7 最終回

Basyoo
Streta vojo al fora interno
(Tradukis en Esperanton kaj rimarkigis Teruhiro Sasaki)

山中の温泉に行ほと、白根か嶽跡にみなしてあゆむ。左りの山際に観音堂有。花山の法皇三十三所の順礼とげさせ給ひて後、大慈大悲の像を安置し給ひて、那谷と名付給ふと也。那智谷組の二字をわかち侍しとそ。奇石さまざまに、古松植ならへて、萱ふきの小堂岩の上に造りかけて、殊勝の土地也。
石山の 石より白し 秋の風

Kiam ni piediras al la varma fonto en Yamanaka, malantaŭe videblas la monto Sirane. Maldekstre apud la montpiedo staras unu kapelo, dediĉita al Kannon [Avalokiteŝvaro]. Onidire, la bonzo-eksmikado Kazan [968-1008], plenuminte pilgrimadon al 33 sanktaj lokoj, instalis ĉi tie statuon de granda mizerikordo kaj nomis ĝin Nata. Li kunigis la unuajn silabojn de du sanktaj lokoj: Nati kaj Tanigumi. Ĉi tie aranĝitaj estas diversaj kuriozaj ŝtonoj kaj plantitaj malnovaj pinarboj. Malgranda herbotegita kapeleto estas konstruita sur la pinto de roko. Vere, tio estas laŭdinda loko.

Ŝtonoj brilas pli blankaj
Ol Ŝtona monto.
Vento aŭtuna
[Isi yama no isi yori sirosi aki no kaze]

Rim.:
La varmfonto Yamanaka estis trovita de bonzo Gyouki kaj poste en la fino de la 12a jarcento restarigita de superintendanto de Kaga, Hasebe Sinren, kiam la lasta vidis vunditan egretardeon baniĝanta. La monto Sirane estas nuna Hakusan [blanka monto], nomata laŭ la blanka pinto, ĉiam kovrita de neĝo. Ĝi estas alta je 2702 metroj kaj estas unu el tri plej sanktegaj montoj: Huzi, Tateyama kaj Hakusan. Kannon estas la budhisma dio Avalokiteŝvaro. Imperatoro Kazan [968-1008; sur trono 984-986] estis detronigita de Huziwara klano kaj, estante bonzo kaj poeto, kompilis la poemaron “Gosyuuiwakasyuu” kaj pilgrimadis laŭ Kinki provinco. Kannon-do estas konstruita en 717 de bonzo Taityou en la kaverno de roka monto. Kazan nomis ĝin Natani, preninte du loknomojn Nati, de kie li komencis, kaj Tanigumi, kie li finis la pilgrimo. La templo estis detruita dum la milito en la fino de la 16a jarcento, kaj restarigita en 1640-1648. La hajkon, versitan de Basyoo ĉe Kannon-do en Natani, estas tre malfacile kompreni. Ke aŭtuna vento estas figurata kiel blanka koloro, tio estas la maniero de ĉina poemo. “Isiyama” [ŝtona monto] estas konsiderata de iuj rimarkistoj kiel la templo de Isiyama en Oumi, de la aliaj kiel la ĉirkaŭaĵo de Kannon-do.

温泉に浴す。其功有間に次と云。
山中や 菊はたおらぬ 湯の匂い
あるしとするものは久米之助とて、いまだ小童也。かれか父誹諧を好て、洛の貞室若輩のむかし爰に来リし比、風雅に辱しめられて、洛に帰りて貞徳の門人となつて、世にしらる。功名の後、此一村判詞の料を請すと云。今更むかしかたりとハ成ぬ。

Mi baniĝis en la varma fonto. Oni diras, ke la efiko estas dua post Arima.

Ho, Yamanaka,
Ne plukitas krizantemo,
Ŝvebas aromo el fonto
[Yamanaka ya kiku wa taoranu yu no nioi]

Mastro de la banejo nomiĝas Kumenosuke, estas ankoraŭ knabo. Lia patro amas Haikai. Li estas konata en la mondo laŭ la sekva epizodo. Juna Teisitu iam el ĉefurbo alvenis ĉi tien kaj estis hontigita de li per ties pli bona estetiko, tial do reveninte al Kioto, disĉipliĝis ĉe Teitoku. Poste Teisitu fariĝis konata tra la mondo. Sed akirinte famon, Teisitu ne akceptis honorarion de ĉi-tieaj vilaĝanoj de Yamanaka por korekti versojn. Tio jam nun estas epizodo de la fora epoko.

Rim.:
Kumenosuke [1575-1751] estis tiam 14-jaraĝa, kaj ricevis de Basyoo pseŭdonimon “Touyou”. Teisitu [1610-1673] lernantiĝis en la privata lernejo de Teitoku [1571-1653], kiu estis la fama fondinto de la Haikai skolo de Teimon.
Oni konsideras la hajkon kiel la saluton al la mastro de varmfonto. Estas dirite, ke krizantemo estas vivlongilo kaj sanigilo, tial do estis metata en banujo. Basyoo faris komplimenton al la juna mastro. La fonto de Yamanaka estas tiel bona, ke ne bezonas jam enmeti krizantemon. Kvankam tia estas la ĝenerala kompreno de la hajko, tamen tio ne kontentigas min. Basyoo poste aldonis al sia kontento je la fonto Yamanaka la sekvan komenton:
“Ofte baniĝante, mi sentas min tiel bona, ke saniĝas haŭtoj kaj karnoj, muskuloj kaj ostoj, tiel do koro liberiĝas kaj vizaĝkoloro ne maljuniĝas. Kvazaŭ en paradizo li ne vidas eĉ la boaton perdita, nek scias tigon de krizantemo rompita de anĝelo-knabo. Ho, Yamanaka/ Ne plukitas krizantemo,/ Ŝvebas aromo el fonto. 15-a tago de 8-a monato en 2-a jaro de Genroku [1689].”
En tiu kohereco la hajko estas komprenenda iom alie. Post longa vojaĝo kun malsano, la poeto ekstaziĝas sub la plenluno en la bona varmfonto kiel en paradizo, zorgante pri nenio, ĉu krizantemo estus rompita aŭ ne.

曾良ハ腹を病て、伊勢の国長島と云所にゆかりあればハ、先立て行に、
行き行きて たふれ伏とも 萩の原   曾良
と書置たり。行ものヽの悲しミ、残るものヽのうらみ、隻鳬のわかれた雲にまよふかことし。予も又、
けふよりや 書付消さん 笠の露

Sora malsaniĝis je la ventro kaj li pli frue foriris al Nagasima en Ise provinco, ĉar tie li havas sian rilaton.

Irante kaj irante,
se mi forfalus, nepre kuŝus ie
En kampo de lespedezfloroj
[Iki iki te taore husu tomo hagi no hara]

Tiele li versis, postlasante min. Malĝojo de foriranto kaj bedaŭro de forlasito faras nin kvazaŭ du disigitaj vaneloj, kiuj fine devas separe ŝvebadi en nebulo. Mi ankaŭ skribis verson.

Ekde hodiaŭ
Deviŝos la akompanan ĵuron,
Rosero sur ombrelĉapelo
[Kyou yori wa kakituke kesan kasa no tuyu]

Rim.:
Onklo de Sora loĝis en Nagasima kiel ĉefbonzo en la templo Daitiin. En la hajko de Sora senteblas, ke, kie ajn li mortos, tie estos paradizo. Estas dirite, ke vaneloj vivas ĉiam duope. Ene de la ombrelĉapelo por pilgrimado estis skribita la ĵuro “Du kunirantoj”, t. s. ke pilgrimulo ĉiam kuniru kun Dio. Sed Basyoo ĉi-okaze uzas la ĵuron por la vojaĝo kun sia akompananto Sora. Rosero estas simbolo de larmo kaj monda vanteco. Kaj ankaŭ la lespedezfloroj estos kovritaj de roseroj. Forte resonas aliteracio de “K” en linioj.

大聖持の城外、全昌寺と云寺に泊る。猶かヽの地也。曾良も前の夜此寺に泊りて、
終夜 秋風聞や うらの山
と残ス。一夜の隔千里におなし。我も秋風を聴て衆療に臥バ、明ほのヽ空ちかう読経声スムマヽニ、鐘板鳴て食堂に入。けふは越前の国へと心早卒にして堂下に下ルヲ、若き僧共紙硯をかヽへて、階のもとまて追来る。折節庭中の柳散れは、
庭掃て 出はや寺に ちる柳
とりあへぬさまして、草鞋なから書捨ツ。

Mi ekloĝas en la templo, nomata Zensyouzi, kiu staras en suburbo, ekstere de la kastelo Daisyoozi . Tio ankoraŭ estas ene de la tero Kaga. Sora ankaŭ tranoktis ĉi tie en la sama templo hieraŭ nokte, kaj postlasis sian verson.

Tutan nokton
Aŭdeblis aŭtuna vento,
El malantaŭa monteto
[Yomosugara akikaze kiku ya ura no yama]

Diferenco nur pere de unu nokto, sed tio ŝajnas egala al disiĝo je mil leŭgoj. Ankaŭ mi, aŭdante la aŭtunan venton, kuŝis en la pensiono, kaj sub aŭrora ĉielo pure sonas recitado de sutroj, kaj per bato de la sonora plato mi eniris en refektorion. Sentante, ke hodiaŭ mi jam atingos la provincon Etizen, kaj mi rapide eliras el la templo, tiam junaj bonzoj, portante paperon kaj inkon, kuras post min eĉ sub la peronon. Ĝuste tiam faladas folietoj de plorsaliko en la korto. Spite, ke mi jam metis pajlajn vojaĝŝuojn, antaŭ ĉio improvizite mi forskribas la sekvan verson.

Almenaŭ mi volus balai korton
Kaj poste ekirus,
En templo falantaj salikfolioj
[Niwa hakite idebaya tera ni tiru yanagi]

Rim.:
Ŝajnas, ke Sora tutan nokton aŭdis voĉon de Bsyoo en la aŭtuna vento el malantaŭo. Al la templo Zensyouzi apartenis tiu Izumiya Kumenosuke de Yamanaka kaj la ĉef-bonzo estis lia onklo. Verŝajne, kaj Sora kaj Basyoo vizitis tien laŭ la rekomendo de Kumenosuke. En la hajko de Basyoo estas esprimita kutima decregulo de Zen-budhismo “balai”. Ŝajnas, ke Basyoo volus fari bonfareton en la limigita kurta tempo, laborante kun junaj bonzoj, adiaŭantaj ĉe perono. Falantaj salikofolietoj simbolas la poeton kaj ĉiujn, aludante, ke en ĉio devas esti la fino.

越前の境、吉崎の入江を舟に棹て、汐越の松を尋ヌ。
終夜 嵐に波を はこはせて 月をたれたる 汐越の松     西行
この一首にて数景尽たり。若一弁を加ルものは、無用の指を立るかことし。

Apud la limo de provinco Etizen, ĉe la kreko Yosizaki mi veturis per boato al la pinarbaro Siogosi [Trans tajdo]. Iam Saigyo verkis.

Tutan nokton
Per ventego ondojn alportigante,
Lunon pendigas sur si
La Transtajda pinarbaro
[Yomosugara arasi ni nami wo hakobasete tuki wo taretaru Siogosi no matu]

Per ĉi tiu poezio estas plene esprimita tuta pejzaĝo. Kiu aldonus unu vorton, tiu alfiksus kvazaŭ sesan fingron.

Rim.:
Ĉiuj interpretistoj opinias, ke Basyoo ĉi tie eraris, pensante, ke la poemo estas verkita de Saigyo. Estas dirite, ke ĝi apartenas al la sankta bonzo Rennyo [1415-1499], kiu, subpremite, fuĝis en Yosizaki por disvastigi budhisman sekton Ikkou-syu. Estas atentinde, ke Basyoo vizitas ĉi tie la sanktan lokon de japana budhismo. Multe da interpretistoj ne taksas la poemon tre alta. Ili opinias, ke Basyoo inklinas al kulto de Saigyo tiel, ke bonaj estas ĉiuj, ligitaj kun la nomo de Saigyo. Laŭ mia opinio kontraŭ ili, ĉi tiu poemo estas tre originala tial, ke malgranda pinarbo kvazaŭ regas la lunon kaj ondojn, englutinte ĉe si pli grandan universon. Granda universo videblas sub la mikrokosmo de pinarbo.

丸岡天龍寺の長老、古き因あれは尋ぬ。又金沢の北枝と云もの、かりそめに見送りて此処まてしはひ来る。所々の風景過さす思ひつヽけて、折節あはれなる作意なと聞ゆ。今既別に望みて、
物書て 扇引さく 名残かな

Mi vizitis abaton de Tenryuuzi-templo en la urbo Maruoka, ĉar li estas mia malnova amiko. Ĝis ĉi tiu loko akompanis min s-ro Hokusi el Kanazawa, kvankam li volis nur adiaŭi min. Li senprokraste sopiradis pri pejzaĝoj en diversaj lokoj laŭ la vojo, kaj kelkfoje esprimadis al mi interesajn poeziojn. Kaj nun jam mi skribas ĉe apartiĝo kun li.

Ventumilon kun skribita poezio,
Ni disŝiris en du partojn
Kiel memoro por adiaŭo
[Mono kakite oogi hikisaku nagori kana]

Rim.:
La templo Tenryuuzi situis ne en la urbo Maruoka, sed en la urbo Matuoka. Pri la nomo de abato estas diverdsaj opinioj: Tiei, Mokumu, Daimu. Hokusi [?-1718] estas hajkisto en Kanazawa kaj akompanis Basyoon de Kanazawa ĝis Matuoka. Laŭ profesio li estis akrigisto de sabloj. Li skribis poste en sia verko pri interparolado dum vojaĝo kun Basyoo.

五十丁山に入て、永平寺を礼ス。道元禅師の御寺也。邦機千里を避て、かヽる山陰に跡を残し給ふも、貴き故有とかや。

Enirinte je ses kilometroj en monton, mi adorvizitis la Templon Eiheizi. Ĝi estas la templo de Zen-Majstro Dougen. Mi aŭdis ke estis iu sankta celo en tio, ke li fondis templon fore de ĉef-urbo Kioto je mil leŭgoj en profunda monto.

Rim.:
Dougen(1200-1253) fondis unu skolon de japana Zen-Budhismo, la sekton “Soutou”. Li lernis budhisman doktorinon de Tendai en la templo Enryaku-zi kaj poste fariĝis disciplo de Zen-sekto de Eisai kaj Myouzen. Li veturis al Ĉinio en 1223 kaj revenis Japanion en 1230. En 1244 li fondis la templon Eihei-zi kaj tie klerigis multe da disciploj. Lia ĉefa verko estas “Ŝouhougenzou”, la kanona libro, plena de filosofaj pensoj, havantaj grandan influon en japana mensa historio. La vizito al Eihei-zi devus havi ne malgrandan signifon por Basyoo, sed li tre mallonge priskribetis pri sia adorvizito. Tio ŝajnas al ni enigma, ĉar la influo de Zen al Basyoo estis forta.

福井ハ三里計なれは、夕飯したヽめて出るに、たそかれの道たと〱し。爰に等栽と云古き隠士有。いつれの年にや、江戸に来りて予を尋。遥十とせ余り也。いかに老さらほひて有にや、将死けるにやと人に尋侍れは、いまた存命してそこ〱と教ゆ。市中ひそかに引入て、あやしの小家に夕顔へちまのはえかヽりて、鶏頭・はヽ木ヽに戸ほそをかくす。扨は此うちにこそと門を扣は、侘しけなる女の出て、いつくよりわたり給ふ道心の御坊にや、あるしハこのあたり何某と云ものヽ方に行ぬ、もし用あらは尋給へと云。かれか妻なるへしとしらる。むかし物かたりにこそかヽる風情ハ侍れと、やかて尋あひて、その家に二夜とまりて、名月ハつるがの湊にと旅立。等栽も共に送らんと、裾おかしうからけて、道の枝折とうかれ立。

Ĝis la urbo Hukui restis ankoraŭ 3 leŭgoj, do post vespera manĝaĵo mi ekiris sur vojon, kiun en krepusko mi sekvis ŝanceliĝante. Ĉi tie loĝas s-ro Tousai, longedaŭra ermito. Iam li venis en la urbon Edo kaj vizitis min. Post tio pasis jam pli ol dek jaroj. Kiel li maljunuliĝaĉas aŭ jam mortis? Demandis mi al iu homo pri li. Do oni diris al mi, ke li ankoraŭ nun vivas en iu loko. Li loĝas nerimarkate en la urbo kaj mi trovis neordinaran dometon, kie rampas volviĝantaj lagenario kaj lufo, kaŝas pordeton celozio kaj kenopodio. Konvikiĝinte, ke certe li loĝas en ĝi, mi frapis je la pordeto, tiam povra virino aperis, dirante: “De kie vi alvenis, s-ro migranta sanktulo? Mastro nun iris proksimen al iu sinjoro. Se vi bezonas, bonvole iru tien.”
Videblas, ke ŝi devas esti lia edzino. Tia sceno troviĝas nur en malnova klasika literaturo. Baldaŭ ni renkontiĝis kun li, kaj mi loĝis en la dometo du noktojn. Poste mi ekiris en la vojon al la haveno de Tsuruga por vidi tie la plenan lunon. Tousai ankaŭ volas min akompani, ĝojplene gvidas vojon, kuspinte baskon de kimono komike por pli facile piediri.

Rim.:
Tousai, hajkisto en la provinco Hukui – pri li ne estas konata, kiam naskiĝis, nek kiam mortis. Basyoo havis amikan rilaton kun li jam en la ĉefurbo Edo. Krome Tousai vizitis Basyoon tiam, kiam tiu loĝis en Genzyuuan, la ermitejo de iluzia loĝado. Ĉi tiu sceno de renkontiĝo, skribita de Basyoo, montras, ke tre zorgoplene Basyoo traktas malnovan amikecon kun la hajkisto, kiu estas nomata “longdaŭra ermito”, havanta tamen, ekstersupoze de poeto, la maljunan edzinon.
Interpretistoj konsideras ĉi tiun ĉapitron parodio de Genzi-monogatari, ĉar la plantoj, aperintaj ĉi tie, Yuugao (lagenario) kaj Hahakigi (kenopodio), estas tre famaj en la lasta romano.
Kontraŭ mallonga notico pri la fama Zen-templo Eihei-zi, tamen al la malnova amiko, Tousai, estas dedicitaj multe da frazoj. Verŝajne, pli interesas la poeton la homeco de Tousai ol Zen-templo.

漸白根か嶽かくれて比那か嵩あらはる。あさむつの橋を渡りて、玉江の芦は穂に出にけり。鶯の関を過て、湯尾峠を越れは、燧か城、かへる山に初雁を聞て、十四日の夕暮れ、つるかの津に宿をもとむ。其夜、月殊晴たり。あすの夜もかくあるへきにやといへは、越路のならひ、猶明夜の陰晴はかり難しと、あるしに酒すヽめられて、けいの明神に夜参ス。仲哀天皇の御廟也。社頭神さひて、松の木間に月のもり入たる、おまへの白砂霜を敷るかことし。往昔遊行二世の上人、大願発起の事ありて、みつから草を刈、土石を荷ヒ、泥渟をかハかせて、参詣往来の煩なし。古例今にたえす、神前に真砂を荷ひ給ふ。これを遊行の砂持と申侍ると、亭主のかたりける。
月清し遊行のもてる砂の上
十五日、亭主の詞にたかはす雨降。
名月や北国日和定なき

Kaŝiĝis la monto Siranegadake pli kaj pli, kaj aperis la monto Hinagadake. Transirinte la ponton Asamuzu, ni alvenis al Tamae, kie spikiĝis kanoj. Ni trapasis la barieron de Uguisunoseki kaj transiris montokolon Yunootouge, kaj alvenis al la kastelo Hiutigazyou [iam aparteninta al Kiso Yosinaka]. Mi aŭdis krion de unuaj sovaĝanseroj de aŭtuno apud la monto Kaeruyama. En la krepusko de 14-a tago [27-a de septembro] ni trovis la gastejon en Tsuruga ĉe la haveno.
Tiun nokton luno estas aparte hela. Mi diris: “Morgaŭa nokto ankaŭ estu tia!” Oni respondis: „Kiel kutime en ĉi provinco Kosizi, ne estas certe, ĉu fariĝos serene aŭ ne en la sekva nokto”. Tion dirante, la gastejestro donis al ni trinki sakeon. Nokte ni adorvizitis la sanktejon Myoozin de Kei. Ĝi estas maŭzoleo de imperiestro Tyuuai. La fasado de la sanktejo aspektas dieca, tra pinarboj filtras lunlumo, kaj antaŭa blanka sablaro ŝajnas kvazaŭ kovrita per prujno. Antaŭlonge la dua migranta ĉefbonzo de la Budhisma sekto Yugyou, havante la grandan solenan voton, mem falĉadis herbojn, alportadis teron kaj ŝtonojn, kaj elsekigis ŝlimejon, do malaperis ĝeno de popolanoj por piediri adorvizitadon. Ĝis nun tiu tradicio ne ĉesis, kaj oni alportadas puran sablon antaŭ la altaro. Tio nomiĝas “sabloportado de migrantaj sanktuloj”. Tiele parolis la gastejestro.

Pura estas luno
Super la sablaro, alportita
De sankta migranto
[Tuki kiyosi yugyou no moteru suna no ue]

En 15-a tago pluvas ne spite vorton de gastejestro.

Ve, kaŝita plenluno,
Vetero en norda lando
Estas tre ŝanĝiĝema
[Meigetu ya hokkoku biyori sadame naki]

Rim.:
Tyuuai, la dekkvara Imperiestro, estas dua filo de Yamato-Takeru. Zinguu-kougou estas lia edzino kaj imperiestro Ouzin estas lia filo.
Budhisma sekto “Yugyou”, alinome “Zisyuu”, estis fondita de la sankta bonzo Ippen (1239-1289). Post kiam ĉe la sanktejo Kumano li aŭdis la dian voĉon kaj inspiriĝis, li, vagante ĉie ajn, ekadomonis al popolanoj dancantan preĝadon. La dua ĉefbonzo nomiĝis Sinkyou aŭ Sin’a (1237-1319), kiu fariĝis disciplo de Ippen en 1277 kaj sekvis lin, kune vagante, disvastigis la dancpreĝadon, nomatan “Odori-nenbutu” [dancante recitadi Amitabon]. Laŭ la skribado de ĉi tiu ĉapitro oni povas vidi, ke Basyoo estas tre kortuŝita de la spirito de beatula migrado, tiel nomata Yugyou.
Basyoo loĝis en la gastejo “Huziya” de Tsuruga kune kun Tousai.

十六日、空晴たれは、ますほの小貝ひろはんと、種の浜に舟を走ス。海上七里あり。天屋何某と云もの、破籠・小竹筒なとこまやかにしたヽめさせ、僕あまた舟にとりのせて、追風時の間に吹着ぬ。浜はわつかなる蜑の小家にて、侘しき法華寺有。爰にちやをのみ酒をあたヽめて、夕暮のさひしさ感に堪たり。
さひしさやすまにかちたる浜の秋
波の間や小貝にましる萩の塵
其日のあらまし、等栽に筆をとらせて寺に残ス。

En 16-a tago [29-a de septembro] sereniĝis ĉielo, do ankaŭ ni, samkiel Saigyo, ekvolis preni ruĝajn konkuletojn de “Masuho” kaj al la plaĝo de Ironohama ni veturis per ŝipo. Navigis laŭ la maro je 7 leŭgoj. Iu sinjoro, nomata Ten’ya, preparis zorgeme portmanĝaĵojn kaj bambuajn tubojn da vino, enŝipigis multajn siajn servistojn. Kun vento al pobo ni tuj atingis la celon. Sur la plaĝo staras malmulte da dometoj de fiŝistoj kaj inter ili troviĝas mizera templo de Budhisma sekto Hokke. Ĉi tie ni trinkis teon kaj varmigitan sakeon. Je vesperkrepusko estis tiel solece, ke mi ege sentis min kortuŝita.

Pli soleca
Ol en Suma bordo,
Estas aŭtuno sur tiu ĉi plaĝo
[Sabisisa ya Suma ni katitaru hama no aki]

Inter ondoj miksiĝante
Kune kun konkuletoj,
Flosas florpecetoj de lespedezo
[Nami no ma ya kogai ni maziru hagi no tiri]

Pri skizo de tiu tago mi lasis Tosai skribi kaj restigis ĝin en la templo.

Rim.: En restinta dokumento ĉe la templo “Hokke” (Honryuuzi) Tousai skribis tiam: “[Basyoo], prenante konkuletojn en la manikon kaj metante en taseton, laŭdis Sanktan Saigyou je malnova tempo”. Saigyou versis pri la plaĝo Ironohama jene:

Pro konkuletoj Masuho, kolorigantaj marakvon ruĝa,
Oni nomiĝas la lokon “Kolora plaĝo”
[Sio somuru Masuho no kogai hirou tote Iro no hama towa iu niya aran]

Basyoo poste donis al siaj disciploj en Oogaki la konkojn Masuho kiel rememora donaco. Lespedeco rememorigas ankaŭ la adiaŭan hajkon de Sora.
Ten’ya Gorouemon estas komercisto, faktoro por martrafiko, kaj lia hajkista nomo – Genryuu.

露通もこのみなと迄出むかひて、ミのヽ国へと伴ふ。駒にたすけられて、大垣の庄に入は、曾良も伊勢より来り合、越人も馬をとはせて、如行か家に入集る。前川子荊口父子其外したしき人々日夜とふらひて、蘇生のものにあふかことく、且よろこひ且いたハる。旅のものうさもいまたやまさるに、長月六日になれは、伊勢の遷宮おかまんと、又ふねに乗て

蛤の ふたみに別 行秋そ

S-ro Rotsuu venis renkonte al mi ĝis la haveno kaj akompanis min al la provinco Mino. Kun helpo de ĉevalo mi eniris en la urbon Oogaki, tiam Sora ankaŭ alvenis el Ise kaj s-ro Etsuzin venis, rajdante sur ĉevalo, kaj ĉiuj kolektiĝis ĉe s-ro Zyokou en lia domo. Vizitadis min tage kaj nokte s-roj Zensensi, Keikou kun lia filo, kaj aliaj intimuloj, jen ili ĝojegas kaj vartas min, kvazaŭ ili renkontus reviviĝinton. Antaŭ ol mia revigliĝo el laciga vojaĝo, jam en la 6-a tago de 9-a monato [18-a de oktobro] mi ekveturis per ŝipo por vidi la ceremonion de la transmeto de diaĵo en la sanktejo Ise.

Adiaŭante, kvazaŭ meretriko disiĝas en du partojn,
Denove mi ekiras nun al marbordo Hutami,
Aŭtuno estas pasanta
[Hamaguri no hutami ni wakare iku aki zo]

Rim.:
Rutsuu (1651?-1735?) devintus akompani Basyoon sur la vojo de Oku, tamen Sora anstatŭis lin. Etsuzin (1656?- ?) akompanadis Basyoon al Irako-kabo kaj al Sarasina. Zyokou, Zensensi, Keikou estas vasaloj de Oogaki feŭdo.
“La streta vojo” estas komencita per plorantaj fiŝoj en printempo, kaj finita per disfendata meretriko en aŭtuno. Tiel do la rondvojaĝa verko konsistigas cirklon, kunmetante la komencon kaj la finon per marproduktaĵoj. “Hutami” estas pontovorto, havanta plurajn signifojn: “du partoj”, “kovrilo kaj internaĵo” kaj la loknomo Hutami-ga-ura [signifas “Bordo de du vidoj”], proksima al Ise. Tiel do per unu vorto “Hutami” esprimiĝas malĝojo de disiĝo kaj espero al revido. (Fino)