࡢΏࢆࡋ㉺࡚℩ࡢୖ࡜பᐟࡢฟࢶ బ⸨ᗉྖ࠿ᪧ㊧ࡢࡾࡓࡦࣁᒣ㝿୍㔛༙ィ࡟᭷
Transiris ni la pramejon ĉe Tukinowa kaj alvenis al la etapa urbo Senoue. La malnova vestiĝo de la
guberniestro Satou troviĝas je ĉ. unu leŭgo kaj duono maldekstre sur la piedo de monto.
Rim.: Satou Motoharu estis vasalo de Huziwara Hidehira, kaj regis subguberniojn Sinobu kaj Date.
Li estas fama kiel patro de Tugunobu kaj Tadanobu, bravaj fratoj, fidele servintaj al la generalo
Minamoto Yositune. Estas skribite diverse en historiaj libroj pri la sorto de Motoharu, aŭ li mortis en
1189 dum la batalo kontraŭ Yoritomo [laŭ Azumakagami], aŭ li estis amnestiita [laŭ Hiraizumi-si], aŭ
li mortis pro ĉagreno post la adiaŭo kun siaj filoj [laŭ Ĵoruro]. La vestiĝo estis la ruino de kastelo
“Outori (Birdego)” kaj lia ĉirkaŭaĵo.
ࡢே࡜࡞㊧ࡢᡭ኱࡟㯄 ᪧ㤋ஓ࠿ྖᗉ ᫝ࡿࡓ࠶ᑜ࡟ப࡜ᒣ୸࡟足ࠫᑜ࡚⪺࡜㔛㪆㔝ࡢ㣤ሯ
ࡋ࠿᎑ࡢே஧ࡶ࡟୰ ࢫṧࢆ☃▼ࡢᐙ୍࡟ᑎྂࡢࡽࣁࡓ࠿ཪ ࡋⴠࢆὂ࡚ࡏ࠿ࡲ࡟ࡿࡺࡋࢆ
ቒᾦ ࡠࡋࡽࡠࢆ魚࡜ဢࡢࡶࡿࡘ࡬⪺࡟ୡࡢྡᩜࡦࡀࡦ࠿ඹࢀ࡞࡞ࢇࢆ ࡾ࡞ࢀࡣ࠶ඛࡋࡿ
ࡍ࡜≀ொ࡚ࡵ࡜࡜ࢆ10࠿៞ኴยᘚࡢ⤒⩏࡟∓ࡣ࡬ஒࢆࡸࡕ࡚ධ࡟ᑎ ࡍࡽ࠶࡟ࡁ㐲ࡶ☃▼ࡢ
Mi aŭdis, ke la nomo de la loko estas “Sabano” en la vilaĝeto Iizuka, kaj iris, serĉante, kie ĝi situas,
kaj atingis la lokon, t. n. Maruyama. Ĝi estis la malnova kastelo de la guberniestro. Ĉe mi larmoj fluis,
kiam oni montris ruinojn de ĉefa pordego k. a. En la apuda malnova templo [Iouzi] restas la ŝtona
monumento de la familio. Antaŭ ĉio kortuŝis min la signo de du edzinoj. Miaj larmoj malsekigis
manikon, ĉar, kvankam virinoj, iliaj nomoj fariĝis famaj tra la mondo, kiel laŭdindaj fidelulinoj. Ŝtona
monumento, faliginta larmojn, troviĝas ne nur en fora Ĉinio, sed ankaŭ proksime. Enirinte la templon,
mi petis teon, do montriĝas, ke ĉi tie estas konservitaj la glavo de Yositune kaj la dorsosako de Benkei,
kiel trezoroj.
ᕻᖬࢀࡉ࠿࡟᭶஬ࡶኴยࡶ10
Kaj la dorsosakon, kaj la glavon
En majo montrigu pompe,
Ĉe la flagrubandoj.
[Oi mo tati mo satuki ni kazare kami nobori]

ࡸ࡟஦ࡢ᪥᭾᭶஬
Tio okazis la unan de majo.
Rim.: Ĉiu ajn memoraĵo pri Yositune ĉiam larmigas Basyoo. Nuntempe jam ne troviĝas signo de du
virinoj en la templo Iouzi, sed Yosa Buson pentris bildojn de du virinoj, vestitaj en kirasoj kun armiloj.
Buson vidis ĝin en la templo apud la loko Abumizuri [Letero de Buson al Kiyuu]. Buson ankaŭ, tre
kortuŝite, ne povis ne pentri du virinojn. La hajko de Basyoo signifas, ke oni devas rememori estintajn
bravulojn je la Festo de Knaboj, montrigante postlasitajn objektojn ĉe karpofiguraj flagrubandoj sub
maja ĉielo.
Laŭ la taglibro de Sora ili vizitis la templon Iouzi en 2-a tago de kvina monato.
ࡶ࡜ ㈋ᐙஓࡁࡋࡸ࠶࡚ᩜࢆ⟙࡟ᅵᆘ࡟ࡿ࠿ࢆᐟ࡚ධ࡟‮ࡣࢀ࠶Ἠ  ࡿࡲ࡜࡟ኪ㣤ሯ඼
ࡏࡩ࡚ࡿ㝆࡟ࡾࡁࡋ㞾㬆㞵࡚ධ࡟ኪ ࡍࡩ࡚ࡅ࠺ࡲࢆᐭᡤ࡟ࡅ࠿ⅆࡢࡾࢁࢄࡣࢀࡅ࡞ࡶⅆࡋ
࠺ࡸࡶ✵ࡢኪ ▷ࢇ࡞࡟ᾘධィ࡚ࡾࡇ࠾࡬ࡉ⑓ᣢ ࡍࡽ╀࡚ࢀࡽ࣯ࡏ࡟⺅⺓ ࡾࡶࡾࡼୖࡿ
ࡠ❧ཪ᪑ࣁࢀ᫂࠺ࡸ
Ĉi-nokte ni restis en la banloko Iizuka. Estas varma fonto, do ni baniĝis kaj tranoktis tie, kie estas
stranga mizera domaĉo kun pajlomato, sternita rekte sur terplanko. Sen kia ajn lanterno ni kuŝis sur
lito, kiun ni mem pretigis ĉe la kameno kun fajreto. Kiam noktiĝis, subite tondris kaj pluvegis senĉese,
pluvoakvo likadis sur nin, kuŝantajn sur la lito, krome pikate de puloj kaj moskitoj, mi ne povis dormi.
Reaperis eĉ mia kronika malsano, mi apenaŭ ne svenis. Fine lumiĝis ĉielo post la mallonga nokto kaj
ni daŭre ekiris vojon.
Rim.: Lia kronika malsano estas galŝtono, koliko kaj hemoroida tubero.
࡚࡬࣯࠿ࢆᮎ⾜ࡿ࡞࠿ࡿࡣ ࡿฟ࡟㥐ࡢ᱓ᢡ࡚ࡾ࠿㤿 ࡍࡲ࣯ࡍࢁࡇࡇṧྡࡢࡿࡼ⊱
ࡿ࣯࠿⑓ぬ᮰࡜࡬࠸࡜ࡋ࡞⨹ ᪑㑔ᅵࡢᤞ⬮足㌟↓ᖖࡢほᛕ㐨㊰ࢇ࡞ࡋ࡟᫝ ኳࡢ࿨ஓ࡜Ẽ
ࡍࡇࢆᮌᡞ኱ࡢ㐩ఀ࡚㋃࡟ᶓ⦪㐨ࡋ┤ࡾ࡜ຊ
Malvigla mi estas pro la lasta nokto. Pruntepreninte ĉevalojn, ni veturis al la poŝtostacio Koori. La
vojo restas ankoraŭ tre longa, tia malsano preskaŭ senkuraĝigas min. Sed strebante pilgriman vojaĝon
al malproksimaj landoj, penetrite de vanteco kaj preteco por forĵeti sin, liverante ĉion al la ĉiela
ordono, ĉu mortos sur la vojo aŭ ne, do mi iomete revigliĝis kaj, piedbatante ĉiuflanken, antaŭenpaŝis
plu laŭ la vojo, kaj trairis la grandan fosaĵon, nomatan kiel la Granda palisaro de Date.
Rim.: La Granda palisaro de Date estas la loko, kie en 1189 la armeo de Huziwara Yasuhira estis
venkita de Kamakura registaro. En unu aserto estas dirite, ke tiu Satou Motoharu mortis dum la tiama
batalo.

学習会の内容

2017年より学習会(土曜例会)では会話練習を主とした教材に変えて学習をスタートしました。

使用する教材は「エスペラントはこうして話す エスペラント会話の実際」になります。

入門・初級学習希望者はいつでも歓迎しています。教材がなくても体験できます。ご連絡ください。