LA VERDA GEMO

Kial ĝi nomiĝis “Luizu”?

miĉiko

要約(Resumo en la japana):”La Revuo Orienta”4月号の裏表紙にエスペラント喫茶店・ルイズの広告が載り、思い出したのは…。昨年の10月に訪れたときの印象など。

Sur malantaŭa kovrilo de la aprila numero de “La Revuo Orienta” aperis la reklamafiŝo “Esperanto-Kafejo Luizu”.

Mi rememoris, ke en la lasta aŭtuno mi vizitis la kafejon kun mia edzo.
La kafejo kun manskribita ŝildo troviĝis en loĝkvartalo fore de komerca strato.

La mastro estis ŝajne tre silentema kaj bonhumora persono. Li bonvenigis nin, kiuj venis de orienta parto de la gubernio Saitama. Li faris bongustan kafon tutkore. Mi delonge volis viziti tien. Ĉar mi volas scii kial la kafejo nomiĝis “Luizu”. Mi demandis lin. Prezentante unu poŝlibron, li respondis; “Tiu ĉi libro emociis min.” La titolo de la novelo estis “Luizu:la nomo donita de mia patro (ルイズ-父にもらいし名は)” , verkita de Matushita Ryuiti, kiu estis verkisto, ekologiisto, pacmovadulo k.a. La libro fariĝis fonto de la nomo de la kafejo.
Post kelkaj tagoj mi pruntis la novelon el la Urba Biblioteko kaj legis ĝin. Ankaŭ mi estis tre impresita.

Luizu (s-ino Ito Lui), kiu vivis kiel mediaktivisto, estis la kvara filino de Osugi Sakae kaj Ito Noe, kiuj estis buĉitaj de tiamaj potenculoj ĵus post GrandaTertremo en la regiono Kanto en la jaro 1923.

Oni prezentas la mastron s-ro Tokuhara kiel unikan esperantiston sur la paĝoj 100~101, en la libro “Historio de Esperanto-movado en Saitama”, memoraĵo de la 106a Japana Esperanto-Kongreso.