6 de Gassan ĝis Komatu (酒田から小松まで)

Basyoo
Streta vojo al fora interno:
de Gassan ĝis Komatu
(Tradukis en Esperanton kaj rimarkigis Teruhiro Sasaki)
「酒田から小松まで」

酒田の余波日を重て、北陸道の雲に望。遥のおもひ胸をいたましめて、加賀の府まて百三十里と聞。鼠の関をこゆれは、越後の地に歩行を改て、越中の国一ふりの関に至る。此間九日、暑湿の労に神をなやまし、病おこりて事をしるさす。
文月や 六日も常の 夜にハ似す
荒海や 佐渡によこたふ 天河

Restado en Sakata daŭris tagojn pro malinklino forlasi ĝin, sed mi turnis min al nuboj sur sekva vojo laŭ Hokuriku-doo. Ĉagrenigas por mi koron tiel lontana vojo, onidire, ke distanco ĝis la ĉefurbo de Kaga estas 130 leŭgoj. Trairinte la barieron de Nezu, piedirinte plu laŭ la lando de Etigo, ni atingis la barieron de Itiburi en la provinco de Ettyuu. Dum ĉi tiuj 9 tagoj mi nenion skribis, ĉar min tiel ĝenadis psike troa varmego kaj pluvo, ke reaperis al mi malsano.

En la sepa monato
Estas la rendevuo de Altairo kun Vego,
Eĉ la sesa nokto, antaŭvespero de la festo,
Ŝajnas neordinala
[Humizuki ya muika mo tune no yo niwa nizu]

Jen furioza maro,
Al la insulo Sado kuŝiĝu
Ĉielrevera Galaksio
[Araumi ya Sado ni yoko tau amanogawa]

Rim.:
Basyoo skribis en alia loko (“Genzyuuanki”), ke li dezirus daŭrigi vojaĝon plu norden de Sakata eĉ ĝis la insuloj Tisima[Kuriloj]. Li skribis, kvazaŭ la vojaĝo daŭris 9 tagojn inter Sakata kaj Itiburi, sed laŭ la taglibro de Sora necesis 16 tagoj. Koncernante la hajkon pri Sado, la punkto de disputo okazas ĉirkaŭ la verbo “yokotau”. Ĉu ĝi estas transitiva aŭ ne? Mi tradukis la verbon kiel netransitiva kaj ordona formo “kuŝiĝu”. En la tempo, kiam Basyoo vizitis ĉi tiun lokon, ne kuŝas sur la insulo Sado la Lakta Vojo, nomata japane kiel Ĉiela Rivero. Laŭ mia opinio, Basyoo esperas, ke la Ĉiela Rivero etendiĝu al la malfeliĉa ekzilejo Sado. La granda poeto ploras, ke Sado fariĝis la ekzilejo, kvankam tiu insulo mem estas tre riĉa je oro. Li kompatas la malfeliĉulojn sur la insulo, samekiel A. P. Ĉeĥov sentis, vizitante la insulon Saĥalin. Estas dirite, ke la hajko pri Ĉiela Rivero estis versita en Izumo-zaki, tamen laŭ la taglibro de Sora tiu nokte pluvegis. Estas eble, ke la Galaksio ne videblis, kaj maro ne estis glata. Verŝajne, ke Basyoo kreis la hajkon per sia imago.

けふハ親しらす子しらす犬もとり駒返しなと云北国一の難所を越てつかれ侍れは、枕引よせて寝たるに、一間隔てヽ面の方に若きをんなの声二人計ときこゆ。年寄たるおのこの声も交て物語するをきけは、越後の国新潟と云所の遊女成し、伊勢参宮するとて、此関まておのこの送りて、あすハ古里にかへす文したヽめ、はかなき言伝なとしやる也。白波のよする汀に身をはふらかし、あまのこの世をあさましう下りて、定めなき契、日〻の業因いかにつたなしと物云を聞々寝入てあした旅たつに、我々にむかひて、行衛しらぬ旅路のうさ、あまり覚束なう悲しく侍れは、見えかくれにも御跡をしたひ侍らん。衣の上の御情に大慈のめくみをたれて、結縁せさせ給へとなミたを落す。不便の事にハおもひ侍れとも、我々ハ所々にてとヽまる方おほし、唯人の行にまかせて行へし。神明の加護必つヽかなかるへしと云捨て出つヽ、あはれさしはらくやまさりけらし。
一家に 遊女も寝たり 萩と月
曾良にかたれは書とヽめ侍る。

Hodiaŭ transirinte plej malfacilajn klifojn en norda lando, nomatajn kiel Oyasirazu- Kosirazu, Inumodori [Hundo retiriĝas], Komagaesi [Ĉevalo returniĝas], mi tre laciĝis kaj enlitiĝis kun kapkuseno, do tiam el la najbara ĉambro, frontanta al vojo, aŭdeblas voĉo de du junulinoj kaj unu maljunulo. Mi aŭdas, ke ili flustradas, kaj mi sciiĝis, ke ili estas putinoj de Niigata en la provinco de Echigo. Ili iras al Ise por adorviziti la Sanktejon kaj li akompanis ilin ĝis ĉi tiu bariero. Morgaŭ ili skribos hejmen al sia vilaĝo leteron, portotan de li, por ke ili sendu vantan mesaĝon. Ili diras, ke, forlasintaj sin al bordo, kien blankaj ondoj iradas, ili falis mizere en marfiŝista mondo kaj seksumadas nedifinite kun ĉiuj ajn kaj pekadas ĉiutage pro malbonsorta karmo. Aŭdante kaj reaŭdante ilian paroladon, mi endormiĝis. Kiam ni estas ekveturontaj matene, ili turnas sin al mi kun peto: “Estas ĝene al ni sur nekonata vojo kaj tiel triste pro timo, ne sciante, kio okazus, ke ni volus iri post vi nerimarkate, kaŝe aŭ videble. Bonvolu kompati nin favore je viaj Budhistaj vestoj kaj kunligu nin kun vi laŭ Budhisma sorto”. Tiele ili diras, plorante. Kompatindaj ili ja estas, sed mi diris al ili: “Ni devos restadi en multaj lokoj laŭ la vojo. Al vi pli bone estos iri, sekvante tien, kien la aliaj iras. Nepre vin helpos Dio en bona vojaĝo”. Tiele mi fordiris, sed ekirante, mi ja dume ne ĉesis bedaŭri ilin.

En unu domo kune kun mi,
Ankaŭ putinoj dormas.
Floras lespedezo, brilas la luno
[Hitotu ya ni yuuzyo mo netari hagi to tuki]

Mi rakontis al Sora tion, kio okazis, kaj li surpaperigis.

Rim.:
Basyoo tre laciĝis post la danĝera vojaĉo, nomata “Oyasirazu-Kosirazu”, kio signifas la ne facile traireblan lokon, kie oni ne povas zorgi eĉ pri siaj gepatroj nek pri gefiloj. Tiam li renkontiĝis kun putinoj, vojirantaj por adorviziti la Sanktejon Ise. Li trovis ilin senimpertinentaj, modestaj kaj pilgrimantaj. Ricevinte permeson ekveturi al Ise, la putinoj povis renaskiĝi kiel ordinaraj homoj. Al ili devis esti malfacile libertempi por la pilgrimado. Kvankam Basyoo profunde kompatis ilin, tamen li malakceptis ilian peton vojiri kune. Oni povas vidi ĉe li la sintenadon, detranĉitan de laika mondo. Ja kiel ĝuste flikitaĵo de lespedezo kaj luno, Basyoo nur vidis, brilante, la lespedezon floranta. I. a., koncerne mian propran aferon, miaj prapatroj de avino laŭ la patrina linio (la familio Oomaki) estis intendantoj de Ichiburi Bariero dum Edo periodo.

くろべ四十八ケ瀬とかや、数しらぬ川をわたりて、那古と云浦に出。担籠の藤波は春ならす共、初秋の哀とふへきものをと人に尋れハ、是より五里磯つたひして、むかふの山陰に入、蜑の苫ふきかすかなれハ芦の一夜の宿かすものあるましと云イをとかされて、かヽの国に入ル。
わせの香や 分入右は 有ソ海
Estas dirite, ke en la delto de rivero Kurobe disbranĉiĝas en 48 da torentoj. Ni travadis sennombrajn riveretojn, kaj alvenis al la kreko, nomata Nago. Mi volus vidi ondojn da visterio en la vilaĝo Tago, fama en la Man’jo poezio, pensante, ke, kvankam nun ne estas printempo, tamen eĉ en la komenco de aŭtuno ĝi havas propran specon de estetiko, kaj mi demandis iun pri ĉi tiu loko. Li respondis: “Necesas piediri de ĉi tie kvin leŭgojn laŭ rifoza marbordo kaj eniri malantaŭ tiun foran monton, sed ĝi troviĝas en la loko, kie estas nur povraj fiŝistaj domaĉetoj, tial do neniu luigos al vi ĉambron eĉ por unu tranokto”. Tiele oni timigis nin, kaj ni antaŭeniris rekte al la provinco Kaga.

Bonodoras fruaj rizoj,
Preteriras ni malglate,
Dekstre ondas rifriĉa maro
[Wase no ka ya wake iru migi wa arisoumi]

Rim.: El la Man’jo poemaro estas la poezio pri la visterio en Tago, versita de Kuranoimiki Nawamaro. Sed estas dirite en “Shuuishu”, ke la poezio apartenas al la fama poeto Kakinomoto Hitomaro. Nago estas versita, kiel bona pejzaĝo, de Ootomo-no Yakamoti, fama poeto kaj la intendanto de ĉi tiu loko.

卯の花山くりからか谷をこえて、金沢は七月中の五日也。爰に大阪よりかよふ商人何処と云もの有。それか旅宿をともにす。一笑と云ものは、此道にすける名のほのぼの聞えて、世に知人も侍しに、去年の冬早世いたりとて、其兄追善を催すに、
塚も動け 我泣声は 秋の風
ある草庵にいさなはれて
秋すヽし 手毎にむけや 瓜茄子
途中吟
あかあかと 日は難面も あきの風
小松と云所にて
しほらしき 名や小松吹 萩すヽき

Ni trapasis la monton Unohana kaj la valon Kurikara, kaj atingis la urbon Kanazawa en 15-a tago de sepa monato [30-a de aŭgusto]. Ĉi tie troviĝas hajkisto Kasyo, komercisto, venanta el Osaka. Ni loĝas kune kun li en lia kutima gastejo. Issyoo, la hajkisto, kies bonan reputacion je poezia vojo mi aŭdis sufiĉe, tial do li estis konata en la mondo, sed li mortis ankoraŭ juna en lasta vintro. Lia pli maljuna frato okazigis kunsidon de hajku, kiel la ceremonio por la animo de la mortinto, tiam mi versis:

Ho, ve, la tombo moviĝu,
Mia plorkrio
Estas aŭtuna vento
[Tuka mo ugoke waga nakku koe wa aki no kaze]

Kiam oni invitis min en ies ermitejo, mi versis:

Estas malvarmete en aŭtuno,
Bonvole ĉiu senseliĝu per siaj manoj
Kiun ajn melonon aŭ melongenon
[Aki suzusi te goto ni muke ya uri nasubi]

Mezvoja kanto

Spite, ke ruĝe brilas la suno,
Kaj neeltenebla varmego,
Sed jam aŭtuna vento
[Aka aka to hi wa turenaku mo aki no kaze]
En la loko, nomata Komatu, kiu signifas malgrandan pinon

Modesta estas la loknomo, Pineto,
Vento tra arbaro ĝentile skuas
Lespedezon kaj miskanton
[Siorasiki na ya Komatu huku hagi susuki]

Rim.:
La monto Unohana kaj la valo Kurikara estas lokoj, ligitaj kun la nomo de Kiso Yosinaka(1154-1184). En la monto estis kampadejo de Yosinaka kaj la valo estis la batalkampo inter Yosinaka kaj Heike en 1183. En la batalo venkis Yosinaka. Al Basyoo tre plaĉis Yosinaka, ke li eĉ volis konstrui tombon apud tiu de la lasta.
Issyou(1653-1688) mortis en la sesa de dek dua (aŭ dek unua) monato en 1688. Basyoo neniam vidis lin ĉe lia vivo, tamen li priploregis lian morton. Kiam mortis proksimaj hajkistoj, Basyoo ĉagreniĝas tre profunde. Ŝajnas ke, li bedaŭras perdon de kamaradoj, irantaj laŭ la sama vojo de poezio. Ekstreme kun tio kontrastas la diferenca sinteno al kompatindaj putinoj en Ichiburi.
Ne facile estas kompreni signifon de la hajko pri melono kaj melongeno. Estas unu japana provervo: “Ne aperos melongeno sur tigo de melono”. Tio signifas, ke la heredaĵo gravas. Laŭ mia opinio, Basyoo admonas, por ke ĉiu homo devas iri sian destinitan vojon indiferente al la deveno. Kvankam ne naskiĝas la lasta el la unua, tamen tio ne gravas. Gravas, ke ĉiu ĝoju pri la donita de Dio. Al tiu hajko respondis Saitou Issen, la mastro de ermitejo: “Ne atendas nin mallonga vivo, jam longiĝas la ombro de aŭtuna tago”. [Mizikasa matade akino hino kage] Post tio daŭras ĉeno de hajkoj, versitaj pri okupoj kaj metioj en vilaĝo.

此所太田の神社に詣。真盛か甲錦の切あり。往昔源氏に属せし時義朝公よりたまハらせ給ふとかや。けにも平士のものにあらす。目庇より吹返しまて菊から艸のほりもの、金をちりはめ竜頭に鍬形打たり。真盛討死の後、木曾義仲願状にそへて、此社にこめられ侍よし、樋口の次郎か使せし事共、まのあたり縁起に見えたり。
むさむやな 甲の下の きりぎりす

Ĉi tie mi adorvizitis la Sanktejon Tada. Ĝi entenas helmon kaj brokaĵeron de Sanemori. Onidire, kiam li apartenis antaŭe al la Klano Genzi, sinjoro lordo Yositomo donacis al li ilin. Vere ili ne estas armiloj de ordinara soldato. Kaj okulŝirmilo kaj oreloklapoj estas gravuritaj per arabesko de orita krizantemo, kaj al la kresto de drako sur la krono estas almetitaj kornoj de hoja formo. Post kiam Sanemori mortis en la batalo, generalo Kiso Yosinaka oferis al ĉi tiu Sanktejo la postlasitajn objektojn kun sia oracio. Mi vidis, en la kroniko estas skribita, ke Higuti Zirou, vasalo de Yosinaka, portis ĝin ĉi tien.

Ho, kiel mizera!
Sub la helmo
– Grileto
[Muzan yana kabuto no sita no kirigirisu]
Rim.:
Saitou Sanemori (1111-1183) mortis en batalo kiel maljuna vasalo de Heike, tamen li estis unue en sia juneco la subulo de Genzi, tiam li vartis Yosinaka en lia infaneco. Pri Sanemori estas skribita en la Heike Monogatari. Minamoto Yositomo (1147-1199) estas la patro de Yoritomo kaj Yositune. Yosinaka estas la nevo de Yositomo, t. e. la kuzo de Yoritomo. Sanemori hontis pro sia maljunuleco kaj, nigriginte siajn grizajn harojn, militiris kontraŭ Genzi. Higuti Zirou, vidante la mortintan veteranon, ekkriis: “Aĥ, mizera!” [Ana Muzan-ya] Basyoo uzis lian krion en la komenco de hajko. En ĉi tiu hajko oni povas senti la saman lamenton, kiel en la “Somera herbo” [Natukusa].