LA VERDA GEMO

Festivalo de pupoj

Jokano

要約(Resumo en la japana):ひな人形の思い出です。

Pompaj hina-pupoj
Pompaj hina-pupoj

En Japanio la 3-a de marto estas la tago de la festivalo de pupoj (hina-macuri). Familio kun knabino orname aranĝas hina-pupojn kaj preĝas ne nur pri ŝia sana kresko, sed ankaŭ pri ŝia feliĉa edziniĝo. Do hina-pupoj certe enhavas paron da genobeloj. Onidire la pupoj ankaŭ ricevas malfeliĉaĵojn anstataŭ la knabino. Familioj preparas hina-pupojn antaŭ la unua festivalo post la naskiĝo de la knabino. Nun pupvendistoj propagandas, ke la gepatroj de la patrino aĉetu hina-pupojn por sia nepino. Sed tio estas nur artifiko por vendi pli pompajn kaj karajn. Kutime geavoj estas pli riĉaj ol gepatroj, avino ŝatas fari aĉetadon kune kun sia filino kaj ili pli facile elspezas multon.
La hina-pupojn de mia filino aĉetis la gepatroj de mia edzo. Ĉar ŝi estas ilia unua nepino.

La hina-popoj de mia filino. Ili estas malgrandaj kaj ĉarmaj.
La hina-popoj de mia filino. Ili estas malgrandaj kaj ĉarmaj.

Mi havas pliaĝan fratinon. Sed ni ne havis hina-pupojn. En mia infaneco mi ne malĝojis pro tio. Mi ne havis intimajn amikinojn, kiuj vizitus unu la alian, ne havis okazon vidi hina-popojn en aliaj hejmoj kaj envii ilin. Mi kaj mia fratino faris pupojn per papero kaj tio estis amuza por ni. Plenkreskinte mi rimarkis, ke virinoj ĉirkaŭ mi preskaŭ ĉiuj posedis siajn hina-pupojn almenaŭ modestajn.

Modestaj Hina-popoj
Modestaj Hina-popoj

Miaj gepatroj devenis de malproksimaj kamparoj, geedziĝis en urbego. Povas esti, ke iliaj financoj malpermesis aĉeti hina-pupojn por sia unua filino. Sed mi imagas alie. Mia patrino estis tiel praktika, ke ŝi ne volis aĉeti luksaĵon, kiu pravigas nur ŝajnan tradicion kaj superstiĉon. Mi ŝatas ŝian praktikemon, kiun mi heredas.
En mia hejmo estis itimacu-pupo. Itimacu-pupo estas unuopa knabina pupo. Nur lastatempe mi eksciis, ke iutempe estis kutimo aĉeti tian pupon por siaj dua aŭ postaj filinoj anstataŭ hina-pupojn. Tio estas komprenebla. Se oni aĉetis unu kompleton da hina-pipoj, ŝtup-altaro, sur kiu situas aro da hina-pupoj kaj diversaj iloj okupas vastan lokon en la ĉambro.

Itimacu-pupo el senpaga foto-stoko. Nia pupo estas perdita.
Itimacu-pupo el senpaga foto-stoko.
Nia pupo estas perdita.

Nia itimacu-pupo ĉiam situis sur la ŝuŝranko apud la vestiblo. Ĝi ne estis formetita, kiel hina-pupoj fine de festivala tempo. Do mi neniam pensis, ke ĝi estas mia pupo por festivalo de pupoj. Kiam mi estis infano, furoris horora rakonto pri pupo kun kreskantaj haroj. Mi iom timis la pupon.
Sed strange. Kial mia patrino aĉetis la itimacu-pupon sed ne hina-pupojn.
Kiam mia fratino naskiĝis, miaj gepatroj loĝis en malgranda apartamento. Tiam mia patrino ne interrilatis kun siaj najbaroj. Poste ili aĉetis sian propran domon en urbeto kaj mi naskiĝis tie. Dum la kreskigo de mia fratino, mia patrino multigis interrilaton kun najbaroj. Eble inter ili estis homo, kiu peris vendadon de pupoj. La najbaro instigis mian patrinon aĉeti pupon por festi naskiĝo de la dua filino. Sed tiam ŝi ne povas diri, ke ŝi ne aĉetis eĉ hina-pupojn por sia unua filino. Se ŝi dirus tion, la najbaro trudus al ŝi, ke ŝi aĉetu pli karajn hina-pupojn dirante, ke la filinoj sen hina-pupoj estas kompatindaj. Ŝi ŝatas praktikecon, tamen ne estis tiel forta, ke ŝi kontraŭu al sia najbaro pro sia idealo. Ŝi cedis.
Ĉion ĉi mi nur imagis. Mi nur memoaras, ke inter la najbaroj estis virino, kiu faradis vestojn por pupoj kiel hejmalaboro. Mi neniam demandis mian patrinon pri la itimacu-pupo. Ĉi-jare mia patrino estas 85-jajojn aĝa, sola loĝas. Mi esperas ke ŝi vivas laŭ sia praktikemo kaj neniu ĝenas ŝin.