LA VERDA GEMO

Kun kiu mi iris spekti la kinon “Shin Kamen Rider”?

Tutamo

要約(Resumo en la japana):楽しみにしていた映画がいよいよ封切り。さてと家族の中の誰が一緒に観に行ってくれるかな、という話。

En la 17a de marto, la kino, kiun mi atendis kun antaŭĝojo ekde ties antaŭanonco, komenciĝis finfine. La titolo estas “Shin Kamen Rider(シン・仮面ライダー)”. Ĝi estas reĝisorita de ANNO Hideaki(庵野秀明).

Kamen Rider estas unu el popularaj heroo-serioj de specialaj efektoj en Japanio, same kiel Super ManSpider Man. La televida serio daŭras ekde 1971 ĝis nun. La herooj allogas knabojn en ĉiu tempo. Kiam mi estis knabo, knaboj ofte ludis Kamen Rider kaj ties malamikojn en du grupoj. Fino de la ludo estas destinita ĉiam. La malamikoj devas malvenki. Nature ĉiuj deziras ludi Kamen Rider. Tiu estas mia absoluta heroo ankaŭ nun. Ĉi-foje la talenta reĝisoro faris la kinon de la unua Kamen Rider kiel sia versio.

La kino estis publikigita ekde la 18a horo en la tago en tuta lando. Ĉar mi estis decidinta spekti en la unua tago, mi trinkis nenion depost tagmezo de antaŭtago por eviti iri al necesejo dum mia spekto. Mia preparo estis perfekta. Sed… Neniu el miaj familianoj havis intereson pri la kino. Mi proponis, ke mi pagos iliajn biletojn, sed ili ĉiuj neis kaj diris, “Bonvolu iri sola”. Pro tio mi iris sola.

Bileto de rezervita sidloko

Mi iris al la prezentado je la 20a horo, kiu kostas rabate. En la ĉambro de kinejo la nombro de spektantoj estis malpli ol 20. Ĉiuj estis viroj kaj pli ol duono estis probable samaĝa kun mi. Kaj verŝajne ankaŭ ili estis solaj. Mi pensis, ke ankaŭ iliaj proponoj ne estis akceptitaj de siaj familianoj same kiel mia. Ili estis miaj samideanoj. Mi spektis Kamen Rider ĉirkaŭite de tiaj samideanoj.

Enhavo de la kino preskaŭ ne estis montrita antaŭ la publikigo. Post spektado mia impreso estis tre bona. Kiel oni scias, Kamen Rider estis mojosa. Mi ne diras la enhavon detale ĉi tie, ĉar mi volas donaci al tiuj, kiuj ankoraŭ ne spektis, ŝancon ĝui ĝin propraokule.

Post spektado pluvis ekster kinejo. Kompreneble mi revenis hejmen sola.

Kutime la tuta rakonto de Kamen Rider ne estas simpla kompare kun tiuj de aliaj herooj. Tial, por kompreni rakonton pli bone, mi devas iri je kelkaj fojoj sola.

Miaj kartoj donacitaj al spektanto en kinejo
La estro de la malamiko kaj Kamen Rider la Dua

Fino.