要約(Resumo en la japana):八ヶ岳の東南麓にある八ヶ岳エスペラント館は、自然に囲まれ、周辺に美術館などもあり、四季いつでも楽しめる所です。館の建物自体も良い雰囲気です。ライセンスを持った人と一緒なら利用(宿泊)できます。みんなで活用しましょう! 素泊まり3,000円(2泊目からは1,500円)の寄付必要。
(Esperanto Domo de Jacugatake, mallongigita : EDJ)
春のエスペラント館 桜
EDJ situas en la urbo Hokuto, gubernio Jamanaŝi, ĉe sud-orienta montpiedo de Jacugatake. La domo estis konstruita en la jaro 1994, kaj donacita al JEI de ges-roj Morita. Poste ĝi estas direktita de EDJ-komisiono.
Apuda loko de la domo abundas je natura medio kaj kelkaj kulturaj instalaĵoj ĉirkaŭas ĝin. Troviĝas multaj vidindaĵoj en ĉiuj sezonoj. La domo mem estas ĉarma, havas iom da nord-eŭropa atmosfero. Du konstruaĵoj (ambaŭ du-etaĝaj) staras sur dekliva tero. Ili estas kunigitaj per ŝtuparo en interna korto. Oni povas pasigi bonan tempon per ekster/interdomaj agadoj.
Oni povas tranokti en la domo kun licencita JEI- ano kaj bezonas ofermonon, 3000 enoj por 1 nokto(2 kaj pliaj noktoj, po 1500 enoj). Por detala klarigo, bonvolu viziti la retejon de JEI.
要約(Resumo en la japana):さいたま市浦和区にはめずらしい神社があります。ヒントは今年の干支のうさぎ(卯)です。さいたまに来ることがあれば参拝に立ち寄ってみてはいかがでしょう。
Kiel s-ino ISIKAWA diris en antaŭa numero, en orientaj aziaj landoj ĉi-jaro estas la jaro de kuniklo. En antikva ĉina tempo, la ciklo de dekdu jaroj estis elpensita kaj dekdu animaloj simbolis tion. Kuniklo estas unu el ili, la kvara animalo.
Koncerne al tiu animalo ekzistas interesa loko en nia urbo Urawa. Tio estas la sanktejo “Cukinomija-ĵinĵa (調神社)”. Ĵinĵa-o estas sanktejo de ŝintoo, japana propra religio, kie sidas dioj devenaj el diversaj aferoj. Mi aŭdas, ke oni povas trovi pli ol 200 miloj da ĵinĵa-oj tra Japanio.
En sanktejo, por atingi la domon, kie sidas dioj, ni pasas sub pordego kaj inter paraj statuoj de gardistoj. La pordego estas nomata “torii (鳥居)”. Ĝi konsistas el du kolonoj kaj ornamita trabo. La gardistoj estas bravaj hundoj kutime. Ili estas nomataj “komainu (狛犬)”. La sanktaj hundoj gardas diojn.
Do, ni vizitu Cukinomija-ĵinĵa.
Antaŭ la sanktejo nin bonvenigas la gardistoj, kiuj estas en formo de kuniklo. Jes, ĉi-sanktejo estas gardita de ĉarmaj kunikloj, ne bravaj hundoj. Malantaŭe kelkajn metrojn staras torii-pordego, kiu ne havas trabon. Ili ne estas ordinaraj. Cukinomija-ĵinĵa estas rara sanktejo.
Torii-pordego kaj unu el gardistoj de Cukinomija-ĵinĵa
Verŝajne troviĝas diversaj klarigoj. Mi prezentas ĉefan klarigon. Kapa parto de la nomo, “cuki”, havas ŝlosilon.
En antikva tempo kolektejo por tributo al la centro de ĵinĵa-oj, “Ise-ĵinguu (伊勢神宮)”, estis konstruita en tiu loko. La tributo estis nomata “cuki (調)” en la japana, kaj ankaŭ la luno estas vokata “cuki (月)” same. La luno estas unu el objektoj de kredo por japanoj ekde pratempo. Tradicie japanoj imagas, ke sur la luno loĝas kunikloj. Formoj de nigraj partoj sur plena luno similas al kunikloj, ĉu ne? Poste la kolektejo fariĝis sanktejo. Popolo ligis du “cuki”-ojn kaj starigis gardistojn forme de kunikloj. La kialo, ke la pordego ne havas trabon, estas tre simpla. Laŭ japana mito trabo de torii havas gravan signifon. Tamen, ĉar por en-/el-porti tributaĵojn ĝi estas ĝena, la trabo ne estas tie. Tial Cukinomija-ĵinĵa estas rara sanktejo.
Ĉiujare en vespero de la 12a de decembro okazas granda festo kaj multaj urbanoj kolektiĝas. Aperas diversaj manĝ-budoj. Kiam mi estis knabo, mi antaŭĝojis la feston kaj venis kun miaj amikoj sur longa vojo bicikle.
要約(Resumo en la japana):楽しみにしていた映画がいよいよ封切り。さてと家族の中の誰が一緒に観に行ってくれるかな、という話。
En la 17a de marto, la kino, kiun mi atendis kun antaŭĝojo ekde ties antaŭanonco, komenciĝis finfine. La titolo estas “Shin Kamen Rider(シン・仮面ライダー)”. Ĝi estas reĝisorita de ANNO Hideaki(庵野秀明).
Kamen Rider estas unu el popularaj heroo-serioj de specialaj efektoj en Japanio, same kiel Super Man aŭ Spider Man. La televida serio daŭras ekde 1971 ĝis nun. La herooj allogas knabojn en ĉiu tempo. Kiam mi estis knabo, knaboj ofte ludis Kamen Rider kaj ties malamikojn en du grupoj. Fino de la ludo estas destinita ĉiam. La malamikoj devas malvenki. Nature ĉiuj deziras ludi Kamen Rider. Tiu estas mia absoluta heroo ankaŭ nun. Ĉi-foje la talenta reĝisoro faris la kinon de la unua Kamen Rider kiel sia versio.
La kino estis publikigita ekde la 18a horo en la tago en tuta lando. Ĉar mi estis decidinta spekti en la unua tago, mi trinkis nenion depost tagmezo de antaŭtago por eviti iri al necesejo dum mia spekto. Mia preparo estis perfekta. Sed… Neniu el miaj familianoj havis intereson pri la kino. Mi proponis, ke mi pagos iliajn biletojn, sed ili ĉiuj neis kaj diris, “Bonvolu iri sola”. Pro tio mi iris sola.
Bileto de rezervita sidloko
Mi iris al la prezentado je la 20a horo, kiu kostas rabate. En la ĉambro de kinejo la nombro de spektantoj estis malpli ol 20.Ĉiuj estis viroj kaj pli ol duono estis probable samaĝa kun mi. Kaj verŝajne ankaŭ ili estis solaj. Mi pensis, ke ankaŭ iliaj proponoj ne estis akceptitaj de siaj familianoj same kiel mia. Ili estis miaj samideanoj. Mi spektis Kamen Rider ĉirkaŭite de tiaj samideanoj.
Enhavo de la kino preskaŭ ne estis montrita antaŭ la publikigo. Post spektado mia impreso estis tre bona. Kiel oni scias, Kamen Rider estis mojosa. Mi ne diras la enhavon detale ĉi tie, ĉar mi volas donaci al tiuj, kiuj ankoraŭ ne spektis, ŝancon ĝui ĝin propraokule.
Post spektado pluvis ekster kinejo. Kompreneble mi revenis hejmen sola.
Kutime la tuta rakonto de Kamen Rider ne estas simpla kompare kun tiuj de aliaj herooj. Tial, por kompreni rakonton pli bone, mi devas iri je kelkaj fojoj sola.
Miaj kartoj donacitaj al spektanto en kinejo La estro de la malamiko kaj Kamen Rider la Dua
要約(Resumo en la japana):小学生のころに家族と食卓で見たNHKのテレビアニメ『未来少年コナン』。このアニメ、実はずっと気になっていることがあって…。
Ĉu vi scias la animacion? Ĉu vi spektis ĝin? Ĝi estas la japana animacio “Futura knabo Konan (Mirai shonen Konan)”*1, serio el 26 rakontoj, kiu estis elsendita televide en la jaro 1978 unuafoje, kaj kiu estis farita de majstro MIYAZAKI Hayao. Poste ĝi estis reelsendita kelkfoje. En la tempo de unuafoja elsendo mi estis bazlerneja knabo kaj spektis ĝin kun mia familio ĉe tablo de vespermanĝo.
Post granda milito, kiu pereigis la mondon, la knabo Konan vivas kun nur sia avo sola sur iu malproksima kaj forlasita insuleto dum longa tempo. Konan naskiĝis sur la insulo, poste kelkaj kunuloj forpasis kaj fine nur ili du travivas. Iutage Konan trovas nekonscian knabinon Lana-n sur plaĝo. Ŝi venas el ekster la insulo, kie Konan neniam konas. Tiel la aventuro de Konan kaj Lana komenciĝas.
Renkonto de Konan kaj Lana (C) NIPPON ANIMATION CO.,LTD. / citita el la oficiala retejo
Kiam mi spektis la unuan rakonton unuafoje, unu demando aperis en cerbo de eta spektanto. Kial Konan povas interparoli kun Lana nature? Lana parolas al lia avo pri aferoj, kio okazis post la milito ekster ilia insulo. Apud ili tion aŭskultas Konan serioze. Li vivas kun nur sia avo ekde sia naskiĝo. Kial li povas kompreni tion, kion fremdulo diras? Kompreneble en la animacio ili uzas la japanan, sed kiun lingvon ili uzas vere? Tio estas surpriziga kaj envinda por mi. Eta spektanto pensis, ke en futuro la teranoj parolos saman lingvon sendube.
Tiutempe mi renkontiĝis kun Esperanto eble. Mi legis ian interesan kolumnon en enciklopedio en librobreto de mia patro. Ĝi instruis min pri d-ro Zamenhof kaj lia internacia lingvo Esperanto. Kia grava lingvo estas Esperanto! Kia estimata homo estas d-ro Zamenhof! Ekzisto de la lingvo surprizis min, kiu estis bazlernejano tiam. Mi pensis, ke en la mondo homoj el diversaj landoj komunikas unu la alian per Esperanto certe. Kelkajn jarojn poste mi renkontiĝos kun la angla lingvo en mezlernejo kaj ekscios, ke la kolumno diris pri idealo nerealigita, kaj ke Esperanto ne estas konata ĉirkaŭ mi kaj publike bone.
Dum longa tempo mi forgesis ĉi tiujn du aferojn. Dekojn da jaroj poste mi lernas Esperanton, kiu interesis min iam. Ĝi estas tre interesa kaj pli facila ol la angla por mi, kiel mi esperis. Kaj mi rememoris la demandon de la eta spektanto.
Nuntempe la du aferoj estas kunligitaj en mia cerbo. Mi jam atingis la respondon. Probable Konan kaj aliaj estis parolintaj en Esperanto, ne la angla. Esperanto estas pli konvena por la fono de Konan-a mondo, mi pensas.
Nun oni povas spekti “Konan”-n sur YouTube, kies subtekstoj estas tradukitaj aŭtomate en Esperanton. Tamen se troviĝus la subteksto kaj la voĉo tradukitaj de esperantistoj, multe da esperantistoj en la mondo pli ĝuos ĉi-verkon de s-ro MIYAZAKI eble, ĉu ne? Japanaj enhavoj, ekz. mangao, animacio kaj filmo ktp, estas popularaj tra la mondo. Se japanoj prezentos siajn favorajn enhavojn en Esperanto eĉ per tradukilo de Google, mi pensas ke tio estos amuza.
Unu bildo en YouTube AnimeLog アニメログ*1 Oni povas spekti kun traduko en Esperanton, tamen…
Kumagaja sakura cucumi (熊谷桜堤)estas en la urbo Kumagaja, kiu troviĝas en norda parto de la gubernio Saitama. Estas ĉirkaŭ 500 arboj de sakuro laŭ la rivero Arakaŭa.
Tie estas ne nur arboj de sakuro, sed ankaŭ floroj de sinapo.
De la fino de marto ĝis la komenco de aprilo multaj homoj vizitas tien por vidi sakuron. Oni povas aĉeti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn ĉe provizoraj butiketoj.
Floroj de sakuro estas tre belaj kaj amindaj, ĉu ne?
要約(Resumo en la japana):”La Revuo Orienta”4月号の裏表紙にエスペラント喫茶店・ルイズの広告が載り、思い出したのは…。昨年の10月に訪れたときの印象など。
Sur malantaŭa kovrilo de la aprila numero de “La Revuo Orienta” aperis la reklamafiŝo “Esperanto-Kafejo Luizu”.
Mi rememoris, ke en la lasta aŭtuno mi vizitis la kafejon kun mia edzo. La kafejo kun manskribita ŝildo troviĝis en loĝkvartalo fore de komerca strato.
La mastro estis ŝajne tre silentema kaj bonhumora persono. Li bonvenigis nin, kiuj venis de orienta parto de la gubernio Saitama. Li faris bongustan kafon tutkore. Mi delonge volis viziti tien. Ĉar mi volas scii kial la kafejo nomiĝis “Luizu”. Mi demandis lin. Prezentante unu poŝlibron, li respondis; “Tiu ĉi libro emociis min.” La titolo de la novelo estis “Luizu:la nomo donita de mia patro (ルイズ-父にもらいし名は)” , verkita de Matushita Ryuiti, kiu estis verkisto, ekologiisto, pacmovadulo k.a. La libro fariĝis fonto de la nomo de la kafejo. Post kelkaj tagoj mi pruntis la novelon el la Urba Biblioteko kaj legis ĝin. Ankaŭ mi estis tre impresita.
Luizu (s-ino Ito Lui), kiu vivis kiel mediaktivisto, estis la kvara filino de Osugi Sakae kaj Ito Noe, kiuj estis buĉitaj de tiamaj potenculoj ĵus post GrandaTertremo en la regiono Kanto en la jaro 1923.
Oni prezentas la mastron s-ro Tokuhara kiel unikan esperantiston sur la paĝoj 100~101, en la libro “Historio de Esperanto-movado en Saitama”, memoraĵo de la 106a Japana Esperanto-Kongreso.
En Japanio la 3-a de marto estas la tago de la festivalo de pupoj (hina-macuri). Familio kun knabino orname aranĝas hina-pupojn kaj preĝas ne nur pri ŝia sana kresko, sed ankaŭ pri ŝia feliĉa edziniĝo. Do hina-pupoj certe enhavas paron da genobeloj. Onidire la pupoj ankaŭ ricevas malfeliĉaĵojn anstataŭ la knabino. Familioj preparas hina-pupojn antaŭ la unua festivalo post la naskiĝo de la knabino. Nun pupvendistoj propagandas, ke la gepatroj de la patrino aĉetu hina-pupojn por sia nepino. Sed tio estas nur artifiko por vendi pli pompajn kaj karajn. Kutime geavoj estas pli riĉaj ol gepatroj, avino ŝatas fari aĉetadon kune kun sia filino kaj ili pli facile elspezas multon. La hina-pupojn de mia filino aĉetis la gepatroj de mia edzo. Ĉar ŝi estas ilia unua nepino.
La hina-popoj de mia filino. Ili estas malgrandaj kaj ĉarmaj.
Mi havas pliaĝan fratinon. Sed ni ne havis hina-pupojn. En mia infaneco mi ne malĝojis pro tio. Mi ne havis intimajn amikinojn, kiuj vizitus unu la alian, ne havis okazon vidi hina-popojn en aliaj hejmoj kaj envii ilin. Mi kaj mia fratino faris pupojn per papero kaj tio estis amuza por ni. Plenkreskinte mi rimarkis, ke virinoj ĉirkaŭ mi preskaŭ ĉiuj posedis siajn hina-pupojn almenaŭ modestajn.
Modestaj Hina-popoj
Miaj gepatroj devenis de malproksimaj kamparoj, geedziĝis en urbego. Povas esti, ke iliaj financoj malpermesis aĉeti hina-pupojn por sia unua filino. Sed mi imagas alie. Mia patrino estis tiel praktika, ke ŝi ne volis aĉeti luksaĵon, kiu pravigas nur ŝajnan tradicion kaj superstiĉon. Mi ŝatas ŝian praktikemon, kiun mi heredas. En mia hejmo estis itimacu-pupo. Itimacu-pupo estas unuopa knabina pupo. Nur lastatempe mi eksciis, ke iutempe estis kutimo aĉeti tian pupon por siaj dua aŭ postaj filinoj anstataŭ hina-pupojn. Tio estas komprenebla. Se oni aĉetis unu kompleton da hina-pipoj, ŝtup-altaro, sur kiu situas aro da hina-pupoj kaj diversaj iloj okupas vastan lokon en la ĉambro.
Itimacu-pupo el senpaga foto-stoko. Nia pupo estas perdita.
Nia itimacu-pupo ĉiam situis sur la ŝuŝranko apud la vestiblo. Ĝi ne estis formetita, kiel hina-pupoj fine de festivala tempo. Do mi neniam pensis, ke ĝi estas mia pupo por festivalo de pupoj. Kiam mi estis infano, furoris horora rakonto pri pupo kun kreskantaj haroj. Mi iom timis la pupon. Sed strange. Kial mia patrino aĉetis la itimacu-pupon sed ne hina-pupojn. Kiam mia fratino naskiĝis, miaj gepatroj loĝis en malgranda apartamento. Tiam mia patrino ne interrilatis kun siaj najbaroj. Poste ili aĉetis sian propran domon en urbeto kaj mi naskiĝis tie. Dum la kreskigo de mia fratino, mia patrino multigis interrilaton kun najbaroj. Eble inter ili estis homo, kiu peris vendadon de pupoj. La najbaro instigis mian patrinon aĉeti pupon por festi naskiĝo de la dua filino. Sed tiam ŝi ne povas diri, ke ŝi ne aĉetis eĉ hina-pupojn por sia unua filino. Se ŝi dirus tion, la najbaro trudus al ŝi, ke ŝi aĉetu pli karajn hina-pupojn dirante, ke la filinoj sen hina-pupoj estas kompatindaj. Ŝi ŝatas praktikecon, tamen ne estis tiel forta, ke ŝi kontraŭu al sia najbaro pro sia idealo. Ŝi cedis. Ĉion ĉi mi nur imagis. Mi nur memoaras, ke inter la najbaroj estis virino, kiu faradis vestojn por pupoj kiel hejmalaboro. Mi neniam demandis mian patrinon pri la itimacu-pupo. Ĉi-jare mia patrino estas 85-jajojn aĝa, sola loĝas. Mi esperas ke ŝi vivas laŭ sia praktikemo kaj neniu ĝenas ŝin.